Kvadrato (geometrio)
Kvadrato (aŭ regula kvarlatero) estas geometria figuro kun 4 egalaj lateroj kaj 4 egalaj anguloj. Ĝi estas speciala kvarlatero, kaj estas samtempe rektangulo kaj rombo.

Kvadrato estas samtempe 2-hiperkubo (aŭ alivorte 2-dimensia hiperkubo) kaj 2-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 2-dimensia kruco-hiperpluredro).
Kvadrato havas jenajn ecojn:
- la kvar lateroj havas la saman longon
- la kvar internaj anguloj egalas: ili ĉiuj estas 90°
- ĝi havas kvar simetriaksojn: la du mezortantoj kaj la du diagonaloj
- la du diagonaloj havas la saman longecon, duonigas unu la alian kaj ortas unu al la alia
- la sekcipunkto de la diagonaloj estas la centro de la ĉirkaŭcirklo kaj de la encirklo de la kvadrato: La kvadrato do estas kaj kordokvarlatero kaj tangentokvarlatero.
Formuloj redakti
Formuloj de la kvadrato | ||
---|---|---|
Longo de latero | ||
Areo | ||
Perimetro | ||
Longo de diagonalo | ||
Radiuso de la ĉirkaŭcirklo | ||
Radiuso de la encirklo |
Vidu ankaŭ redakti
Plurlateroj |
---|
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | 13-latero | 15-latero | Dekseslatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 24-latero | Trideklatero | 257-latero | 65537-latero | Milionlatero |
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |