Verda zono Asbach (germane Asbach-Grünzug) estas kvazaŭ verda striego ĉe la norda rando de la urbo Vajmaro, Germanujo. Ĝi nomiĝas laŭ la - parte aperte parte malaperte - preterfluanta Asbach-rojo. La tuto realigitis ĉ. la jaro 1920 fare de la urba konstruaddirektoro August Lehrmann laŭ planoj de Max Vogeler el la jaro 1917-a kaj kelkaj postaj pluperfektigoj fare de August Lehrmann mem.[1]

Verda zono Asbach
verda spaco [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 59′ 3″ N, 11° 19′ 21″ O (mapo)50.98405411.32241Koordinatoj: 50° 59′ 3″ N, 11° 19′ 21″ O (mapo)

Verda zono Asbach (Turingio)
Verda zono Asbach (Turingio)
DEC
Verda zono Asbach
Verda zono Asbach
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Verda zono Asbach
Vikimedia Komunejo:  Asbach-Grünzug (Weimar) [+]
vdr
Asbach-foso ĉe Schwansee-naĝejo kun acera aleo

Detaloj redakti

Ampleksas la ripozumzono la Vimaria-stadionon kaj ties antaŭzonon, la en 1928 malfermitan Schwansee-naĝejon[2] sen paroli pri Vajmarhaloparko plej eoste. Limigas ĝin norde la stratoj Bechsteinstraße, Müller-Hartungs-Straße kaj Fuldaer Straße, okcidente Florian-Geyer-Straße, sude Schwansseestraße kaj oriente Karl-Liebknecht-Straße. Jam ene de la unua projekto temis pri iu multfunkcia okazigejo kiu estiĝis en 1931 kiel Vajmarhalo. Tiutempe temis pri unue el la plej ambiciaj verdozonaj projektoj de tuta Germanujo.[3] La planaro portis la titolon Kulturprojekt Weimar. La konservo de Asbach-zono estas hodiaŭ nacia volego.[4]

La tuta areo havas 16 hektarojn da verdaj grundoj. Inter la okulfrapaj aferoj nomiĝas la ĉ. 1,5 km longa aleo tilia-acera flankanta Asbach-straton. Memkompreneble la tuto staras sur la listo de la kulturmonumentaj aferoj de Vajmaro (ekde 1993).[5]

Literaturo redakti

  • Tilman Störmer, Hella Wimmel: "Kulturprojekt Weimar" Asbach-Grünzug : ein Gartendenkmal der Moderne; Konzeption, Geschichte, Bestand, eldonis Stadt Weimar, Grünflächen- und Friedhofsamt, Vajmaro 1994.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti