Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Georgo (Eisenach)

Vido okcidenta de la Georgo-kirko en Eisenach, Turingio

La Preĝejo Sankta Georgo (Theodisce: Georgenkirche) estas protestantisma ĉefkirko de Eisenach, Germanio. Georg Philipp Telemann, Johann Pachelbel, Johann Melchior Molter kaj fratoj Mauersberger surloke koncertojn faris.

HistorioRedakti

La romanika preĝejo unue menciitis en la jaro 1196. Rolon gravan plenumis ĝi kiel sepulta kirko de la turingiaj landgrafoj sed ankaŭ kiel geedziĝkirko de duko Ludoviko la 4-a kaj la sankta princino Elizabeto de Hungario. En la jaro 1292-a incendio damaĝis la inter 1182 kaj 1188 konstruitan ejon. La tomboslaboj de la Ludovikidoj malantaŭaltare nur datumas el la 14-a jc kaj el tio dedukteblas ke temas pri maloriginalaĵoj. Tamen ili estas altvaloraj: staras tie slaboj de Ludoviko la Saltanto, fondinto de Kastelo Wartburg, de ses aliaj grafoj kaj de du iliaj edzinoj.

Rekonstruo ampleksa estis en la jaro 1515-a, kiam instalitis tri egalaj navoj malfrugotikaj. En la 2.5.1521 Marteno Lutero reveninte el la imperia dieto de Worms predikis surloke antaŭ ol ekziliĝi malsupren al Wartburg-kastelo. La Kamparana ribelo postulis urĝan renoviĝon kaj dume oni muntitis kelkajn galeriojn. Arkitekturaj ŝanĝoj pluraj estis poste. Iama kampanilo, separite disde la preĝejo, el la jaroj 1970 loĝejas. Turo 62 metrojn alta aldonitis inter la jaroj 1899 kaj 1902: samtempe alkonstruita antaŭhaleto ĉe la okcidenta enirejo ricevis statuon imponan de Bach kiu en la kirko baptitis en la 23.5.1685. La statuon faris Paul Birr. En aŭtuno 1989, ĵus antaŭ la Turniĝo, la kirko malfermiĝis al kritikemaj diskutrondoj.

Kelkaj artaĵoj enajRedakti

Videblas ambono baroka riĉe ornamita el la jaro 1676 kaj orgenfasado de 1719. La orgeno mem faritis en 1707 laŭ konsiloj de la kantoro-orgenisto Johann Christoph Bach la 1-a, filo de [Heinrich Bach]]. La plej novan orgenon konstruis la firmao Schuke en la jaro 1982. Baptujo malfrugotika de 1505 daŭre uzatas kaj nun. En la kripto de la turo belaj sarkofagoj de dukoj povas esti admirataj.

LiteraturoRedakti

  • Helga Wäß:"Die Grabplatten des Mittelalters in der Georgenkirche", in: Form und Wahrnehmung mitteldeutscher Gedächtnisskulptur im 14. Jahrhundert. Ein Beitrag zu mittelalterlichen Grabmonumenten, Epitaphen und Kuriosa in Sachsen, Sachsen-Anhalt, Thüringen, Nord-Hessen, Ost-Westfalen und Südniedersachsen, vol. 2, Berlin (Tenea Verlag) 2006, p. 19-31, ISBN 3-86504-159-0

Eksteraj ligilojRedakti