Karl HOLFELD (naskiĝinta en la 7-a de majo 1921 en Jiříkov, mortinta en la 11-a de aprilo 2009 en Bad Sulza) estis germana pentristo kaj grafikisto.

Vivo redakti

Instruisto de li jam frue ekkonis lian talenton, tamen studon pri arto pro nesufiĉaj monrimedoj la familio ne povis permesi al si. Tial li fintrejnitis nur kiel dekoracia pentristo. Post la ekzameno submajstra li unue devis servi ĉe Regna Laborservo kaj poste kiel infanteristo ĉe Wehrmacht. En la jaro 1944-a li arestitis proksime de Düren fare de usonanoj kaj restis en internigejo de Thorée-les-Pins ĝis somero de 1946, kie li komencis artistan pritraktadon de siaj travivaĵoj.

Post la malaresto li iris unue al Dresdeno, en 1944 al Bad Sulza. De 1949-53 li studis ĉe la Bauhaus-fakaltlernejo de Weimar kaj ĉe la altlernejo pri artoj de Dresdeno: estis li la disĉiplo i.a. de Martin Domcke, Otto Herbig kaj Hans Grundig. Dum la studo li estis atesto de la t.n. formalisma kverelo en Weimar (en 1950).

Ekde 1953 li vivis en Bad Sulza kiel liberprofesia artisto kaj taksitis fare de la oficialuloj de GDR kiel malfruburĝe dekadenta.

Studvojaĝioj venigis lin en 1959 en Tunizion, Sirion kaj Egiptujon; en 1964 al Novgorod kaj Peterburgo.

Dum la 1950-aj jaroj li estis pentranta gasto en la domo Lucas en Ahrenshoop kaj ĝis la 1990-aj jaroj regulaj restadoj faritis en Fischland/Darß, kie li restaŭris en la someraj monatoj de 1985-89 la malfrubarokan altaron kaj la baptokapelon de la marista kirko de Prerow.

Verkaro redakti

La kreiva agado de Holfeld karakteriziĝas per granda varieco da temoj kaj stiloj. Li pentris farbozajn pejzaĝbildojn kiel ankaŭ abstraktaĵojn kaj faris impresajn lignogravuraĵojn pri religiaj temoj.

Literaturo redakti

  • Karl Holfeld, Ausstellung zum 75. Geburtstag, ekspozicia katalogo eldonita fare de Landratsamt Weimarer Land. 1996