Turingia Ardeza Montaro
La Turingia Ardeza Montaro (germane Thüringer Schiefergebirge [prononco "Tyringa Ŝifagebirge"] aŭ Thüringisches Schiefergebirge ["Tyringiŝes Ŝifagebirge"]) estas mezalta montaro en la federacia lando Turingio de Germanio, ĉefe en la distriktoj Ilm, Sonneberg kaj Saalfeld-Rudolstadt. Ĝi longas proksimume 75 kilometrojn okcidente-oriente kaj larĝas 50 kilometrojn nord-sude. La montaraj valoj altas inter 300 kaj 500 metrojn super la marnivelo, kaj la plej grandaj montoj atingas altecon de ĝis 869 metroj (plej altas la monto Großer Farmdenkopf en distrikto Sonneberg).
Turingia Ardeza Montaro | ||
---|---|---|
Mezalta montaro | ||
montara sistemo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Turingio | |
Supermara alteco | 869 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 50° 30′ 0″ N, 11° 10′ 0″ O (mapo)50.511.166666666667Koordinatoj: 50° 30′ 0″ N, 11° 10′ 0″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Großer Farmdenkopf [+] | |
Akvokolektejo | 700 km² (70 000 ha) [+] | |
Areo | 700 km² (70 000 ha) [+] | |
Materialo | skisto [+] | |
Turingia Ardeza Montaro | ||
Vikimedia Komunejo: Thuringian Highland [+] | ||
Geografio
redaktiLa Turingia Ardeza Montaro estas la sudorienta daŭrigo de la - do pli okcidenta - mezalta montaro Turingia Arbaro. Ĝia kerno estas altebenaĵo proksimume 20 kilometrojn larĝa, kaj la areo kovras parton el la valo de la rivero Saale, inkluzive de la grandaj riveraj akvobaraĵoj. La teritorio ampleksas partojn de la "Natura Parko Turingia Arbaro" (Naturpark Thüringer Wald) kaj de la "Natura Parko Turingia Ardeza Montaro-Supra Saale" (Naturpark Thüringer Schiefergebirge-Obere Saale).
Li grandaj urboj en la teritorio estas Saalfeld kaj Bad Blankenburg ĉe la norda rando, Neuhaus am Rennweg ĉe la plej alta montolinio kaj Bad Lobenstein ĉe la orienta rando (proksime al la transiro al la najbara mezalta montaro Frankonia Arbaro).
Geologio
redaktiKiel la nomo supozigas, la montaro konsistas ĉefe el ardezo. Pli molaj ŝtonoj, ekzemple sabloŝtono aŭ kalkoŝtono, kaj rilate al tio kreiĝo de kavoj, ekzistas malmulte. En la valo de la rivero Saale [Zale] ekzistas du el la plej grandaj akvobaraĵoj de Germanio - Hohenwarte kaj Bleiloch.