Berlstedt
Berlstedt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 1 760 loĝantojn. La teritorio estas parto kaj la administra centro de la komunumaro Nordkreis Weimar, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. La lokoj de la komunumaro troviĝas norde al la monteto Ettersberg kaj nordoriente al la urbo Weimar. Tie estas multaj interesaj ekskursceloj ne nur piede sed ankaŭ bicikle atingeblaj – ekz. la baraĵlago inter Vippachedelhausen kaj Großrembach. Vidindaĵo elstara estas la ĉasa Kastelo Ettersburg kun sia naturbelaĵa parko.
Berlstedt | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | |||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Nordkreis Weimar | |||
Urborajtoj | – | |||
Koordinatoj | 51°03′40″N 11°14′39″O / 51.06111°N, 11.24417°O (mapo)Koordinatoj: 51°03′40″N 11°14′39″O / 51.06111°N, 11.24417°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 228 m | |||
Areo | 13,39 km² | |||
Loĝantaro | 1760 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 036452 | |||
Poŝtkodo | 99439 | |||
Aŭtomobila kodo | AP | |||
Oficiala Municipokodo | 16071007 | |||
Komunumestro | Sylvia Engel | |||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||
Adreso de la administrejo | Hauptstr. 23 | |||
Oficiala retejo | http://www.vg-berlstedt.de/ | |||