Thüringen, holdes Land

Thüringen, holdes Land (Turingia, lando aminda) estas la himno de Turingio. Ĝia populareco dum la lastaj jarcentoj ege malkreskis komparite al Rennsteiglied (de Herbert Roth). Komponis ĝin la vajmara komponisto Carl Müllerhartung laŭ teksto de Ernst Viktor Schellenberg.

Thüringen, holdes Land
regiona himno
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernst Viktor Schellenberg
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
vdr

Statuso redakti

Ne havas iun oficialan statuson la himno turingia ne estante parto de la oficialiaj landaj simboloj kiuj definiĝas en la turingia konstitucio. Ĝis 1918 Turingio ja estis tre separitaj en etajn kaj tre etajn ŝtatojn kiuj ĉiuj havis proprajn himnojn. Ekz. havis la Duklando Sachsen-Meiningen Vaterlandsgesang der Sachsen-Meininger ('Brüder, singt mit lautem Freudenschall unsern Vaterlandsgesang'), teksto de Ludwig Bechstein; la Duklando Sachsen-Weimar-Eisenach havis la de Franz Liszt muzikigitan himnon Von der Wartburg Zinnen nieder (refreno: 'Möge Gott dich stets erhalten, Weimars edles Fürstenhaus'), teksto de Peter Cornelius. En 1920 iĝis Lando Turingio (ĝis 1952) kie la himno ludu rolon de identecigilo de ĝis tiam dividita lando.

Teksto redakti

Thüringen, holdes Land, wo meine Wiege stand,
Frühling ist überall, Freude und Lust.
Lieder, strömt fröhlich aus, flattert von Haus zu Haus,
sucht eine Ruhestatt an Liebchens Brust.
O frisches Waldesgrün, rosige Wangen blühn,
aus jedem Fenster winkt lächelnd ein Gruß.
Brünnlein, wie quillst du hell, Bächlein, rausch nicht so schnell,
dass nicht zu früh uns welkt Rose und Kuss.
Thüringen, holdes Land, wo meine Wiege stand,
sterb ich, so nimm mich sanft in deinen Schoß.
Lüfte, umweht das Grab, Tannen, rauscht kühl herab,
Rehe umspielen dann Hügel und Moos. [1]

Notoj redakti

  1. Traduko: Turingio, aminda lando, kie staris mia lulilo. Printempo ĉie regas, gajo kaj ĝojo. Kantoj, disvastiĝu ĝoje, flugu de domo al domo, serĉu ripozumlokon ĉe la brusto de amantino. / Ho, freŝa verdo arbara; vangoj rozkoloraj floras kaj el ĉiu fenestro mansvingan saluton oni ricevas. Ci eta puto, kiom klare ci fontas; rojo, ne tiom rapide plaŭdu, por ke ne tro mallente forvelku rozo kaj kiso. / Turingio, aminda lando, kie staris mia lulilo. Kiam mi estos mortinta prenu min dolĉe en vian sinon. Aeroj, ĉirkaŭu la tombon; abioj, freŝon de supre faru. Tiam kaprioloj ludos ĉirkaŭ la monteton kaj la muskon!

Eksteraj ligiloj redakti