Schweinfurt
urbo en la distrikto de Malsupra Frankonio en Bavario, Germanio
blazono | mapo |
---|---|
Schweinfurt [ŜVAJNfurt] estas eksterdistrikta urbo situanta en la distrikto Malsupra Frankonio (germane Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejo Sankta Johano
- renesanca urbodomo
- merkata placo kun statuo de Friedrich Rückert
- naskodomo de tiu klera poeto kaj tradukisto
- turo Schrotturm
- Zeughaus
- preĝejo Heilig-Geist
- bestoparko Wildpark
- resurekta preĝejo projektita de Olaf Andreas Gulbransson
- preĝejo Sankta Kiliano
Teatroj redakti
- Teatro de la urbo Schweinfurt
- Kultura metiejo Disharmonie
- Grupo Hans Sachs, kiu flegas la malfrumezepokan karnavalan teatron kaj la renesancan dancarton
- Pupteatro sen nomo
Muziko redakti
- Kultura domo Stattbahnhof
Famuloj redakti
- Johann Lorenz Bausch, Johann Michael Fehr, Balthasar Metzger kaj Georg Balthasar Wohlfahrt, urbaj kuracistoj, kiuj kune en 1652 estis fondintoj de la Akademio Leopoldina, la tutmonde dua plej aĝa scienca akademio
- András Mechwart, inĝeniero
- August Lehrmann, arĥitekto
- Friedrich Rückert, poeto, orientalisto
- Johannes Sinapius, helenisto kaj kuracisto
- Judith von Schweinfurt, ĉeĥa princino