Bach-monumento (Gehren)

En Gehren, Germanio, troviĝas bela Monumento por Michael Bach. Ĝi estiĝis en 1910 kiel memorigilo por falintaj soldatoj.

Bach monument in Gehren

Historio redakti

Johann Michael Bach estis dum 21 jaroj orgenisto kaj urba sekretario en Gehren. Li krome konstruis furorajn muzikinstrumentojn kaj komponadis. Multaj el liaj komponaĵoj ĝis la fino de la 20-a jarcento restis malkovritaj. La plej malolda filino nome Maria Barbara havis elstaran muzikan talenton. Ŝi edzigis je la 17.10.1707 en la Bartolomeo-kirko de Dornheim la geniulon Johann Sebastian Bach, sian prakuzon. Ŝuldiĝas al ŝi la muziktalenta subtenado de la filoj Friedemann kaj Philipp Emmanuel. La surterigloko de Johann Michael en Gehren ne plu identiĝi povas. Sekve oni dediĉis en la jaro 1955, kiam en la monato junio la urbo festis datrevenon urbofondiĝan jubilean, la eksan porsoldatan monumenton al la filo de la urbo. Ĝi troviĝas ne malproksime de la urba kirko.

Eksteraj ligiloj redakti

ĉi-prie en porturistaj paĝoj