Ĉi tiu artikolo temas pri kvarlatero. Por fiŝo rigardu la paĝon Rombofiŝo.

Rombo estas en la matematiko kvarlatero de kiu la kvar lateroj estas egalaj. La kontraŭaj lateroj estas egalaj. Ĉe normala rombo du anguloj estas akutaj, la du aliaj obtuzaj.

Rombo
Ruĝa Rombo

La du diagonaloj de rombo orte krucas unu la alian kio videblas per rigardo al la simetrio de la figuro.

Speciala formo de rombo estas la kvadrato. Ĉi tiu kvarlatero ne nur havas kvar egalajn laterojn sed ankaŭ kvar egalajn angulojn, kiuj ĉiuj estas 90° (ankaŭ nomata kiel orta angulo).

Ecoj redakti

  • La areon de rombo oni kalkulas jene:
surfaco = (unua diagonalo × dua diagonalo) / 2
  • Rombo estas ortodiagonala, tio signifas ke la diagonaloj orte sekcas unu la alian.
  • Rombo estas tanĝa kvarlatero, do ĝi havas enskribitan cirklon.
  • La samaj romboj povas kaheli ebenon
 
Romba kahelaro

Kartludoj redakti

En franctipaj kaj anglatipaj ludkartaroj, ekzistas la simbolo , kiu nomiĝas rombokaroo.

Vidu ankaŭ redakti