August LEHRMANN (naskiĝinta la 24-an de februaro 1878 en Schweinfurt, mortinta la 28-an de februaro 1945 en Vajmaro) estis germana arĥitekto kaj urba planisto.

August Lehrmann
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1878 (1878-02-24)
en Ŝvajnfurto
Morto 28-an de februaro 1945 (1945-02-28) (67-jaraĝa)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Agadoj profesiaj redakti

Inter 1908 kaj 1937 li deĵoris kiel urba konstrukonsilisto en Vajmaro. Li planis la faman Asbach-verdzonaron. Parto de ĝi estas nun la Vajmarhaloparko. Aliaj eroj estas la sporta kaj ripozuma centro kun Schwansee-naĝejo kaj la Vimaria-stadiono (kiu iam nomiĝis Thüringische Landskampfbahn).

En 1912 li starigis suĉinfanejon norde de Jakobo-kirko nomite Feodora-hejmo.[1] Aliaj laboraĵoj de li estis en 1930 la iama laborpostenperada oficejo de ĉe Roll-placo, en 1925–28 la Pestalozzi-lernejo de ĉe William-Shakespeare-strato kaj en 1928/29 la Schiller-gimnazio de ĉe Thomas-Mann-strato.

Taksatas Lehrmann peranto inter la tiam konservema vajmara urboadministrado kaj modernaj ideoj konstruaj-urboplanadaj kio ne ĉiam malkunigeblis. La verda Asbach-strio estis siatempe unu el la plej ambiciaj verdozonaj projektoj en tuta Germanujo. Pri konceptoj siaj modernaj li ankaŭ teorie verkis.[2]

Li entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ĝi parte malkonstruiĝis post Turniĝo pro disponigo spaca al la polico.
  2. August Lehrmann: Neue Stadtbaukunst: Weimar, Weimar, Berlin k.a., 1928.