Peter SMALUN (naskiĝinta la 2-an de majo 1939 en Malbork, mortinta la 13-an de aŭgusto 2023 en Ilmenau[1]) estis germana formdonisto. Li dezajnadis ne nur por multaj gravaj porcelan-entreprenoj de GDR sed ankaŭ internacie ĉirkaŭ 18 vazarajn seriojn kaj ornamporcelanaĵojn kiuj ĝis hodiaŭ rekoniĝas de multaj orientaj germanoj. En 1965, estante la plej juna, renomita artisto siaspece, li gajnis oran medalon de la Lepsika foiro pro la kreo de la te-vaza gamo Exquisit.

Peter Smalun
Peter Smalun en 2019 en Blankenhain, en fermita porcelan-manufakturo
Peter Smalun en 2019 en Blankenhain, en fermita porcelan-manufakturo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1939 (1939-05-02)
en Malbork
Morto 13-an de aŭgusto 2023 (2023-08-13) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
vdr

Vivo redakti

Fine de la Dua mondmilito lia forpelita familio atingis Turingion kaj ekloĝis en Blankenhain. Ĉi tie li trejniĝis inter 1953 kaj 1956 kiel ceramik-dezajnisto ĉe VEB Weimar Porzellan. Tuj poste li troviĝis ĉe la Faklernejo pri aplikataj artoj en Sonneberg kaj sekve ĉe la Ceramikinĝenieria lernejo en Hermsdorf. Je Hermsdorf li diplomiĝis en 1962 kiel vazo-kreisto; lia faklaboraĵo portis la titolon Entwicklung und Herstellung eines Kaffeeservices unter Berücksichtigung der gestalterischen, technischen und ökonomischen Probleme zur Erreichung hoher Produktionsvorteile im Hinblick auf die Produktionsverhältnisse in der Porzellanfabrik Kalk Nachf., Eisenberg. Liaj teze proponitaj aferoj naskis konkretan serion nome Stella kaj Smalun mem fariĝis por la daŭro de du jaroj estro de la dezajnsekcio en la Kalk-porcelanfabriko de Eisenberg. Paralele li telestudis en Hermsdorf dekoristecon.

Pro familiaj kaŭzoj Smalon reiris en 1964 al Blankenhain. La sekvantajn jarojn estiĝis tie ĉi multo da siaj modeloj, ofte premitaj kaj ĉiam popularaj. En 1967 oni komisiis lin helpi starigi en Sirio porcelanfabriko. En kadro de evoluiga kunlaborprojekto scienca-teknika oni sendis kvin fakulojn en la Malproksiman Orienton. Smalun, 28-jaraĝulo, kun edzino kaj filino - transloĝiĝis Damaskon. Tie li strukturis fabrike la sekciojn de modeloj, muldado kaj dekoracio kaj trejnis surlokajn lernoknabojn. Post la reveno de Smalun la kultura influo siria senteblis ekz. en la blankenhain-a vazarserio Harmonie.

En 1971 la kolektivo de VVB Keramik vokis lin al Ilmenau por asisti estigi modernan grandegan fabrikon. Kvazaŭ ĉiuj[2] individuaj entreprenoj de Ilmenau en la 1973-a jaro devis kunfandiĝi (kun sume 2500 laboristoj) je Neues Porzellanwerk Ilmenau „Graf von Henneberg“. Tie Smalun sekciestris en la dezajna departemento kaj partoprenis 13 novajn projektojn, i.a. ĉe Hera kaj Diana. Samtempe li telestudis ĉe la Altlernejo pri industria dezajno apud Burgo Giebichenstein en Halle (Saale), ĝis ekzameniĝo en la jaro 1979-a.

Inter 1977 kaj 1986 Smalun aktivis kiel esplorada inĝeniero je VEB Eisen- und Hüttenwerk en Thale kie li specialiĝis pri kaseroloj kaj rostilo el emajlŝtalo. Kun fakuloj universitataj kaj vitrofabrikaj el Ilmenau li kreis temperaturŝanĝ-eltenantajn produktojn el la nova gisita kohero Ilmavit.

De 1986 Peter Smalun estis liberprofesiulo kun ateliero en Gehren. Tie estis lia ĉefa okupiĝo estis fajencoj. De 2010 li ankaŭ laboris por irana porcelanfabriko kiel dezajnisto; en 2021 la persoj invitis lin veni Iranon kiel konsulisto.

Komence de la 2020-aj jaroj lia vazomodelo Tini de 1964 ĝuis reaktivigon fare de Susanne Katzenberg sub la titolo Unverloren.[3] Smalun ne evitis memkritikon kaj havis altegajn postulojn al bona dezajno: Eigentlich bin ich erst überzeugt, eine optimale Lösung für mein Produkt gefunden zu haben, wenn es auch nach langer Zeit noch vor dem Verbraucher besteht, wenn es aufgrund seiner funktionalen Tauglichkeit und ästhetischen Gestaltung Langlebigkeit beweist.[4]

Kreitaĵoj redakti

En Eisenberg

  • Stella, 1962–63 (Speise-, Tee-, Kaffee-, Mokkaservice)

En Vajmaro

  • Roxane, 1964 (Mokkaservice)
  • Romania, 1964 (Déjeuner)
  • Exquisite, 1964 (Teeservice)
  • Eleganz, 1965 (Speise-, Kaffee-, Mokkaservice)
  • Harmonie, 1970 (Speise-, Tee-, Kaffee-, Mokkaservice)
  • Apart 2, 1991–92 (Speise-, Tee-, Kaffee-, Mokkaservice) - nur specimene
  • variaj ornamaj aĵoj ekz. unu el kvar eroj (Boni, Kati Susi, Tini) por fabrikojubileo; tasoj/potoj/ujoj kun reliefo

En Damasko

  • Ahoi, 1968 (Kaffeeservice)

En Ilmenau

  • Hera, 1974 (Kaffee- und Mokkaservice)
  • Diana, 1976 (Speise-, Kaffee- und Mokkaservice)
  • Europa, vendo sub la nomo Stella, 1995 (Speise-, Tee-, Kaffee-, Mokkaservice)
  • Bonjour, 1995 (Zierserie und Gedeck)
  • cxiuj plataj vazoj por la gamo Ratio por Palast der Republik

En Thale

  • Set Bräter, 1979
  • Set Töpfe, 1983
  • novaj ansaj elementoj el Ilmavit, en diversaj koloroj, 1983

En Stadtlengsfeld (Dermbach)

  • Bistro, 1992 (Kaffee-Set)

En Irano (ĉe Zariniran)

  • Service Fatima, nuntempe Shahrzad, 2011
  • Service Lotus, 2015–16
  • Hotelsortiment (daŭre)

Honoroj por redakti

Exquisit

  • 1965 ora medalo ĉe la Lepsika foiro
  • 1965 diplomo ĉe Concorso Internazionale della Ceramica d’Arte, je Faenza

Romania

  • 1966 diplomo ĉe Concorso Internazionale della Ceramica d’Arte, je Faenza

Eleganz

  • 1967 ora medalo ĉe la Lepsika foiro

Harmonie

  • 1970 ora medalo ĉe la Lepsika foiro

Diana

  • 1977 ora medalo ĉe la Lepsika foiro

Rostilo por la entrepreno en Thale

  • 1978 patent-postulo

Ekspozicioj redakti

Referencoj redakti

  1. Danny Scheler-Stöhr: "Porzellan-Künstler: Formgestalter Peter Smalun gestorben." - Ĉe: inSüdthüringen, 17.8.2023
  2. La entrepreno VEB Kunstporzellan IImenau ankoraŭ ĝis 1976 memstaris.
  3. "UNVERLOREN und DesignWe.Love retten Kulturgut". Arkivita el la originalo je 2023-11-05. Alirita 2023-11-05.
  4. Traduko: Mi konvinkiĝas pri perfekteco de produkto nur kiam ĝi post longa tempo ankoraŭ trovas la plaĉon de la konsumanto, ankaŭ pro siaj bonaj funkcieco kaj estetiko. - kp. Smalun ĉe: Sonntag, 23/1986, p.3

Literaturo redakti

  • Porzellanikon – Staatliches Museum für Porzellan (eld.): REINE FORMSACHE: Vom Bauhaus-Impuls zum Designlabor an der Burg Giebichenstein Halle. Selb 2019, ISBN 978-3-940027-34-4.
  • Susanne Katzenberg: UNVERLOREN: Hommage an Weimar Porzellan, Thüringen. Edition Braus, Berlin 2020, ISBN 978-3-86228-213-5.
  • Manager: Unternehmer und Unternehmen zwischen Apolda und Weimar, volumo 4; eldonis IHK Erfurt, Erfurt 2009.

Eksteraj ligiloj redakti