Kastelo Kromsdorf
Kastelo Kromsdorf (germane Schloß Kromsdorf) estas renesanca kastelo en la kvartalo Kromsdorf de Ilmtal-Weinstraße, situante ĉ. 5 kilometrojn nordeoste de Vajmaro en Germanujo. Kune kun Kastelo Tiefurt kaj Kastelo Denstedt ĝi formas trion de ĉe la rivero Ilm kuŝantaj kastelaj kompleksoj.
Kastelo Kromsdorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 51° 0′ 15″ N, 11° 22′ 8″ O (mapo)51.004311.369Koordinatoj: 51° 0′ 15″ N, 11° 22′ 8″ O (mapo) | ||||
| |||||
Loko | Kromsdorf | ||||
Konstruita | 1580 | ||||
Historio
redaktiKonstruo
redaktiKromsdorf estis origine kavalira sidejo troviĝanta en la zono de la hodiaŭa paroĥestrejo. En 1580 igis Georgo Alberto de Kromsdorf konstrui la nunan kastelon sude de la kirko. Kiam barono Johano Teodoro de Mortaigne, kolonelo sub vajmara servo, transprenis la kastelon en la jaro 1666,[1] ekis la dua grava konstrufazo.[2] Sian nunan aspekton gajnis la kastelo post alkonstruo de uesta kaj eosta aloj. Ekster tio instalitis en la ĝardenmuro niĉoj kun 64 bustetoj kiuj konserviĝis ĉiŭj.
La limo inter la tradicia konstruaĵero kaj alkonstruitaĵoj bone rekoneblas.[3] En 1904 ekposedantis la ĉambristo Erich von Conta, malpraulo de Karl Friedrich Anton von Conta. Li malkonstruigis la ekonomiajn ejon por havigi remizon fiakran kun ĉevalejo kie poste enestis la biblioteko publika. La bazon konstruan de la kastelo li ne tuŝis, kvankam la teretaĝaj ĉambroj ja ŝanĝiĝis.
El renesanca kaj baroka tempoj
redaktiGeorgo Alberto de Kromsdorf intence aliigis la kastelon kontraŭe al sia eta sidejo en la nuna paroĥestrejo por povi imprese rezidi en la alta funkcio de ĉambristo de kortegoj en Vajmaro kaj Altenburg. Pri la estingiĝo de tiu ĉi dinastieto ekzistas legendo: post malkaŝo de donacema niksino dorlotinte per mono serviston ŝi sakre malbenis la estontecon dinastian. Post la dinastifino (la lasta posedanto estis Johano Kristoforo de Kromsdorf) la kastelo pro multe da ŝuldoj venditis per aŭkcio. Aĉetantinon ĝi trovis ne antaŭ 1646, nome Anna Magdalena, vidvino de la ĉefa duka kaj saksia administranto Hans Georg von Weidenbach zu Altenburg. Ŝia origino ja estis en Kromsdorf. De la vendoprezo de 4300 guldenoj pagis la bofilo generalleŭtenanto Kaspar Kornelius Mortaigne de Potelles (Svedio) 3000 guldenojn.
Pli malfrue ricevis la kastelon ŝia filo Wolf Albrecht von Weidenbach pro la morto de la donacema sveda armeulo en 1647. Post la morto de la filo la kastelon venis en la manojn de Johann Theodor de Mortaigne, la filo de Kaspar Kornelius. Sed post ties morto dum komando de la fortreso Szeged en 1691, venditis la kastelo en 1692 al la duko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro).[4]
Saksio-Vajmaro
redaktiLia duka moŝto pro diversaj juraj kaŭzoj kaj feudaj postuloj tamen ne tuj estis plenrajta posedanto. Tamen li konstruigis fazanĝardenon kaj starigis la statuojn de Aŭroro, Junono kaj Vesta. Ankaŭ la plejmulto de la bustoj tiam kreitis. La jaroj post la morto de Vilhelmo Ernesto en 1728 malfacilis por la kastela sorto. En 1765 dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach konsentis pri la malkonstruo de la oranĝejo ĉar nova uzo ne antaŭvideblis tiam. Volonte pasigis la anoj de la duka kortego belajn tagojn sur Kastelo Kromsdorf; tempopasigiloj estis ankaŭ teatraĵenscenigoj kaj muzikaj prezentadoj.[5]
Havigis al si la kastelon en 1809 grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) danke al § 34 de la aktoj de la Rejna Federacio. En 1833 lia filo Karlo Frederiko aliaranĝis la parkon je pejzaĝĝardeno kio ĝis hodiaŭ senteblas. Riparigis li ankaŭ kelkajn el la difektaj bustoj. Por plifaciligi alvenon alkastelan li planis ankaŭ promenejon rekte disde Tiefurt al Kromsdorf; ĝi realiĝis nur en 1879. La bienojn en la ĉirkaŭaĵo submetitis al la kontrolo de la ĉambra bienego Schöndorf. Krome malkonstruitis la ekonomiaj ejoj en 1840/41 pro senutileco. Ekservis la kastelo kiel deponejo por mebloj kaj kolektoj. Okaze de la rekonstruo surŝutitis la karpolageto kaj remalfermitis la suda portalo. La en la dua etaĝo troviĝantaj festaj ĉambroj ricevis survandajn tapetojn kaj belajn plafonbildojn. Alegoria plafonbildo estas de Johann Joseph Schmeller.
Post la morto de grandduko Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach) lia vidvino Maria Pavlovna Romanova inaŭguris surloke en 1859 virinan konventon. Pro tio faritis en la unua supra etaĝo etaj apartamentoj por kvar noblinoj. En la dua supra etaĝo estis la sociaj ĉambroj. La damoj utiligis la kastelon dum someraj restadoj. Karolo Aleksandro transportigis multon de la ekipaĵoj en aliajn kastelojn. La konvento funkciis ĝis 1882.
Unua kaj dua mondmilitoj
redaktiPost la morto de Karlo Aleksandro anoncitis fare de la ĉefa financministro Rothe ke la kastelo forvendotus pro manko de senchava uzo. Fakte aĉetis ĝin en 1904 post malfacilaj intertraktoj la ĉambristo Erich von Conta. Ĝis 1892 apartenis la najbara Kastelo Denstedt al la familio de sia edzino von Wegener kaj Linker von Lützenwick. Laŭdire li akiris la Kromsdorf-kastelon nur por kontentigi ŝin. Dum la Unua mondmilito nenio ŝanĝiĝis. Inter 1932 kaj 1938 Conta okazigis siajn famajn svedajn festojn enkastele kaj enparke. Post lia morto heredis la nevino Frieda von Breitenbuch.
1945 ĝis 1989
redaktiPost 1945 la komunistoj flegis aŭ ŝtatigi aŭ malkonstrui tiajn posedaĵojn. En 1946 loĝis ene rifuĝintoj kaj la kastela karaktero iĝis loĝdoma; responsis prie konfidokontraktita societo de la familio Breitenbuch. Tamen oni konstatu ke neniam en la tuta kastelhistorio uzitis la tuto tiom intense kiom post 1945. Teretaĝe poste enestis la publika biblioteko kaj knajpo. La iama abelejo iĝis en 1949 infanĝardeno kaj loĝejo. La ekstera parko (fazanejo), kies muro kvazaŭ komplete detruitis (por havigi brikojn por farmdomoj de ĵus el oriente alvenintaj forpelitaj samŝtatanoj), ekestis sportejo en 1948.
La ekonomian korton ekuzis en 1947 la metalaĵfabriko Raßbach estinte ekde 1972 parto de la Vajmara agrikulturmaŝinkombinato (Weimarer Werke). La ĝardeno kastela dividitis en parcelojn por privatuloj. En 1959 dehakitis ĉiuj arboj en la norda parto parka; la funkciiga troo kaj neglekto de konstrufundamentoj kadukigis inverse la kastelon respektive damaĝis multon. Tegmentoriparo kaj refaro de la ligna trabplafonaro ekis en 1966. Sed tiaj riparoj restis nekompletaj kun barbare forigitaj interaj plafonoj aŭ deŝiritaj altvaloraj tapetoj en la iama festsalonego. Ĝardene kvazaŭ nenio restaŭritis; almenaŭ la menciita vajmara maŝinfabriko zorgis pri kontinua konstrusubstancflego - kio arkitekturhistorie memkompreneble ankaŭ ne perfektis.
Esperon je plibonigo vekis ekinstereso de la vajmara altlernejo pri arkitekturo koncerne la kastelon, la korton kastelan kaj la kapelon (la kirketo estas la plej malnova kastelero), post kiam la loka eklezikomunumo deklaris malintereson post forigo de ambonaltaro kaj orgeno siaparte. Ekde 1975 la altlernejanoj antaŭenpuŝis funkcian malplenigon de la kastelo kaj starigon de pluklerigejo. Tamen daŭre ne mallamis la restaŭradlaboroj tiel ke la damaĝoj iĝis pli kaj pli gravaj. Ekde 1980 studentoj lertaj kaj flegemaj (iel kontraŭleĝe) ekloĝantis tie; tio toleritis pro ke ekde tiam senteblis pozitiva reviviĝo kaj konservo. La ekde 1978 oficiale planita restaŭro de la ĝardenaj plastikaĵoj neniam realigitis; la portretbustoj deponitis protektote en la iama kaleŝremizo. En 1986 oni volis ekresponsigi la komunumon pri la tuta komplekso; la tiama urbestro intencis starigi surloke renkontiĝcentron en kunlaboro kun la studentaro. La kapelo ricevis transirejon al la kastelo kaj alikonstruitis inter 1986 kaj 1988 je amatoradteatrejo. Post la Turniĝo startis vere efikaj restaŭradoj.
Stato de 2017
redaktiKelkan tempon utiligis la restaŭritan kastelon pluraj societoj, i.a. Turingia filmburoo, la Infandomo Kreativ kaj Maria-Pawlowna-societo. La restoracio kastela kun lokaj kuirartaj ofertoj ekde marto 2017 estas fermita. Tiam nur la oficejo de advokata grupo plu uzis la komplekson.
La bustaro ŝtona
redaktiKiam Mortaigne alifarigis en 1666 la kastelparkon li enplantigis 64 niĉojn en la murojn por loki sabloŝtonajn bustojn. Malklaras kiom da bustoj farigis Mortaigne kaj kiom lia posedanta posteulo la duko Vilhelmo Ernesto. Ŝajne pli multas la bustoj faritaj laŭ duka komisio pro ke la kvalito de la busto malsamas kaj la ŝato de la duko je tiaj kolektoj konatiĝis.
Bustofaranto ekde 1709 estis Hans Caspar Ritze; tasko de historiistoj estus eltrovi la motivojn de ĉiuj bustofarmendintoj kaj identigi ĉiujn personojn skulptitajn. Kiam la francaj trupoj enfalis en Kromsdorf ili sennazigis ĉiujn bustojn krom dekunu. Refaro estis ekde 1833 fare de la skulptisto Dupont laŭ grandduka komisio. En 1979 la stonŝkulptaĵo Stiefel ĝis 1991 konservis ĉiujn bustojn; post la restarigo tamen malĉeestis tri el sume 64. En 1995 reaperis busto de Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach) trovite en Jena; je Kristnasko 2002 ankaŭ busto de Bethlen Gábor revenis starinte en vajmara etĝardeno. Danke al scienca publikigado prie, en printempo 2003 povis retroviĝi la lasta busto (de imperiestro maroka) en Bad Berka-Bergern. Tio signifas ke nun la kompleta bustaro surloke ree admireblas.
La bustaro konsistas el diversaj grupoj:
- 32 pri eŭropuloj
- 32 kun orientaluloj
Ene de ambaŭ plej gravas regantoj kaj soldatargvidantoj (sume 45) dume poetoj kaj pensistoj estas nur tri. Unu virino eksplicite nomatas, nome Anna (Britio). La aliaj malviraj bustoj portas nur ĝeneralajn nomojn, ekz. Virino el la insulo Ĥio. Verŝajne iĝis en la kuro de la tempo alidediĉo ĉe kelkaj bustoj. Ene de la militrilataj uloj (sume la duono) la Tridekjara milito estas plej grava. Sekvis kvereloj en kunteksto kun Reformacio kaj Kontraŭreformacio. Modelis por Mortaigne eble la kuprogravurkolekto Teatro Eŭropa kun tiutempaj gravuloj.
-
Virno el Edirne
-
la sveda reĝo Karlo la 10-a
-
Kara Mustapha
Referencoj
redakti- ↑ Lange/Dreßler, p. 48.
- ↑ Pri kutimoj vide al la Kromsdorf-kastelo sur la paĝoj Traditions- und Brauchtumspflege in Thüringen. Arkivita el la originalo je 2013-08-18. Alirita 2019-07-24.
- ↑ Vollrath, p. 243.
- ↑ Lange/Dreßler, p. 66.
- ↑ Lange/Dreßler, p. 60.
Literaturo
redakti- Martha Kuhl-Greif: Die Welt und das Dorf. 4 × 4 × 4 Steinköpfe in der Kromsdorfer Schlossmauer. Thüringer Filmbüro, Kromsdorf 2002
- Anna-Franziska von Schweinitz: Kromsdorf, ein Garten des 17. Jahrhunderts in Thüringen. En: Die Gartenkunst 4, 2, 1992, p. 275–288.
- Klaus-Peter Lange, Roland Dreßler: Thüringische Herrensitze an der Ilm. Wartburg-Verlag, Jena 1991, ISBN 3-86160-029-3.
- Wissenschaftliche Zeitschrift. 5. Jahrgang, Heft 5, Hochschule für Architektur und Bauwesen, Weimar 1957/58.
- Werner Vollrath: Die Schloßanlagen bei Weimar. Ein Stück der Entwicklungsgeschichte des Herrschaftssitzes in den letzten 300 Jahren. El: Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens. Ergänzung H, Fischer, Jena 1928.
- Das Schloß zu Großkromsdorf. En: Deutschland. Zeitung, Tag- und Gemeindeblatt. Ausgabe Nr. 115, 8.4.1892,Vajmaro.