Georg Balthasar Wohlfahrt

kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la sankta Romia Imperio

Georg Balthasar WOHLFAHRT - prononco [GEorg BALtazar VO:Lfa:t] - estis kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la sankta Romia Imperio. Li naskiĝis la 11-an de junio 1607 en Schweinfurt kaj mortis la 31-an de januaro 1674 en sia hejmurbo. La 1-an de januaro 1652 li estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum, poste ĝis julio 2008 Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina, ekde tiam Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia Nazionale dei Lincei); poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio (1660) kaj en Francio la Académie des sciences (1666). Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde.

Georg Balthasar Wohlfahrt
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1607 (1607-06-11)
en Ŝvajnfurto
Morto 31-an de januaro 1674 (1674-01-31) (66-jaraĝa)
en Ŝvajnfurto
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
la nuna enirejo de la akademio Leopoldina en Halle