La Kristokorpa FestoFesto de Kristokorpo estas romkatolika festo, per kiu oni memorigas pri la korpa ĉeesto de Jesuo en la sakramento de la Eŭkaristio. Ĝi okazas en la dua ĵaŭdo post Pentekosto, do 60 tagojn post la paska dimanĉo.

La procesio de Kristokorpa Festo en Łowicz en Pollando, kiu estas enskribita sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo
Kristokorpa procesio en Nordkarolino.
Tapiŝo de Corpus Christi en Vera Cruz (São Paulo), Brazilo.

Tiu festo Corpus Christi (latinaj vortoj por Kristokorpo) estas malstatika festo de Katolika Eklezio, kiu celebras la ĉeeston realan kaj substancan de Kristo en la Eŭkaristio.

Ĝi okazas en la ĵaŭdo post la dimanĉo de Sanktega Triunuo kiu, siavice, okazas en la dimanĉo post Pentekosto. Estas 'precepta' festo, tio estas, la katolikoj devas spekti Meson en tiu tago, en la maniero difinita de la Episkopa Konferenco de la koncerna lando.

La procesio tra la stratoj plenumas, kiam okazas, rekomendon de Kanonika Kodo (n. 944), kiu determinas al la dioceza Episkopo ĝian okazon tie, kie eblas, “por atesti publike la amon al la Sanktega Eŭkaristio, ĉefe en la soleno de Korpo kaj Sango de Kristo.” Estas rekomendate, ke tiutage la Episkopo ne malestu en la diocezo, escepte pro urĝega kaj gravega motivo (n. 395).

En Francujo, ĝi okazas je la dimanĉo sekvanta la Sanktegan Triunon.

Historio redakti

 
Procesio de Kristokorpa Festo, Moosburg, Germanio, 2005

La Soleno de Korpo kaj Sango de Kristo devenas de la 13-a jarcento. La Katolika Eklezio sentis la bezonon rimarkigi la realan ĉeeston de la “tuta Kristo” en la konsekrita pano. La Kristokorpa Festo estis kreita de Papo Urbano la 4-a per la Buleo ‘Transiturus’ de la 11-a de aŭgusto 1264, por ke oni celebru ĝin en la ĵaŭdo post la Festo de la Sanktega Triunuo, kiu okazas en la dimanĉo post Pentekosto.

La Papo Urbano la 4-a estis, antaŭ fariĝi papo, la monaĥo Jakobo Pantaleono de Troyes (arkdiakono de Dioceza Monaĥaro de Liège, Belgio), kiu ricevis la sekreton pri la vizioj de aŭgustena monaĥino Juliana de Mont Cornillon, kiuj postuladis feston pri Eŭkaristio dum la Liturgia Jaro. La ‘Fête Dieu’ (Festo de Dio) komencis en la parokejo de Saint Martin en Liège, jaro 1230, kun permeso de la arkdiakono por la eŭkaristia procesio nur en la preĝejo, celante proklami la dankon al Dio pro la donacego nome Eŭkaristio. En 1247 okazis la unua eŭkaristia procesio tra la stratoj de Liège kiel dioceza festo. Poste ĝi fariĝis nacia festo em Belgio.

La mesan tekston komponis Sankta Tomaso de Akvino kiu, pro amo al la liturgia tradicio, uzis kelkajn el la Antifonoj, Lecionoj kaj Respondoj jam uzataj en kelkaj Eklezioj.

La monda festo de Kristokorpo estis dekretita en 1264. La dekreto de Papo Urbano la 4-a malmulte disvastiĝis, ĉar li mortis iom poste. Sed ĝi disvastiĝis tra kelkaj preĝejoj, kiel en la diocezo de Kolonjo, Germanio, kie Kristokorpo estas celebrata de antaŭ la jaro 1270. La procesio ekaperis en Kolonjo kaj diskoniĝis unue en Germanio, poste en Francio kaj Italio. En Romo oni ĝin festas de 1350.

La Eŭkaristio estas unu el la sep sakramentoj kaj estis dekretita dum Lasta Vespermanĝo, kiam Jesuo diris: ‘Tiu ĉi estas mia korpo ... tiu ĉi estas mia sango ... ĉi tion faru por memorigo pri mi’. Ĉar la Eŭkaristio estis celebrita unuafoje en la Sankta Ĵaŭdo, tial Kristokorpo estas celebrata ĉiam en ĵaŭdo post la post-Pentekosta dimanĉo.

La festo en Brazilo redakti

En multaj portugalaj kaj brazilaj urboj oni kutimas ornami la stratojn, tra kiuj la procesio pasas, per tapiŝoj multkoloraj kaj desegnaĵoj de religia inspiro. Tiu ĉi aĝa festo ja estas tradicio en Brazilo, ĉefe en historiaj urboj, kaj ricevas malnovajn kaj novajn kutimojn, kaj la ornamoj kongruas kun la lokaj kutimoj.

Ekzemploj de brazilaj urboj kiuj celebras tradicie la Feston de Korpo kaj Sango de Kristo estas:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti