Carl Müllerhartung

Carl MÜLLERHARTUNG, vere: Müller-Hartung (naskiĝinta la 19-an de majo 1834 en Bad Sulza, mortinta la 11-an de junio 1908 en Charlottenburg) estis germana kantoro, muzikpedagogo kaj komponisto.

Carl Müllerhartung
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1834 (1834-05-19)
en Bad Sulza
Morto 11-an de junio 1908 (1908-06-11) (74-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • dirigento • universitata instruisto
vdr
Naskiĝdomo en Bad Sulza

Vivo redakti

Estante la filo de la kantoro de Sulza, Johann Christian Müller kaj de ties edzino kun fraŭlina nomo Hartung, li trejniĝis en Eisenach fare de Friedrich Kühmstedt. Poste li ekdeĵoris kiel muzikdirektoro ĉe teatro en Dresdeno kaj estis urba kaj kortega kantoro en Eisenach. En Eisenach li engaĝiĝis pri starigo de Bach-monumento, kiu hodiaŭ estas sur Mario-placo. Nomumiĝo profesora okazis en la jaro 1863-a.

Franz Liszt peris por li en 1865 la bonegan postenon de muzikdirektoro en Vajmaro kie Müllerhartung iĝis grava persono ene de la muzika sceno. Ekde 1869 li ankaŭ estis kapelestro ĉe la Kortega teatro. La de Müllerhartung en 1872 fondita Vajmara orkestra lernejo (Weimarer Orchester-Schule) antaŭulis kvazaŭ la nunan renomitan samlokan Liszt-muzikaltlernejo vajmara.

Müllerhartung verkis neekleziajn kaj ekleziajn korusaĵojn, kantojn, pororkestraĵojn kaj tri ĥoralajn sonatojn por orgeno. Lia plej konata kanto estas la turingia landa himno Thüringen, holdes Land kun la teksto de Ernst Viktor Schellenberg. Unu lia disĉiplo estis Erich Hunold.

Verkoj redakti

Ekleziaj korusaĵoj redakti

  • Halleluja! Jauchzt ihr Chöre, für 8-stimmigen gem. Chor
  • Lobe den Herrn, meine Seele, für 4-stimmig gem. Chor
  • Wenn der Herr die Gefangenen Zions erlösen wird, für 6-stimmig gem. Chor
  • Der 96. Psalm: „Singet dem Herrn ein neues Lied“, für Bariton-Solo, 6-stimmig gem. Chor, Harfe u. Orgel (1885)

Malekleziaj korusaĵoj redakti

  • Fünf Spielmannslieder, für Männerchor (Juchhei!; Wohl saß ich und sang; Liebe macht Weinen; Sehnsucht nach der Heimat; Mein Herz, tu dich auf.)

Orgenmuzikaĵoj redakti

  • Drei Choralsonaten für die Orgel (1860, Verlag T.F.A. Kühn, Weimar; nova eldono en 2018 ĉe B-Note Musikverlag):
  • Orgelsonate Nr. 1 in h-Moll über Aus tiefer Not schrei ich zu dir
  • Orgelsonate Nr. 2 in f-Moll über Wer nur den lieben Gott lässt walten
  • Orgelsonate Nr. 3 in D-Dur über Ein feste Burg ist unser Gott

Eksteraj ligiloj redakti