Distrikto Sonneberg

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Sonneberg
Areo: 433 km²
Loĝantoj: 56 922 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16072
Aŭtokodo: SON
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Sonneberg situas en la sudo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Sonneberg. La nordon de la distrikto karakterizas la mezalta montaro Turingia Arbaro. La distrikto kovras areon de 433 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 56 922 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt norde, Kronach oriente, Coburg sude (tiuj du en Bavario) kaj Hildburghausen okcidente.

En sia nuna grandeco la distrikto ekzistis ekde la jaro 1868, ĝi estis parto de la duklando Saksio-Meiningen. Post la ekesto de la ŝtato GDR la teritorio dividiĝis en du distriktojn, kaj ekde la jaro 1994 denove havas la originan grandecon.

La nuna distrikto konsistas el teritorioj, kiuj dum jarcentoj apartenis al diversaj ŝtatoj. La plej granda parto apartenis al la duklando Saksio-Koburgo.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹ administras ankaŭ plian najbaran komunumon

  1. Lauscha (3188)
  2. Neuhaus am Rennweg¹ (8927)
  3. Schalkau (3266)
  4. Sonneberg (23 507)
  5. Steinach (3641)

Ne estas administraj komunumaroj.

Neurbaj komunumoj

  1. Föritztal (8418)
  2. Frankenblick (5617)
  3. Goldisthal (administrata en Neuhaus am Rennweg, 358)

Eksteraj ligiloj redakti