Eisfeld

komunumo en Germanio

Eisfeld [prononco "Ajsfelt"], traduke "glacikampo", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, lime inter la Turingia Arbaro kaj la Turingia Skista Montaro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7412 loĝantojn. Ĉe la monto Bleßberg situas unu el du fontoj de la rivero Werra, kaj la unua komunumo trafluata de la tie kompreneble ankoraŭ eta rivero estas Eisfeld. Ekde januaro 2014 ankaŭ la loĝlokoj Bockstadt kaj Herbartswind, kiuj antaŭe konsistigis propran komunumon "Bockstadt", apartenas al al komunuma teritorio.

Eisfeld
Blazono
Eisfeld (Germanio)
Eisfeld (Germanio)
DEC

Map

Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03686
Poŝtkodo 98673
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069012
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Kerstin Heintz
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro PDS
Adreso de la administrejo Marktstr. 2
Demografio
Loĝantaro 7412 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 25′ N, 10° 55′ O (mapo)50.41666666666710.916666666667Koordinatoj: 50° 25′ N, 10° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 440 m
Areo 46,97 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-eisfeld.de/
vdr

Historo redakti

Eisfeld menciitis en inter 802 kaj 817 skribita donacdokumento de grafo Erpho favore al la episkopujo Fulda, sub la nomo Asifelden (verŝajne do la kampoj de grafo Asis). La sekvintajn jarcentojn la historio de Eisfeld estas ne tro konata ĝis kiam grafo Bertoldo la 7-a (Hennebergio) ricevis ĝin ekde 1316 kiel parton de la t.n. Nova regado Henneberg/Pflege Coburg kun la helpo de la posta imperiestro Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio) kiel parton de la t.n. Nova regado Hennberg/Pflege Coburg el la manoj de Johannes von Brandenburg, episkopo de Havelberg. En tiu dokumento Eisfeld ankaŭ jam nomatas urbo kaj ĝi ricevis en 1323 fare de grafo Bertoldo la rajton je ĉirkaŭfortikado. En pli malfruaj dokumentoj oni referencis urbajn leĝarojn de Coburg respektive Schweinfurt. Sed jam en 1353 la urbo herede venis en la posedon de la burggrafoj de Nurenbergo kaj en 1374 kiel parto de Pflege Corburg sub la regadon de la Dinastio Wettin. En la malfrua mezepoko estis Eisfeld merkatejo ĉe la trans Rennsteig kondukinta granddistanca komercvojo inter Nurenbergo kaj Erfurto.

En la al la Episkoplando Würzburg apartenanta urbo enkondukitis la Reformacio en 1525. El Halle (Saale) forpelite pasigis la reformanto Justus Jonas la Maljuna siajn lastajn jarojn tie ĉi. Pri tiu restado memorigas onin ne nur tabulo sed ankaŭ lia tombo. Ekde 1485 estis Eisfeld parto de la ernestidaj partoj de Elekto-Saksio kaj ekde 1645 de Saksio-Gotha. Dum la Tridekjara milito la urbo dufoje komplete detruitis kaj perdis kvar kvinonojn de la enloĝantaro.

Inter 1680 kaj 1826 Eisfeld apartenis al la Duklando Sachsen-Hildburghausen, poste al Saksio-Meiningen. La unuaj ekonomiaj sukcesoj ŝuldiĝis al la komercado per t.n. Schnetter-kestegoj, popularaj kaj riĉe ornamitaj mebloj eksportotaj en la 19a jarcento ĝis norda Virtembergo, Hesio kaj Bavario. En malfruklasikisma somera domo urborande pasigis la poeto Otto Ludwig siajn junulajn jarojn. En 1858 konstruitis la fervojlinio (Werrabahn) inter Eisenach kaj Lichtenfels; en 1903 fonditis loka sekcio de Socialdemokratia Partio de Germanio kaj en 1920 komunista. La 1-an de majo 1920 la urbo turingiiĝis.

Jam en 1932 estis 12 el 16 anoj de la urba konsilantaro nazioj. Dum la Dua mondmilito punlaboristis sume 733 eksterlandanoj en Eisfeld ĉe la firmaoj Bruhn-Werke, Ritzma-Werk, Eiso-Schrauben GmbH, Günsel kaj Dressel. Tri el ili entombigitis sur la tombejo.[1]

Dum GDR-tempo estis Eisfeld ĝis 1972 en la t.n. restrikta zono pro la proksimeco de al landlimo de la liberaj partoj de Germanujo kun multaj malavantagxoj por la lokuloj.

Teritoriaj ŝanĝoj redakti

En 1957 kunfandiĝis kun Eisfeld la najbara komunumo Heid; la saman sorton spertis en 1993 Harras kaj Hirschendorf kiel ankaŭ Waffenrod-Hinterrod.[2] En 2013 sekvis Bockstadt kun sia kvartalo Ortsteil Herbartswind.[3] En 2019 finfine eisfeld-iĝis ankaŭ Sachsenbrunn.[4]

Demografio redakti

 
Demografia statistiko por Eisfeld inter 1489 kaj 2018

Evoluo demografia (ekde 1960 la 31-ajn de decembro):

1489 ĝis 1939

  • 1489: 1.000
  • 1540: 3.000
  • 1835: 2.818
  • 1905: 4.437
  • 1910: 4.439
  • 1933: 4.714
  • 1939: 4.847

1960 ĝis 1997

  • 1960: 5.606
  • 1992: 4.749
  • 1993: 6.159
  • 1994: 6.040
  • 1995: 5.960
  • 1996: 5.953
  • 1997: 5.962

1998 ĝis 2004

  • 1998: 5.956
  • 1999: 5.906
  • 2000: 5.874
  • 2001: 5.866
  • 2002: 5.806
  • 2003: 5.832
  • 2004: 5.791

2005 ĝis 2011

  • 2005: 5.750
  • 2006: 5.699
  • 2007: 5.685
  • 2008: 5.681
  • 2009: 5.632
  • 2010: 5.569
  • 2011: 5.432

2012 ĝis 2018

  • 2012: 5.421
  • 2013: 5.661
  • 2014: 5.640
  • 2015: 5.623
  • 2016: 5.636
  • 2017: 5.664
  • 2018: 5.617
Fonto datena ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik
 
La montoj Klingeberg (677 m, meze) kaj Bleßberg (865 m, 195 m anteno, dekstre malantaŭe) ĉe Eisfeld.
 
La kastelo kun regionhistoria muzeo

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Notoj redakti

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hg.): „Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945“. Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser. Band 8. Thüringen, Erfurt 2003, p. 124, ISBN 3-88864-343-0
  2. Thüringer Landesamt für Statistik – Gebietsveränderungen Eisfeld
  3. Vertrag über die Eingemeindung der Gemeinde Bockstadt in die Stadt Eisfeld, Eisfelder Amtsblatt, Nr. 01/2013, p. 7
  4. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018