Hermann Heinrich Howaldt
Hermann Howaldt (fakte Hermann Heinrich Howaldt, n. 5-an de januaro 1841 en Brunsvigo; m. 2-an de decembro 1891 samloke) estis germana skulptisto, bildgisisto kaj kuprobosisto.
Hermann Heinrich Howaldt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1841 en Brunsvigo |
Morto | 2-an de decembro 1891 (50-jaraĝa) en Brunsvigo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Georg Ferdinand Howaldt (mul) |
Frat(in)o | August Howaldt (mul) |
Infano | Ferdinand Adolf Howaldt (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Vivo
redaktiHermann Howaldt naskiĝis en Brunsvio kiel filo de bildgisisto kaj kuprobosisto profesoro Georg Ferdinand Howaldt. Li komence ellernis en ties ateliero ĉe Helmstedta Strato la postuleman artistan metion. Baldaŭ la bildgisejo de la artista familio firmais sub Georg Howaldt & Sohn. Hermann Howaldt geedziĝis la 21-an de marto 1872 en Brunsvigo kun Helene Brust kaj havis kun ŝi ses gefilojn. Ekde 1880 li nure akiris la mendojn kaj iliajn realigojn. Post la morto de sia patro li plu estris la gisejon ĝis sia propra tragika morto. Dum la realigo de la 4,8 metrojn alta kaj 1,7 tunojn pesa Fama por la vitrokupolo de la ekspoziciejo de la Dresdena Artakademio li falis de la skafaldo.
La multjara kunlaboranto kaj skulptisto Paul Rinckleben komence transprenis sole la bildgisejon surbaze de luado kaj finfaris la komencitajn laborojn.
La filo de Hermann, Ferdinand Adolf Howaldt, kiu lernis la bildgisadon per la praktiko kaj studis ĉe la Teknika Universitato je Brunsvigo same kiel en atelieroj je Stutgarto kaj Kolonjo, eniris en 1903 malgraŭ jam klaraj ekonomiaj malfacilaĵoj en la bildgisejon eĉ en tria generacio per konvena kapitalo, tamen la entrepreno devis deklari bankroton en 1906.
Verkoj
redakti(Selekto)
- Gauß-statuo, 1880, laŭ koncepto de Fritz Schaper por Brunsvigo
- Venkomonumento, 1881, laŭ koncepto de Adolf Breymann, post ties morto daŭrigita far Robert Diez, por Brunsvigo
- Monumento Johann Sebastian Bach, 1883, laŭ koncepto de Adolf von Donndorf, bronzogisaĵo por Eisenach, senvualigita la 28-an de septembro 1884
- Monumentofonto por Zittau
- Atlasgrupo sur la tegmento de la ĉefstacidomo de Frankfurto ĉe Majno, 1888
- Statuo de Germania ĉe la venkomonumento en Lepsiko, bosaĵo laŭ koncepto de Rudolf Siemering, senvualigita en 1888 - forigita laŭ propono de la SPD-frakcio 1946
- Franz Abt-monumento laŭ koncepto de Carl Friedrich Echtermeier por Brunsvigo
- Statuo pri Felix Mendelssohn Bartholdy, laŭ koncepto de Werner Stein por Lepsiko (Gewandhausplatz), senvualigita en 1892, forigita dum vojaĝo eksterlanden de la lepsika urbestro Goerdeler en novembro 1936
- Fama por la kupolo de la ekspoziciejo de la dresdena artakademio (t.n. citronpremilo), orumita kuprobosaĵo laŭ koncepto de Robert Henze (1890), pretigita ĝis 1893 far skulptisto Paul Rinckleben.
Literaturo
redakti- Hermann Kindt: Georg Howaldt und seine Werkstatt, in Braunschweiger Kalender 1957, S.36-40
- Neue Deutsche Biographie Band 9, S.665
- Thieme-Becker
Eksteraj ligiloj
redakti- Treffpunkt-Howaldt - Familienbilder und Dokumente
- http://www.leipzig-lexikon.de/DENKMAL/sieg.htm - Siegesdenkmal
- http://www.leipzig-lexikon.de/DENKMAL/MENDELS1.HTM - Denkmal Mendelssohn Bartholdy
- Braunschweiger Gauß-Denkmal Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine