Mario-placo (Eisenach)

Mario-placo (germane Frauenplan) estas centra placo en la sudo de la urbocentro de Eisenach, Germanujo. Temas pri unu el la tri historiaj merkatsetlejoj ene de la hodiaŭa teritorio urba kaj pri monumenta zono urbokerna.

Mario-placo
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoEisenach
- koordinatoj50° 58′ 18″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo)50.971710.3222Koordinatoj: 50° 58′ 18″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo)

Mario-placo (Turingio)
Mario-placo (Turingio)
DEC
Mario-placo
Mario-placo

Mario-placo (Germanio)
Mario-placo (Germanio)
DEC
Mario-placo
Mario-placo
Map
Mario-placo
Vikimedia Komunejo:  Frauenplan (Eisenach) [+]
vdr
Mario-placo en Eisenach (2014), vido orienten

Historio redakti

La nomo originas el la en 1690 malkonstruita Mario-katedralo, kiu ekde la 13-a jarcento staris ĉe la okcidenta parto de ĉi tiu placo.

Mario-placo (pli bone estus diri: placo ĉe Mario-monto ĉar la kirko mem staris surmontete) malhavis domojn malsobajn, dume staris pli supre la bierfarejo konventa kaj puto kiun la kapitulanoj ricevis rekompence por la - pro strategiaj kialoj - malkonstruitaj kirkoturoj. Supre troviĝis loĝejoj de la konventanoj, pli maldekstren lernejo kiuj estris ankaŭ la fama historiisto kaj juristo Johannes Rothe. Ĉe la maldekstra flanko estis la domo de la preĝejzorganto kaj la tombejo. Ĉe Mario-placo estis ankaŭ la naskiĝdomo de Johann Sebastian Bach, proksime de la nuna Bach-domo. Ĉe Mario-placo estis ekster tio vendejoj de pano.

La konventa bierejo transformitis la jaron 1525-an je princa bierfarejo antaŭ transiro al urba posedo en 1610 funkcionte kvazaŭ seninterrompe ĝis 1839. Post 1890 la konstruaĵo bierfareja finfine malkonstruitis. Ankaŭ la puto ekzistis mininume ĝis 1890 utiligite por la depono de lignaj putotuboj.[1] Dum ŝaktigaj laboroj surloke troviĝis en 1883 kelkaj skeletoj apartentantaj al la iama tombejo.

La surkonstruado de Mario-placo, inkluzive de Bach-domo, damaĝitis ege dum la Dua mondmilito per bombado en februraro 1945. Multaj ejoj tiam detruitis kaj multaj damaĝitis ĉefe ĉe la transira zono al Luther-strato en la nordo de la placo. La estiĝintaj interspacoj surkonstruitis en la 1950-aj jaroj nove. Historiaj ejoj ĉe la eosta placero ĝis la Frauenberg-strato kaj Marien-strato malkonstruitis barbare en 1961. Anstataŭe kreitis la ĝis nun ekzistanta parkumejo.[2]

Hodiaŭa situacio redakti

Placocentre estas hodiaŭ la bela Bach-monumento translokigite en 1938 disde la ĉefa bazarplaco de antaŭ la Preĝejo Sankta Georgo. Disde ĝi okcidenten ĝis la iama iama katedralo estas parko kaj ŝtuparo. La eosta parto servas por parkumi la aŭtojn de la Bach-muzevizitantoj. La nova muzea alo el la 2000-aj jaroj hodiaŭ dominas la tutan placon.

Galerio redakti

Katedralo de Nia kara sinjorino redakti

Landgrafo Alberto kompreneblege postulis por sia linda rezidejo Eisenach lokon de venerado de Maria (patrino de Jesuo). Modelo por li estis la [erfurta konvento maria kaj la fortimpresa apuda Katedralo de Erfurto, pro kio li peris en 1294 ŝanĝon grundan. Al la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu posedis ekde la mezo de la 13-a jarcento filion apud Mario-placo, li transdonis la posedon de Margareto-kirko en Gotao. Por la Mario-kirko, Alberto tuj enoficigis la dekanon kaj la kapitularon de Trefffurt-Großburschla. Krome la landgrafo garantiis grandanimajn donacojn por la aŭgustenanoj de la nova Mario-konvento. Ŝajne la katedralo fortimpresadis splendante supre de la placo. Maldekstre ĝi staris kaj larĝaj ŝtupoj ŝtonaj kondukis tien ĝis la romanika altarejo flankita de du turoj; sed ili jam en 1306 malkonstruitis pro defendtaktikaj kaŭzoj. Krome estis alkonstruita Kapelo Kristokorpo. Dum arkeologiaj elfosoj en 1995 kaj 1996 ĉe la teritorio de la supra parto de Ritter-strateto kaj Philosophen-vojo trovitis ja restoj de iamaj domoj, tamen oni ne sukcesis difini science la akuratan situon de la katedralo.

Bach-monumento redakti

En eta parka zono antaŭ la Bach-muzeo troviĝas la ajzenaĥa Bach-monumento kiu estas la plej malnova figura monumento por la majstro muzika. Faris ĝin Adolf von Donndorf kaj muldis ĝin Hermann Heinrich Howaldt en Braunschweig. La komision konkretan faris tamen en 1878 civitana societo nome "Denkmal-Comitee" al kiu aniĝis i.a. la tiama urba kantoro Carl Müllerhartung kaj la en Eisenach vivinta poeto Fritz Reuter. Helpis financi la tuton ankaŭ Clara Schumann, Hans von Bülow, Joseph Joachim kaj Franz Liszt per bonfarkoncertoj agrabalaj kaj grandanimaj. Inaŭguro iĝis en la 28.9.1884 per ludo de meso baĥa (h-Moll-Messe BWV 232) sub la dirigenteco de Joseph Joachim. La unue antaŭ la Georgo-kirko (bapta loko de Bach) starigita monumento alilokigitis en 1938 en kadro de ĝenerala aliaranĝo de la tuta baĥdomzono.

Demonstriĝis staranta komponisto kun plumo en la dekstra mano antaŭ notopupitro apogata de anĝelo. Ĉar la soklo tre mallongigitis en 1938 dum la alilokigentrepreno, la reliefo estas nuntempe ĉe la malantaŭo. Videblas Sankta Cecilia dum orgenludado; ŝi estas patronino de eklezia muziko. Ĉiujare en la antaŭtagmzeo de la 21-a de marto (naskiĝtago baĥa) okazas ceremonio solemna kaj digna.

Notoj redakti

  1. Karlheinz Büttner, Das Eisenach unserer Urgroßväter, Verlag ideenteufel.de, 2011, p. 83
  2. Karlheinz Büttner, Das Eisenach unserer Urgroßväter, Verlag ideenteufel.de, 2011, p. 74