Schwansee-naĝejo (germane: Schwanseebad) estas aperta naĝejo en Vajmaro, Germanujo, kiu enhavas kroman naĝohalon kaj saŭnan eron.

Schwansee-naĝejo

Situo redakti

Situas ĝi centre ĉe la urba ringostrato Fuldaer Straße kontraŭe al Wimaria-stadiono enkorpigite en la t.n. Verda zono Asbach. Ĝin aranĝis inter 1926-1928 la arĥitekto kaj urba konstrudirektoro August Lehrmann kaj temas fakte pri akso rekta ĝis Vajmarhaloparko en la oriento.

Instalaĵoj redakti

La aperta zono estas ne tute ok jardekojn aĝa ensemblo kun malavare grandaj ripozumherbejoj kaj akva supraĵo de pli ol 7.000 m² havante ujon de 50 m × 54 m, ujon por malnaĝejkapabluloj de 35 m × 54 m kaj trejniĝan ujon de 12,5 m × 25 m. La el ŝtalo nitita saltoturo ofertas du platformojn en alteco de 10 kaj 5 metroj; ĉe alteco de 3 metroj disponeblas eĉ du saltobretoj.

Apartenas al la kompleksa tuto ankaŭ saŭnozono, sporta ujo por distanco de 25 metroj, ujo por ne-naĝantoj kaj ŝprucigad-ujo por infanoj. Alirejo iĝas tra Hermann-Brill-placo kie estas du kasejoj respektive pavilonoj kiuj apartenis jam al la unua naĝeja versio.

Respondas ĉi-prie la urbaj servoj Stadtwirtschaft Weimar. Sian akvon ĝi ricevas ekde la 1920-aj jaroj el Lottenbach-torento.

Historio redakti

 
Friedrich Preller la Maljuna: Eisfahrt auf den Schwanseewiesen, 1824

Nomiĝas la naĝejo laŭ la iama tiea Schwansee-lago, kiu troviĝis en erikeja vala ebenaĵo kie li estis estiĝinta.[1] Tio validas ankaŭ por la suden najbaranta Schwansee-strato. Tiu ĉi lago estas en proksimeco de bieno de la vajmara entreprenisto Friedrich Justin Bertuch, el kiu ankaŭ estiĝis Vajmarhaloparko. Ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Gottlieb Klopstock, sen paroli pri anoj kortegaj, ŝatis glitkuradi sur Schwansee-lago.[2][3] Tio ankaŭ fotografie dokumentitis, ekz. en 1895 fare de la kortega fotisto Louis Held.[4] Friedrich Preller la Maljuna pentris en 1824 la bildon Eisfahrt auf den Schwanseewiesen kiu troviĝas ĉe Weimarer Stadtschloss.

Antaŭula naĝejo naskiĝis inter 1900 kaj 1912. Meze de tiu ĉi ensemblo norde estis teretaĝe Groschbrunnen, eta domo meze de la lago, kies farinto malkonatas. Ankaŭ ties etimologio malklaras: eble ĝi referencas simple je iu urba konatulo. Interne videblis enskribaĵo majuskla Grosch.[5] Bedaŭrinde ĝi forigitis en la kuro de pligrandiĝo de la ripozumherbejo ĉ. la jaro 1950.[6]

La Verda zono Asbach, kaj implicite Schwansee-naĝejo, staras sur la listo de aĵoj protektotaj de Vajmaro.

Notoj redakti

  1. Art. Schwanseesenke, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 395.
  2. https://de.wikisource.org/wiki/Zwei_deutsche_Jubelfeste_in_Weimar
  3. https://blog.klassik-stiftung.de/goethe-und-die-goetter-auf-dem-eis/
  4. Schlittschuhlaufen auf dem Schwansee
  5. Hans-Joachim Leithner: WeimarWissen: von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, Weimar 2018, p. 161-162
  6. Hans-Joachim Leithner: WeimarWissen: von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, Weimar 2018, p. 162.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schwanseebad en la germana Vikipedio.

50.98438511.31947