Distrikto Weimarer Land

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Apolda
Areo: 803 km²
Loĝantoj: 83 179 (fine de 2022)
Oficiala kodo: 16071
Aŭtokodo: AP
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Weimarer Land [Vajmara Lant] - "lando de Vajmaro" - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Apolda. La distrikto kovras areon de 803 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 83 179 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Sömmerda kaj Burgenland norde, Saale-Holzland kaj la eksterdistrikta urbo Jena oriente, la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt sude, Ilm sudokcidente kaj la eksterdistrikta urbo Erfurt okcidente. La eksterdistrikta urbo Vajmaro komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

La regiono estas karakterizita per laŭdire aparta pejzaĝa beleco, kiun tra la jarcento laŭdis multaj poetoj kaj verkistoj. Ofte oni nomis la montetaran pejzaĝon "Toskano de la Nordo". La rivero Ilm trafluas la distrikton.

Aparte rimarkindaj estas

Krome menciindas vasta reto de biciklaj kaj migraj vojoj, kiujn promenante jam frekventis Johann Wolfgang von Goethe.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Administra divido redakti

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj aŭ neurbaj komunumoj
sen administrado de pliaj najbaraj komunumoj

  1. Apolda (23 072)
  2. Bad Berka (7355)
  3. Grammetal (6482)
  4. Ilmtal-Weinstraße (6308)
  1. Blankenhain (6616)

Urbaj aŭ neurbaj komunumoj
kun administrado de pliaj najbaraj komunumoj

  1. Am Ettersberg
ankaŭ por
  1. Ballstedt (288)
  2. Ettersburg (700)
  3. Neumark, urbo (486)
  1. Bad Sulza
  2. Eberstedt (216)
  3. Großheringen(634)
  4. Niedertrebra²(749)
  5. Obertrebra²(244)
  6. Schmiedehausen²(337)

Komunumaroj
* administra centro

  1. Hohenfelden (376)
  2. Klettbach (1292)
  3. Kranichfeld, urbo * (3313)
  4. Nauendorf (304)
  5. Rittersdorf (272)
  6. Tonndorf (650)
  1. Buchfart (197)
  2. Döbritschen (232)
  3. Frankendorf (160)
  4. Großschwabhausen (1058)
  5. Hammerstedt (190)
  6. Hetschburg (245)
  7. Kapellendorf (435)
  8. Kiliansroda (175)
  9. Kleinschwabhausen (233)
  10. Lehnstedt (337)
  11. Magdala, urbo (1987)
  12. Mechelroda (266)
  13. Mellingen * (1505)
  14. Oettern (125)
  15. Umpferstedt (638)
  16. Vollersroda (209)
  17. Wiegendorf (332)

Eksteraj ligiloj redakti