Bad Sulza
Ĉi tiu artikolo ne rilatas al koncentrejo Bad Sulza.
Bad Sulza | ||||||
| ||||||
kampara komunumo • urba komunumo de Germanio • banloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036461 | |||||
Poŝtkodo | 99516–99518 | |||||
Aŭtomobila kodo | AP | |||||
Oficiala Municipokodo | 16071004 | |||||
Subdivido | 4 urbopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Johannes Hertwig | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 99518 Bad Sulza | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8037 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 5′ N, 11° 37′ O (mapo)51.08777777777811.623333333333Koordinatoj: 51° 5′ N, 11° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 140 m | |||||
Areo | 10,61 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-sulza.de/ | |||||
Bad Sulza [prononco "Bat Zulca"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 8037 loĝantojn. Kiel jam indikas la distrikta nomo, la historia urbo Vajmaro proksimas.
Bad Sulza situas borde de la rivero Ilm. Dum la jaroj 1933-1937 estis tie nazia koncentrejo por sume ĉ. 850 homoj.[1]
Geografio kaj kvartaloj
redaktiBad Sulza lokiĝas en kaj ĉe la Ilm-valo en la nordoriento de Distrikto Weimarer Land kaj flankatas de montoj apartenantaj al la montoĉeno Finne kaj al la Ilm-Saale-tavolo. Pro la beleco idilia la regiono ankaŭ nomatas Toskanio turingia.
Bad Sulza estiĝis post la kunfandiĝo de la najbaraj lokoj Stadtsulza (la nuna kerno urba/Stadtmitte), Dorfsulza (vale je la dekstra flanko de la rivero Ilm) kaj Bergsulza (supre de la valo ĉe la strato kondukanta al Camburg Pluse kvartalas la el salejo origininta setlejo Oberneusulza malsupre de Ilm-valo, dume Unterneusulza estas hodiaŭ ero de Großheringen.
Oficiale Bad Sulza konsistas el:[2]
- Auerstedt
- Flurstedt
- Gebstedt kun Schwabsdorf
- Ködderitzsch
- Neustedt
- Reisdorf
- Sonnendorf
- Wickerstedt
Historio
redaktiDe la unua mencio ĝis 1900
redaktiLa inter 881 kaj 889 en registro dekona de la Abatejo Hersfeld kiel Salzacha menciita setlejo ne nepre devas esti Bad Sulza. Ĉar pli modernaj esploroj identigas tion pli bone kun Salza apud Nordhausen. Unua centprocente aŭtentika dokumento kun regiona rilato datumas el la jaro 1046, kie oni renkontis certan Burgward (burgzorganto). Pri la burgo Sulza malmulto konatas. Ebenaĵnomo Altenburg (malnova burgo) verŝajnigas tion. Pro la strategie tre grava situo ĉe Reĝa Vojo historiistoj konsentas ke en la 10-a jarcento surloke observitis fare de reĝa burgdefendanto kun taĉmento. Ankaŭ Vilhelmo la 3-a, grafo de Vajmaro, kiu nomis sin inter 1009 kaj 1039 grafo de Sulza kaj Geisleden verŝajne vivis en Salza apud Nordhausen...
De 1182 ĝis la 16-a jarcento administrantoj de Sulza menciatas. La burgo estis ja kerno de la distrikto kerna. Je la komenco de la 16-a jarcento hispanaj trupoj dezertigis la urbeton; la remparoj poste ne plu rekonstruitis.[3][4][5]
En la 5.12.1064 imperiestro Henriko la 4-a garantiis al Frederiko la 2-a, palatina grafo de Saksio, la rajtojn pri merkatado, doganenspezigo, monfarado kaj salejfunkciigo.
Vinkultivado unue menciitis en 1195 estante memkompreneble certe ekde multe pli frue ofta kutimo.[6]
En la frua mezepoko ekzistis nur vilaĝo Sulza, verŝajne la hodiaŭa Dorfsulza. Pli malfrue evoluis la bazarejo ĉe la uesta Ilm-flanko kaj alia setlejo ĉe la nove fondita konvento de aŭgustenanoj surmonte: Stadtsulza, Dorfsulza, Bergsulza. Poste alvenis ankaŭ la setlejoj de la salfaristoj, Oberneusulza kaj Unterneusulza (apud Großheringen). Laŭdire konstruitis kontrolburgo ĉe la uesta rando de Herlitzberg-monto, por protekti salfaradon kaj transporton eosten al Schmiedehausen, Camburg, ĝis la kuniro (ĉe Wetzdorf) al la strato en la direkto de Regensburg.[7] Sed tio apenaŭ kredindas. Pli probablas kiel situo la pli sude videbla montosprono nomita "Auf der Altenburg". Sur Herlitzenberg-monto konstruitis jam en la 11-a jarcento la palatina grafo Frederiko la 2-a (Saksio) monakejon. Ĝi estis ĉe la nuna grandsinjora domo el la 19-a jarcento kun la junulargastejo.
En 1584 trafis la urbeton pestepidemio. En 1593 oni ricevis la privilegion pri malalta tribunaleco. En 1613 damaĝis multon ankaŭ en Sulza superakvego tutturingia kiun la tiutempuloj nomis diluvo. Salfarado translokiĝis en 1625 sub la kontrolo de la medicinisto kaj alkemiisto Johann Agricola en la novan kvartalon ĉe la Ilm-enfluo, kiam ekfunkciis surloke salkolekta muro. En 1640 marodis svedaj trupoj; en 1714 estis fajrego detruinte kvazaŭ la tutan urbon. En 1752, danke al transpreno fare de grafo von Beust, nova floranta epoko por la salejo venis. En 1846 finfine Bad Sulza ricevis haltejon fervojlinian kaj en 1847 fonditis la naĝejo sala.
1900 ĝis la nuntempo
redaktiEn 1907 estiĝis Bad Sulza post kunfandiĝo de Dorfsulza (1895: 634 loĝantoj) kaj Stadtsulza (1895: 2301 loĝantoj). En 1923 krome englutitis Bergsulza kaj Oberneusulza. Unterneusulza tamen sukcesis memstari ĝis 1949 kiam ĝi iĝis parto de Großheringen.
Bombado de la Aliancanoj faritis en la 11.9.1944, liberiĝo fare de Usono Armeo en la 11.4.1945 estis. Du tagojn poste brulkonsumiĝis la iama kurhotelo Zum Großherzog von Sachsen kie troviĝis ĝis 1937 filio koncentreja kaj ekde 1939 filio de la ŝtata arkivo. Ne tute 5 km da arkivaĵoj neniigitis tiel; verŝajnis kaŭze krimbruligo. Ekde la komenco de la jaro 1945 amase forpelitaj germanoj iris trans la urbo. Ekde julio 1945 Bad Sulza devis aparteni al la okupadzono sovetia, kiu nomitis ekde 1949 GDR. En la 1960-aj jaroj la kuracaĵoj nomitis oficiale popolsanigbano respektive popolsalbano.
En aŭtuno 1989 kolektiĝis kontraŭkomunistoj en la kuracejsalonejo de Sofio-domo kaj en la Maŭrico-kirko. Post Turniĝo Bad Sulza apartenis inter 1992 kaj 1996 (kune kun Auerstedt, Eberstedt, Flurstedt, Gebstedt, Großheringen, Ködderitzsch, Niedertrebra, Obertrebra, Rannstedt, Reisdorf, Schmiedehausen kaj Wickerstedt) al la Administra komunumo Bad Sulza.[8]
Ekde la 31.12.2012 apartenas al Bad Sulza la ĝis tiam memstaraj komunumoj Auerstedt, Flurstedt, Gebstedt, Reisdorf kaj Wickerstedt.[9]
Ködderitzsch eksulza-is nur en la 1.1.2019.[10]
Vidindaĵoj (elekto)
redakti- Preĝejo Sankta Maŭrico, protestantisma
- Teknika muzeo rekte ĉe la stacidomo
- Salfaradmuzeo kun regionhistoria sekcio
- Obelisko por la iama gasto Johann Wolfgang von Goethe el la 1949-a jaro, en la kuracparko
Ĝemelurboj
redaktiĜemelurboj estas Bad Camberg en Hesio kaj Duszniki-Zdrój en Polujo. Amikaj kontaktoj apartaj ekzistas inter Bad Sulza kaj Hatten, Bad Feilnbach, Zwenkau kaj Chambray-lès-Tours/Franclando.
Ekonomio kaj infrastrukturo
redaktiTrafiko
redaktiBad Sulza posedas stacidomon ĉe la fervojlinio inter Halle (Saale) kaj Erfurto. Ekde 2013 ne jam aktivis la parto de Pfefferminzbahn-linio inter Großheringen kaj Buttstädt; sekve perdis ankaŭ Bad Sulza sian haltejon nordan. La buslinio 285 cirkulas ĝis Apolda. La plej proksima federacia ŝoseo B 87 tuŝas nur la uestan urbokvartalon Reisdorf. Tra la urbo kondukas la longega kaj belega biciklovojo Ilmtalradweg.
Kuracloko kaj turismo
redaktiSophienklinik[11], malfermiĝis en la 1.7.1883 estante la plej tradiciriĉa resanigejo en tuta Turingio.[12]. La unua sanignaĝejo estiĝis ĉe Leopolda ŝakto (Siedehaus I), la unua kuracdomo ĉe Lachenberg. Post 1900 sekvis multaj aliaj kuracejoj kaj vilaoj, pensionoj, pavilonoj.
La moderna Termobanejo toskania unuigas normalan naĝejon amuzigan kun klasika termofonta banejo.[13] En 2000 ĝi furoris internacie per la terapimetodo Liquid Sound. En Berlino en 2010 ĝi ricevis premion pri daŭripoveco.
En 2002 inaŭguritis kopio de la Goeta ĝardendomo malsupre de la Termobanejo toskania.
Gefiloj kaj homoj rilataj al Bad Sulza
redakti- August Leberecht Wunderwald, kuracban-direktoro
- Carl Müllerhartung, komponisto
- Karl Holfeld, pentristo
- Wilhelm Christian Friedrich Bock, urbestro vajmara
Notoj
redakti- ↑ Post 1937 la internigataj translokitis al proksima Buchenwald.
- ↑ Hauptsatzung de la 1.3.2013
- ↑ Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 194.
- ↑ Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 242.
- ↑ Burg Sulza.
- ↑ Werner Mägdefrau: Thüringen im Mittelalter 1130–1310. Von den Ludowingern zu den Wettinern (= Thüringen im Mittelalter. Bd. 3). Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-152-8, p. 68
- ↑ Werner Mägdefrau: Thüringen im Mittelalter 1130–1310. Von den Ludowingern zu den Wettinern (= Thüringen im Mittelalter. Bd. 3). Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-152-8, p. 68, 70.
- ↑ Thüringer Landesamt für Statistik
- ↑ StBA: Gebietsänderungen vom 01. Januar bis 31. Dezember 2012.
- ↑ Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795
- ↑ http://www.sophien-klinik.de/
- ↑ Eckart Behr: 125 Gramm fürs Jubiläum. Bad Sulza: Fünf Vierteljahrhunderte im Dienst der Gesundheit. In: Der Sackpfeifer. Die Zeitschrift für unser Klinikum. Bd. 10, Nr. 1, 2009, p. 30
- ↑ |wayback=20140110090051 Toskana Therme Bad Sulza. Arkivita el la originalo je 2014-01-10. Alirita 2019-06-29.