Sonneberg

urbo en Germanio

Sonneberg estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Sonneberg en la pleja sudo de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Tre proksimas la najbara federacia lando Bavario. Fine de decembro 2021 la urba komunumo havis 23 097 loĝantojn.

Sonneberg
Blazono

Sonneberg in SON.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sonneberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03675
Poŝtkodo 96501–96515
Aŭtomobila kodo SON
Oficiala Municipokodo 16072018
Subdivido 14 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Sibylle Abel
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bahnhofsplatz 1
96515 Sonneberg
Demografio
Loĝantaro 23097 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 21′ N, 11° 10′ O (mapo)50.3511.166666666667Koordinatoj: 50° 21′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 330 - 640 m
Areo 45,44 km²
Oficiala retejo https://sonneberg.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Antaŭ pli ol 800 jaroj Sonneberg menciiĝis unuafoje en dokumento. Grafino Jutta el Henneberg donis al la lokuloj en la jaro 1349 la urbajn privilegiojn. Kvar jarojn poste la urbo ekapartenis al la margraflando Meißen, poste al la duklando Saksio-Coburg kaj ekde 1735 al la duklando Saksio-Meiningen. Plurfoje fajregoj detruis la urbon. La lasta incendio okazis en 1840, kiam la mezepoka kerno urba konsumiĝis brule.

Temis pri lignoskulptistoj kaj tornistoj kiuj en la urbo kreis la unuajn ludilojn el ligno. Je la komenco de la 19-a jarcento, danke al la eltrovo de papermaĉaĵo, ekebliĝis amasa produktado. Kvankam ekzistas ankoraŭ manufakturoj pli gravis hejmaj laboroj. Pupoj plej gravis. En la jaro 1789 duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) garantiis al la lokaj komercistoj grandan komercan privilegion. De tio rezultis furora fabrika ekfloro kaj de produktado kaj de komercado. En 1880 estis en kaj apud Sonneberg ne malpli ol 321 ludilaj fabrikoj. Post la fondo de la industria faklernejo en 1883 eekzistis la antaŭkondiĉoj pri artiste kaj metiiste perfekta ludilaro. Ankoraŭ hodiaŭ videblas imponaj produktoj tiaj en la ludilmuzeo. Danke al la gravega rolo de Sonneberg mondskale koncerne la ludilproduktadon oni parolis komence de la 20-a jarcento pri monda ludilvarurbo (Weltspielwarenstadt). Gravegaj ĉenoj komercaj (ekz. Woolworth, Kressge) ŝatis la aĉeton en Turingio. Dum la Dua mondmilito la ludilproduktado iĝis armila. Malmultajn monatojn post la liberiĝo fare de la Usona Armeo komenciĝis okupiĝo fare de la Ruĝa Armeo, kiu daŭros ĝis novembro 1989. En 1952 Sonneberg ekapartenis al la distrikto Suhl. Inter 1961, post la konstruo de la Berlina muro, kaj 1972 Sonneberg situis en barita zono proksime de la limo inter FRG kaj GDR kio plimalfaciligis la vivkondiĉojn de la lokuloj. Plia socialisma reformo post 1980 ankoraŭ plicentrigis la fabrikadon en popolproprietajn entreprenojn/VEB. En Sonneberg troviĝis VEB »Sonni« (pupoj kaj pluŝbestoj), VEB »Plüti« (nur pluŝbestoj) kaj VEB »Piko« (makettrajnoj kaj ludiloj mekanikaj). Post la "Turniĝo", kiu inaŭguris la Germanian reunuiĝon, kvazaŭ la tuto perdiĝis krom la makettrajnfaristo PIKO kaj kelkaj privatuloj. Tamen, danke al bonega trafika situo kaj apogo financa bone investita Sonneberg ekvoluis je komerca centro poste.

VidindaĵojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti