Kastelo Tonna (germane Schloss Tonna, Kettenburg) estas mezepoka akvokastelo en Tonna-Gräfentonna. Ĝi plurfoje alkonstruitis kaj servis por la daŭro de pli ol 130 jaroj ĝis 1989 kiel prizono.

Kastelo Tonna

akvokastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 5′ 29″ N, 10° 43′ 40″ O (mapo)51.09143510.727911Koordinatoj: 51° 5′ 29″ N, 10° 43′ 40″ O (mapo)
Kastelo Tonna (Turingio)
Kastelo Tonna (Turingio)
DEC
Kastelo Tonna
Kastelo Tonna
Situo de Kastelo Tonna
Kastelo Tonna (Germanio)
Kastelo Tonna (Germanio)
DEC
Kastelo Tonna
Kastelo Tonna
Situo de Kastelo Tonna
Map
vdr
Situo ĉe la rando de la komunumo, 2020
Iama gardoturo prizona el la GDR-tempo, 2020
Vido de sud-oriento, 2020
Tegmenta detalo kun mankantaj brikoj, 2020
Flankaj ejoj de la kastela bienejo, 2020

Historio redakti

Temas pri iama akvokastelo; ringomuro kun murfoso ĉirkaŭis la kameregon. Pligrandiĝoj estis inter la 14a kaj la 18a jarcentoj. De 1677 ĝis 1761 deponitis surloke ankaŭ kampofruktoj kaj en la 19a jc enestis i.a. lanŝpinejo. La sudeosta turo perditis en 1735 dume norduesta turo konserviĝis ĉe la rektangula tuto. Ĉe la eosta alo estas orelo renesanca kun blazono de la Gleichen-oj. Teretaĝe eoste troviĝis kapelo de kiu konserviĝla krucripvolbo (same en la kelo rekte malsupre). En la interna korto kuŝis la t.n. Princa ĝardeno (plezurĝardeno).

Ekde 874: sidejo de la grafoj de Tonna kaj de la dukoj de Gotao redakti

Jam en 874 la komunumo menciitis latine villa Tonna, sidejo de la grafoj de Tonna. En 1089 ĝin enloĝis grafo Erwin la 1-a. La plej malnovaj partoj estas 35 metrojn alta turo en al norda alo kaj la alta antaŭa ejo en la nordeosto. Ĉirkaŭ 1200 la kastelo iĝis tipa malfruromanika akvokastelo kun ĉirkaŭanta foso, kies akvon liveris Seegraben. Tiam la tuto nove konstruitis sur areo de ne etute 12.000 m² laŭ komisio de la grafoj de Gleichen kaj Tonna.

Formas la kastelon rektangulon de sume 2604 m² (62 × 42 m). La kvarala kerno ricevis trapezan antaŭburgon. En 1375 refaritis la kastelo post fajrego kaj plibeliĝis ĝi per tiutempe modaj stilelementoj. La aloj suda kaj orienta pligrandiĝis paŝon post paŝo en la 16a jarcento.

La uesta alo datumas el la 16a aŭ la 17a jarcento. Ekde ĉ. 1650 ĝis 1861 la kastelo estis princa administradejo de la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg. En 1761 estis alikonstruoj por la princa ĉefvokto de Gotao. Kelkaj ĉambroj servis kiel deponejoj por tributoj. Ĝis 1859 la kastelo estis justica kaj financa sidejo kaj profunde alifaritis ĝis 1861.

Ekde 1861 - prizono kaj pundomo redakti

Inter 1861 kaj 1991 la kastelo estis pundomo. En 1873 surkonstruitis tria etaĝo en la aloj suda kaj okcdenta; norde alvenis alkonstruaĵo. 282 unuopulaj ĉeloj gastigis la krimulojn nokte. Pli malfrue loĝis turgvatisto enture kies tasko estis la averto de la loĝantaro antaŭ danĝeroj. Dum la tempo de pundomeco prizonulo ĉiutage grimpis surturen por streĉi la turhorloĝon.

Inter 1933 kaj 1935 kalkulitis la plej granda nombro da virinoj (85 respektive 35 malviroj en la prizona/pundoma sekcio). La kvanto da personoj pro politikaj kaŭzoj enkarcerigitaj kreskis ekde 1933 de 5 al 45 %. La ekde 1933 rinstalitaj porviraj sekcioj havis kreskon de 98 (en la jaro 1933) al 261 en 1935. Ekde 1934 ekzistis pundoma sekcio por viroj, kies anoj pliiĝis de 42 al 111 uloj. El la sekcio de speciale traktotoj de sume 164 uloj transporitits 80 % al la koncentrejoj de Buchenwald kaj Mauthausen. Dum la Dua mondmilito prizonulis minimume 144 fremdaj punlaboristoj surloke. Punlaboristoj kaj normalaj militkaptitoj venis el Franclando, Polujo kaj Sovetio kaj devis labori aŭ agrikulture, aŭ ĉe la ŝtata bieno de Schröder aŭ ĉe la firmao W. Mottebohm.[1]

Dum la GDR-tempo gastis en la prizono politike malfidindoj.[2].

Ekde 1991: Ŝanĝantaj posedantoj kaj neutiligo redakti

Post finfaro de moderna prizono en Gräfentonna la kastelo kaduka ne utiligitis. En 1993 ekposedantis la Liberŝtato Turingio. Vendo iĝis en 1996 al la Landa evoluigsocieto LEG por plimanipulado. En 2007 la kastelo aŭkcie venditis; aĉetanto estis la firmao Gans Generalbauunternehmung s.r.l. el Zuriko. Post longa neglekto da restaŭradlaboroj la kastelo ofertitis sensukcese en 2012 pere de Sächsische Grundstücksauktionen AK (Dresdeno) kun postulita minimuma aĉetsumo de 29.000 eŭroj. La svisa firmao sekve mem provis vendi ĝin interrete. Gazete raportis oferto kontraŭ 108.000 eŭroj.[3][4] Okaze de nova perkaŭkcia vendo en februaro 2013 la usona societo ISAR LLC havis sukceson.[5] post pago de 29.000 eŭroj. Iliaj planoj estis la ludono por loĝado kaj deponado. En 2015 gazete raportitis pri bonaj intertraktoj inter la novaj posedantoj kaj la turingiaj responsuloj pri monumentprotektado. Tamen estus faritaj intertempe nur tre bazaj stabiliglaboroj.[6] En marto 2020 videblis truoj ĉe diversaj tegmentaj partoj.

Kastelo Tonna filme redakti

En 2013 Kastelo Tonna estis loko por la filmfaro de la romano Das große Heft (2013) sub la reĝisorado de János Szász.

Referencoj redakti

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945 Erfurt, 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 102-103
  2. Ex-Häftling erzählt über Leben im Knast in Gräfentonna.[rompita ligilo] Thüringer Allgemeine, 15.4.2014.
  3. Michael Keller: Schloss Gräfentonna gammelt vor sich hin und verfällt.[rompita ligilo] Thüringer Allgemeine, 10.8.2012
  4. Holger Wetzel: Grundstücksauktion: Kettenburg von Gräfentonna stößt auf großes Interesse.[rompita ligilo] Thüringer Allgemeine, 21.2.2013.
  5. Hejmpaĝo de ISAR LLC. Arkivita el la originalo je 2020-03-25. Alirita 2020-07-28.
  6. Paul-Philipp Braun: Amerikanischer Investor will sich der Kettenburg in Gräfentonna annehmen.[rompita ligilo] Thüringer Allgemeine, 23.9.2015.

Literaturo redakti

  • Victoria Augener: Studentin mobilisert Bürger für die Kettenburg, Thüringer Allgemeine, Gräfentonna, 14.3.2020
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler Thüringen. bearb. von Stephanie Eißing, Franz Jäger, DVA München 1998
  • Andreas Priesters: Adelssitze des 16. Jahrhunderts in Thüringen – Wohnkultur und Herrschaftstradition zwischen Innovation und Kontinuität, (surrete), Bamberg 2016

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Tonna en la germana Vikipedio.