Urba muzeo kun Goeto-monumento (Ilmenau)

muzeo en Germanio

La Muzeo de la urbo Ilmenau (germane Museum der Stadt Ilmenau) troviĝas en le centro de Ilmenau, Germanujo, en malnova oficeja domo (Markt nr 7).

La duka oficejo en Ilmenau; sur la benko antaŭ ĝi sidas la sekreta konsilisto Goethe (aktuala versio monumenta)

Priskribo de la loko redakti

Konstruitis la oficejo kiel fortimpresa landa administradejo inter 1753-56 laŭ la planoj de la arkitekto Gottfried Heinrich Krohne. Antaŭula konstruaĵo forbruliis en 1752 kune kun multaj aliaj apudaj konstruaĵoj.

La urbo ekposedis la konstruaĵon en 2000. La ekde 1967 instalita muzeo fundamente renovigitis; alvenis krome sekcio pri la urba historio.

La unua etaĝo servis kiel duka loĝejo. De tempo al tempo eĉ ĝis 1918 loĝis tie ĉi la princo de Sachsen-Weimar. Plurfoje loĝis tie ĉi ankaŭ Goeto, kiu venis unuafoje al Ilmenaŭ en 1776 laŭ komisio de princo Karlo Aŭgusto. Estis lia tasko esplori eblan rekomencon de ekspluato de arĝento kaj kupro en Ilmenau; krome necesis nove ordigi la minadaj regulojn surloke.

Salonoj redakti

La Goeto-ĉambro ĝis nun memoras ties agadon kaj restadojn (sume 28 fojojn). Oni prezentas la en Ilmenaŭ skribitajn verkojn. Goeto bonege fartis en Ilmenau kaj ege ŝatis tiel la urbon kiel la urbanojn.

Unu ĉambro estas dediĉita al la historio de minado. Skribaj dokumentoj rakontas pri la goetaj faradoj sur tiu kampo: sub lia estrado la minado en la regiono, kvankam nur mallonge, reekfloris.

Kolektoj pri mineralogio, iloj ministaj kaj en Ilmenau stampitaj moneroj kompletigas la elmontradojn. Pri la farado de vitraĵoj kaj porcelanaĵoj, kies komencon Goeto ankoraŭ konis, estis aranĝita alia ĉambro. Aparta afero en tiu kunteksto estas porcelanaj medalionoj kun blankaj reliefetoj sur blua fono, faritaj de 1795-1810.

Goeto-monumento benka redakti

 
Goeto-monumento antaŭ la domo (iama versio)
 
Aktuala versio de la sidanto

Goeto ne nur plenumis oficialajn aferojn kiel ministro pri minado sed ankaŭ pasigis siajn feriojn ofte en Ilmenau kaj la Turingia Arbaro. Jam je la fino de la 19-a jarcento estis sekve planoj starigi monumenton por li en Ilmenau. Planoj el la 1980-aj jaroj ankaŭ malrealigitis pro financaj kialoj.

En 1996 reprenis la ideo, kies artista skizo ne kontentigis ĉiujn ĉefe pro la malsimileco faca kun tiutempaj portretoj.[1]. La administra domo elektitis ĉar Goeto loĝis tie ĉi en la 1790-aj jaroj.[2]. Temas pri monumento bronza kiun faris la skulptitsto Klaus Glutting el Homburg, partnera urbo de Ilmenau. Videblas viro multaĝeta je kies flankoj estas sidlokoj malplenaj.[3]. La loko tre ŝtatatas fare de turistoj kaj dum datrevenoj naskiĝtagaj de Goeto la figuro kronatas.

Pli aĝa ol tiu ĉi monumento estas la Puto goeta sur la ĉeftombejo. Interese, ke sur oficiala municipa paĝo taksatas kvazaŭa Goeto-monumento.[4]

Notoj redakti

  1. Pri klasikaj Goeto-portretoj kaj ŝanĝiĝoj iliaj
  2. Julius Voigt: Goethe in Ilmenau. Leipzig 1912, represite en 1990. ISBN 3-7463-1658-8.
  3. Surbilde oni donis la iaman aranĝon. Nunteme sidas Goeto radne Arkivigite je 2020-11-24 per la retarkivo Wayback Machine de benko malkurbiĝanta.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-28. Alirita 2021-05-19.

Eksteraj ligiloj redakti