Gehren

komunumo en Turingio, Germanio

Gehren estas loĝloko kaj eksa urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde julio 2018 estas parto de la urba komunumo Ilmenau. Komence de 2019 la loĝloko havis 2973 loĝantojn. Ekde januaro 2014 la antaŭe sendependa najbara komunumo Möhrenbach ankaŭ apartenis al la teritorio de Gehren.

Gehren
Blazono
Gehren (Germanio)
Gehren (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumo Ilmenau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036783
Poŝtkodo 98708
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070018
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 11° 0′ O (mapo)50.64861111111111.003333333333Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 475 m
Areo 29,99 km²
vdr

Historio redakti

La akva kastelo de Gehren estis menciita jam en 1118 kiel stabilaj defensaj strukturoj. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la senjoroj de Berlstedt kaj en 1464 ĝi pasis al la grafoj de Schwarzburg-Sondershausen.

La unua dokumentita mencio de Gehren datumas de la jaro 1299. Diversaj fontoj ankaŭ parolas pri unua menciado en la jaro 1105, pro kio la 850-jariĝa festo okazis en 1955. La nomo de la loko devenas de Gern por trigona kampoparto. Tio eble povas signifi la enkampigitan terpecon de che la riveretoj Schobse kaj Wohlrose. La loko evoluigis sin ĉirkaŭ la gvatturo, kiu servis por gardi komercan vojon. Kontraŭ sekurigo de tiu ĉi komerca vojo la familio de Bernstedt el Jesuborn ricevis feŭdajn rajtojn. Ili rajtis kolekti imposton kaj administri ĝin. La posedantoj estis tiam la grafoj de Gleichen. Poste, el gardoturo estiĝis paŝo post paŝo Kastelo Gehren, kiu forbrulis la 11-an de septembro 1933 kaj neniam plu estis rekonstruita. Ĝiaj ruinoj ankoraŭ videblas hodiaŭ en la kastelparko. Tiuj ruinoj ankoraŭ montras la antikvan konstruadon de la akva kastelo. En 1399 Grafo Günther la 28-a de Schwarzburg ricevis la administradujon de Gehren fare de reĝo Venceslao kiel feŭdaĵon; fine, la Schwarzburg-oj aĉetis ĝin en la jaro 1464 por 300 rejnaj guldenoj de la familio de Bernstedt. Ĝis la jaro 1599 pluraj vendoj sekvis. Tamen, poste ĝi estis ĉiam posedaĵo de la Schwarzburg-oj. En la 15-a jarcento la unua ferofabriko de Gehren estis konstruita apud Günthersfeld, kie la proksime ekspluatata krudfero estis prilaborita. Ĝi estis pligrandiigita plurfoje (ekz. la altega forno estis aldonita en la 18-a jarcento) kaj finfine estis uzata kiel porcelan-farejo. Ribelo de lokaj kamparanoj okazis la 23-an de aprilo 1525. Ili partoprenis i.a. en la prirabado de la monaĥejo Paulinzella kaj en la sieĝo de Stadtilm. La Reformacio estis enkondukita en la grafujo de Schwarzburg kaj aŭtomate ankaŭ en Gehren en 1533. En 1549 Gehren estas nomita urba vilaĝo por la unua fojo.

Dum la jaroj 1625 kaj 1635, la pesto furiozis en Gehren postulonte tute 318 viktimojn. Marodoj okazis dum la Tridekjara milito en majo 1640. Dum tiu tempo, 34 domoj estis bruligitaj. La vilaĝanoj forkuris kaj vivis dum ok semajnoj en la arbaro proksime de la urbo. Similaj ŝteladoj, kvankam malpli grandaj, ankoraŭ okazis dum la Sepjara milito en 1756.

La 7-an de septembro 1749, gravega incendio detruis 90 loĝeblajn konstruaĵojn. Epidemio de malsano mortigis 113 loĝantojn en 1772. La kastelo de Gehren brulis en 1796, sed la damaĝoj estis forigeblaj. La klasikisma preĝejo de Gehren estis konsekrita en 1834. Ĝia konstruadokostoj estis de 18 mil taleroj kaj ĝia turo estas 27 metrojn alta. En la sama jaro la gazeto "Gehrener Bezirksblatt" estis fondita kiu disponis por anoj de al tuta distrikto.

En la frua 19-a jarcento ne prosperis la ekonomio en Gehren, kio kialigis la elmigradon de pli ol 130 homoj al Usono en 1852. Gehren deklariĝis urbo en 1855. Post kiam la urbo ricevis fervojan konekton al Ilmenau en 1881, la industrio rapide kreskis. En 1883, Theodor Degenring el Eisenach aĉetis la malprofitaĵan feraj atelieroj de ĉe Günthersfeld kaj konstruis modernan elfarejon de porcelanaĵoj kiu havis intertempe pli ol 400 laborantoj. En 1885 segejo estis fondita. La lasta granda fajrego en la historio de la urbo okazis en 1899, kiam 22 domoj iĝis ege difektaj. Gehren apartenis ĝis 1920 al la regujo de la princo de Schwarzburg-Sondershausen respektive al liberŝtato. La administradujo de Gehren ampleksis ankaŭ la sekvajn komunujon: Angstedt, Wümbach, Langewiesen, Oehrenstock, Jesuborn, Pennewitz, Willmersdorf, Gillersdorf, Großbreitenbach, Masserberg, Oelze, Altenfeld, Möhrenbach kaj la partoj de Neustadt situantaj norde de Rennsteig. En 1922 Landdistrikto Arnstadt kiu heredis la tutan menciitan teritorion escepte de Katzhütte.

Dum la Dua mondmilito, 200 virinoj kaj viroj, precipe el Sovetunio, estis devigitaj fari punlaboron: en la segejo Th. Kirsch & Söhne, en la porcelanfabriko de Günthersfeld, en la firmao Vorbrüggen & Co., en la lak- kaj farbofabriko de Wiesel, kaj en la vitrofabriko Wiegand & Schmidt.

En 1952 kreiĝis de la suda arnstadt-a distrikterola la memstara Distrikto Ilmenau kaj Gehren iĝis parto de ĝi; jaron poste Gehren ĝuis pri nova kolhhozo, la unua en la tuta distrkto. En 1994, post Turniĝo, estis kreita administradunuiga komunumo Langer Berg kun Gehren kiel ĉefa loko. De la 1.7.1950 apartenas al Gehren ankaŭ la vilaĝo Jesuborn, de la 31.12.2013 ankaŭ Möhrenbach estis enkorpigita je Gehren, kaj oni kreis tiel t.n. landkomunumon de Gehren. De la 6.7.2018 neniiĝis administrade kaj Langer Berg kaj la urbo Gehren kaj oni iĝis parto de Ilmenau. De aliaj aŭtoritatoj favorita kuniro kun Großbreitenbach maljesis la urbaj konsilianoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
urba kirko
 
urbodomo
 
landa forstista lernejo
 
fervoja stacidomo
 
historia lignoprilaborejo
 
fabriko pri pluŝo
 
diplomo de 1855 pri la atribuo de urbaj rajtoj