Germana muzeo pri ludiloj (Sonneberg)

muzeo en Germanio

La Germana muzeo pri ludiloj (germane: Deutsches Spielzeugmuseum) troviĝas en Sonneberg, Beethovenstraße nr 10. Ĝi estas la plej malnova siaspece en tuta Germanlando.

Germana muzeo pri ludiloj
Muzeo pri ludiloj [+]

Koordinatoj50° 21′ 42″ N, 11° 10′ 40″ O (mapo)50.361711.1778Koordinatoj: 50° 21′ 42″ N, 11° 10′ 40″ O (mapo)

Estiĝo1901
Konsekro1901
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Germana muzeo pri ludiloj (Turingio)
Germana muzeo pri ludiloj (Turingio)
DEC
Germana muzeo pri ludiloj
Germana muzeo pri ludiloj
Map
Germana muzeo pri ludiloj

Vikimedia Komunejo:  Deutsches Spielzeugmuseum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĉefa fasado de la muzeo.
Dioramo Turingia kermeso (1908-10).
Longaj nazoj de 1897.

Priskribo redakti

La nuna muzeo pri ludiloj estiĝis en 1901 kiel Muzeo pri industrio kaj metioj de la Supraj landoj de Meiningen. Establinto estis muzea societo, kiu estis sub la influo de la profesilerneja instruisto Paul Kuntze. Ĉar la regiono de Sonneberg estis centro nacia kaj internacia de ludilfabrikado, oni pli kaj pli ankaŭ historiscience atentis tiajn produktojn. Samtempe oni ekinteresiĝis pri la kolektado de produktoj de aliaj pupfarantoj. Per la alikonstruo de lernejo, la muzeo akiris propran konstruaĵon en la jaro 1938-a, vere reprezentan domon. La profiliĝo al kulturhistoria muzeo specialigita je ludiloj plifortiĝis en la lasta triono de la 20-a jarcento.

La en 1901 finkonstruita muzeodomo nombriĝas inter la plej interesaj konstruaĵoj de Sonneberg. Ĝi estas verko de la munkena arkitekto Alfred Schmidt.

Kolektoj redakti

La Germana muzeo pri ludiloj posedas gravegan kolekton de pupoj kaj ludiloj el ligno, lado, papero, pluŝo kaj aliaj materialoj. Fokusoj de la daŭre kreskintaj kolektoj estas malnova sonneberg-a ludilaro el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, antikvaj ludiloj, ludiloj de la 20-a jarcento el Azio kaj pupoj el diversaj turingiaj regionoj el la 19-a/20-a jarcentoj. Hodiaŭ la muzeanoj kolektadas ludobjektojn de germanaj infanoj el la 19-a jarcento ĝis nun.

Apartenas al la muzeo ankaŭ fakbiblioteko kun 25000 volumoj, pri la regionaj produktantoj kaj ĝenerale kun temrilataj skribitaĵoj. De internacia graveco estas arigo de modellibroj pri ludiloj kaj ludilkatalogoj, kio bonege dokumentas la multspececon kaj evoluojn de ludilfabrikado regiona. Tial ke la ludiloj prezentas ofte maketan mondon, ili samtempe servas kiel dokumentilojn de fruaj vivomondoj al ĉiuj interesiĝantoj pri sociologia historio.

La ordigo de la ekspozicio estas kvazaŭ memgvidanta kaj havas diversajn sekciojn. Teretaĝe la vizitanto lernas multon pri la evoluo de teknikaj ludiloj en la plej mallarĝa senco de la vorto. Krom antikvaj ĉaretoj kaj ĉevaletoj kun radoj el argilo kaj diversmanieraj mekanikaj ludiloj el ligno (18-a/19-a jarcentoj) admireblas vapormaŝinoj, makettrajnoj, ludiloj latunaj/akustikaj/optikaj/paperoj kaj konstru-kestoj.

Eta aparta elmontrado estas dediĉitaj al stanaĵoj kaj ties ludilfunkcia historio. Unuaetaĝe atendas la vizitantojn pupoj kaj multo da ludobjektoj konektitaj. Post la ekspliko de diversaj pupspecoj oni lernas pri la transformo de pupoj el origine kulta objekto al ludilo. Videblas fruaj formoj de pupoj kaj dokumentoj pri pupa ludado el la antikva epoko kaj pri la buntegaj pupkulturoj de Azio (Barato, Indonezio, Japanio, Ĉinio). Ankaŭ la pluŝa urso kaj aliaj pluŝaĵoj tempopasigaj ne neglektatas. La objektoj el la antikveco estas donacoj de Pierre Mavrogordato.

La dua kaj lasta sekcio de la daŭra ekspozicio en la keloj de la muzeo prilumas la vivon de la ludilfabrikantoj kaj de iliaj infanoj inter 1900-10. Hejma laboro kaj helpo fare de la propraj infanoj estis tipe kaj necese por la sonneberga ludilindustrio! Dioramoj montras la kondiĉojn vivajn, loĝadajn kaj laboradajn de la ludilfarantaj familioj; videblas ankaŭ historia reproduktita ateliero kaj klasĉambro.

Unikaĵo kun figuroj estantaj parte de natura grando estas la t.n. Turingia kermeso (germane: Thüringer Kirmes): laŭ plano de la lernejestro de la Industria lernejo Reinhard Möller ĝi faritis de 37 sonneberg-aj specialistoj por la Internacia ekspozicio en Bruselo de 1910. Tie ĝi estis distingita per la premio Grand Prix.

La daŭra ekspozicio pliriĉigatas kaj kompletigatas regule per diversaj nedaŭraj elmontradoj.

Modernigo redakti

Ekde 2012 la muzeo ne nur restaŭritis sed ankaŭ pligrandiĝis per alkonstruaĵo malantaŭ la ĉefa konstruaĵo. La Kermesogrupo kiel ĉefa allogilo kaj la kasoj (kun librovendejo, vestgardejoj ktp.) estas nun tie en la nova loko. Krome alvenos baldaŭ eksa komerclernejo kiel filia domo.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 154-156

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.