Preĝejo Sankta Triunuo (Eisfeld)

La protestanta Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Dreifaltigkeitskirche) staras en Eisfeld, Germanujo, estante unu el la plej grandaj kaj imponaj sakralaj ejoj de malfrua gotiko en Suda Turingio.

Kirko Sankta Triunuo en Eisfeld, juvelaĵo arkitektura, kiu kromnomatas Katedralo de Suda Turingio
Panoramo interna
Orgeno de Michael Schmidt (1846)

Historio redakti

La konstruo de la unue je Nikolao de Mira konsekrita halokirko ekis laŭ ordono de la katedralpreoposto de Würzburg, Kilian el Bibra en 1488; temis pri trinavaĵo. La altarejo kun la larĝeco de la meza navo datumas de 1505. La kvadrata turo finitis ĉ. la jaro 1530. En 1525 predikis evangelie por la unua fojo lia pastra moŝto Nicolaus Kindt. Justus Jonas la Maljuna, amiko de Marteno Lutero paroĥestris inter 1553 kaj 1555 en Eisleben. En 1565 detruis fulmobato la turon kaj en 1601 brulkonsumiĝis la longa navo dum fajrego. En 1632 la trupoj de Albrecht von Wallenstein bruligis la tutan urbon kun la kirko. La tiam detruita volbo anstataŭigitis dum la rekonstrulaboroj per lignaĵo renesanca. En 1651 iĝis novkonsekro de sakrala ejo estonta sub la patroneco de Sankta Triunuo. Post pafadfrakaso artileria je la fino de la Dua mondmilito novkonstruitis la supraj truaj etaĝoj. Dum interna restaŭrado inter 1960 kaj 1962 forigitis la dua galerio de ĉe la flankaj navoj. Dum restaŭrado de 1988 malkovritis du benadkrucoj.

Arkitekturo redakti

Havas la kirko trinavan, kvinnaveran halon malfrugotikan. La turo masiva kaj kvadrata estas ĉe la norda flanko. La tri naverojn longa ĥorejo estas tegmentita per bela retvolbo kun rombaj krucigoj. Ĝi estas pli malalta sed de sama larĝeco kiom la longa navo kun la alta selotegmento kaj ebena plafono. Rondpilastroj renesancaj portas la trabaron. La suda kaj norda portaloj havas antaŭeniĝantajn baldakenojn, kie grimpas ornamaĵoj ĉirkaŭ bastonoj; temas pri vere treege belaj portaloj. La sakristio estas ornamita de blazonoj.[1]

Dum vizitado eblas grimpi surturen ĝis belvidplatformo el kiu oni havas panoramon fortimpresan malsupren je la urbo kaj la ĉirkaŭantan montaron de Turingia Arbaro.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lieselotte Swietek: Stadtkirchen in Thüringen. Verlagshaus Thüringen, 1990, ISBN 3-86087-023-8, p. 30-31
  2. Arikolo de Kahlaer Nachrichten nr. 13/2004 kie la kirko reverence nomatas katedralo sudturingia
50.42505210.905929