Malfermi la ĉefan menuon
Johann Melchior Molter, desegnita de Pier Leone Ghezzi

Johann Melchior MOLTER (naskiĝinta la 10-an de februaro 1696 en Tiefenort, mortinta la 12-an de januaro 1765 en Karlsruhe) estis germana violonisto, komponisto kaj kapelestro.

VivoRedakti

Johann Melchior Molter estis filo de la instruisto kaj kantoro Valentin Molter, kiu ankaŭ enkondukis la filon en la regnon de muziko. Melchior frekventis la gimnazion en Eisenach, kie li familiariĝis ene de la far Johann Conrad Geisthirt gvidita "Chorus Symphoniacus" kun la repertuaro de la tiea kortega orkestro. Ekde 1717 Molter estis violonisto en Karlsruhe ĉe markigrafo Karolo la 3-a Vilhelmo (Baden-Durlach). La reganto sendis lin en 1719 je dujara studvojaĝo al Italujo, kie Molter ĝuis novajn muzikspertojn en Venecio kaj Romo. Verŝajne li havis ankaŭ kontaktojn kun la komponistoj Antonio Vivaldi, Tomaso Albinoni, Giuseppe Tartini kaj Alessandro Scarlatti - respektive almenaŭ iel konatiĝis kun ilia muziko. Ĉiuj tiaj ege influis lin. Reveninte el la sudo Molter iĝis en 1722 posteulo de Johann Philipp Käfer, kapelestro de Markigrafia badena kapelo kortega]]. Ties membro li estis jam ekde 1717; li restis tie ĝis 1733, kiam la orkestro estis malfondita.

En 1734 Melchior iĝis posteulo de Johann Adam Birkenstock ĉe la kortego de Sachsen-Eisenach. Tiam faritis amaso da sekularaj kaj malsekularaj kantvoĉaĵoj, kiuj je granda parto perdiĝis. En 1737 la duka moŝto ebligis duan vojaxojn en Italion, dum kiu Melchior esploris la evoluojn muzikajn en Venecio, Bologna, Ancona, Rom, Napolo kaj Milano. Li revenis en 1742 al Karlsruhe kaj denove deĵoris, salajrite per 500 guldenoj monate, kiel kapelestro.

Kreiva agadoRedakti

En la listo pri la verkaro de Molter (MWV), starigite fare de Klaus Häfner en 1996, donatas rapida superrigardo pri la verkado moltera. Por klarnetistoj Molter ĝis hodiaŭ gravegis: liaj koncertoj klarnetaj ludatas ĝis nun estante la unuaj siaspece. Reste la verkoj de Molter estas forgesitaj. La verkojn de dum al unua karlsruha periodo influis italaj muzikistoj sed ankaŭ francaj. Post la alveno al Eisenach Molter proksimiĝis al komponistoj de Centra Germanujo, ekz. al Georg Philipp TelemannJohann Bernhard Bach. Post la dua vojaĝo italujena anoj de la skolo de Napolo antaŭenpuŝis la molteran kreivecon.

Verkoj (elekto)Redakti

Molter verkis 11 ekleziajn kantatojn, la oratorion de Sankta Vendredo „Höchst schmerzensvoller Tag“, multajn sekularajn kantatojn, 14 uverturojn, 21 orkestrajn sonatojn, 8 orkestrajn koncertojn, 170 sinfoniojn, 20 orkestrajn menuetojn kaj ĉ. 100 ĉambromuzikaĵojn (aranĝitajn parte por koncerta intrumentado). Publikigitaj estis en 1722 ses verkoj nomitaj „Esercizio studioso“ por violono kaj kalviceno (Amsterdamo, Le Cène)

Koncertoj

  • 6 koncertoj por violono kaj arĉinstrumentoj
  • 10 koncertoj por fluto kaj arĉinstrumentoj
  • 3 koncertoj por fagoto kaj arĉinstrumentoj
  • 5 koncertoj por hobojo, arĉinstrumentoj kaj figurita baso
  • 6 koncertoj por klarneto, arĉinstrumentoj kaj figurita baso
  • koncerto por violonĉelo kaj arĉinstrumentoj (Do maĵora)
  • koncerto por korno kaj arĉinstrumentoj
  • koncerto por fluto, arĉinstrumentoj, hobjoj kaj kornoj
  • koncerto por vjolo, arĉinstrumentoj kaj baso (La maĵora)
  • koncerto por klaviceno kaj arĉinstrumentoj
  • 3 koncertoj por trompeto kaj arĉinstrumentoj
  • 5 koncertoj por 2 trompetoj kaj arĉinstrumentoj

LiteraturoRedakti

  • Klaus Häfner: Der badische Hofkapellmeister Johann Melchior Molter (1696–1765) in seiner Zeit. Dokumente und Bilder zu Leben und Werk. Badische Landesbibliothek, Karlsruhe 1996, ISBN 3-88705-041-X.
  • Biografio ĉe NDB

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Melchior Molter en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti