Maria Barbara Bach

Maria Barbara BACH (* 20-an de oktobro 1684 en Gehren; entombigita la 7-an de julio 1720 en Köthen) estis filino de Johann Michael Bach, duagrada kuzino kaj unua edzino de Johann Sebastian Bach.

Maria Barbara Bach
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1684 (1684-10-20)
en Gehren
Morto 7-an de julio 1720 (1720-07-07) (35-jaraĝa)
en Köthen
Tombo Köthen Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Schwarzburg-Sondershausen
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Michael Bach la 1-a Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Friedelena Margaretha Bach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Johann Sebastian Bach (1707–1720) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Catharina Dorothea Bach (en) Traduki, Wilhelm Friedemann Bach, Maria Sophia Bach (en) Traduki, Johann Christoph Bach, Carl Philipp Emanuel Bach, Johann Gottfried Bernhard Bach, Leopold Augustus Bach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
 
Busto de Johann Sebastian Bach en Köthen, urbo kie Maria Barbara Bach pasigis grandan parton de sia vivo.

La 17-an de oktobro 1707 Johann Sebastian kaj Maria Barbara Bach geedziĝis en Dornheim.

Maria Barbara Bach estis soprano. Ŝi mortis neatendite, dum kiam ŝia edzo restis sekvante sian dunginton princo Leopoldo de Anhalt-Köthen en Karlsbad. Ŝia ekzakta mortodato ne estas konata; ŝi jam estis entombigita antaŭ la reveno de J. S. Bach la 7-an de julio 1720 sur la malnova tombejo de Köthen.

La urbo Köthen starigis en 2004 memore al Maria Barbara Bach memorŝtonon en la Parko de Paco.

Gefiloj

redakti

Maria Barbara naskis sep gefilojn, el kiuj tri mortis jam infanaĝe

  • Catharina Dorothea (* 28-an de decembro 1708; † 14-an de januaro 1774)
  • Wilhelm Friedemann, la dresdena aŭ hall-a Bach (* 22-an de novembro 1710; † 1-an de julio 1784)
  • Johann Christoph (* 23-an de februaro 1713; † 23-an de februaro 1713)
  • Maria Sophia (* 23-an de februaro 1713; † 15-an de marto 1713)
  • Carl Philipp Emanuel, la berlina aŭ hamburga Bach (* 8-an de marto 1714; † 14-an de marto 1788)
  • Johann Gottfried Bernhard (* 11-an de majo 1715; † 27-an de majo 1739)
  • Leopold Augustus (* 15-an de novembro 1718; † 29-an de septembro 1719)

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Johannes Ninck: Die beiden Frauen Johann Sebastian Bachs. Blicke in das Familienleben des großen Tonmeisters; Leipzig: Schloeßmann, 1939 (aus biografischer Sicht vollkommen überholt)
  • Lisbeth Haase: „Oh, wie liebten sie ihn und sein Spiel“. Ihr Leben an der Seite von Johann Sebastian Bach: Maria Barbara und Anna Magdalena Bach; Holzgerlingen: Hänssler, 2000; ISBN 3-7751-3531-6
  • Siegfried Neumann: Die Trauung von Johann Sebastian Bach mit Maria Barbara Bach; in: Dornheimer Geschichte & Geschichten; Dornheim: Freundeskreis zur Erhaltung der Traukirche von J.S. Bach, 2003; S. 16–20
  • Uwe Wolf: Johann Sebastian Bachs Chromatische Fantasie BWV 903/1 – ein Tombeau auf Maria Barbara Bach? In: Cöthener Bach-Hefte 11 (2003), S. 97–115
  • Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach; aktualisierte Neuausgabe, Frankfurt/M. 2005; S. 98–102.