Malfermi la ĉefan menuon
Friedrich Justin Bertuch, portreto de Johann Friedrich August Tischbein, 1796

Friedrich Johann Justin BERTUCH (naskiĝinta en la 30-a de septembro 1747 en Vajmaro, mortinta samloke en la 3-a de aprilo 1822) estis germana eldonisto kaj verkisto. Li estis praido de la pedagogo Justin Bertuch. En lia loĝdomo en Vajmaro estas hodiaŭ la Urba muzeo.

VivoRedakti

Post la vajmara gimnazitempo kaj studoj pri teologio kaj jursciencoj en Jena - kie li amikiĝis kun Heinrich Christian Boie (ano de de la verkista movado Hainbund) - Bertuch estis de 1769-73 privata instruisto ĉe la ĉirkaŭ Altenburg vivanta grafo Ludwig Heinrich Bachoff von Echt. Ties emo pri hispana literaturo infekciis ankaŭ la junan instruiston.

Post la reveno Vajmaron (1775) Bertuch iĝis kabinetsekretario kaj administranto de la duka monhavaĵaro. 11 jarojn poste li nomumis Diplomatia konsilisto. En julio 1796 Bertuch retiriĝis kaj iĝis privatulo por dediĉi sin al amaso da agadoj kiujn li intertempe estis ekigita. Tre rapide li iĝis la plej grava vajmara libro- kaj gazeto-eldonisto. De aŭtuno 1782 ĝis mezo de 1786 Bertuch estis kompaniano de la wieland-a gazeto Teutscher Merkur kaj fondis en 1785 Allgemeine Literatur-Zeitung kaj en 1786 la kulturhistorie gravegan gazeton Journal der Moden (sub diversaj titoloj ĝi aperis ĝis 1827: modelo estis la franclingva Cabinet des Modes - Bertuch ŝajne intencis veki la ŝaton de elegantaj porartimetiaj kaj primodaj magazinoj ankaŭ en Germanlando).

Bertuch, la entreprenistoRedakti

En 1790 Bertuch kreis Weimarischer Landesindustriecomptoir kiu unue havis kiel celon restrikti imorton de fremdaj luksaĵoj kaj subteni la ekspluaton de propraj trezoroj materialaj kaj spiritoj: baldaŭ ĝia ĉefa tasko estas la eldonado. En 1804 splitiĝis de tio ĉi memstara Geografia instituto.

Aliaj fondoj en la kadro de Industriecomptoir - kiuj temis ekz. ankaŭ pri forstado, etnografio, politiko, junulara klerigo, kuprogravurado, ludkartfarado kaj lia batalado kontraŭkopirajtaj represoj - ŝatatigis lin fare de la germana libroeldonistaro. Ili honore komisiis lin kaj Cotta en 1814 porparoli por ili dum la Viena kongreso en favoro de la interesoj de la eldonistoj koncerne kopirajtaĵojn kaj liberecon de la gazetara opiniesprimado. Pro sanaj kialoj Bertuch devis sendi Vienon sian filon Karl kiu ekde 1804 estis kompaniano entreprena.

Liaj multflankaj komercistaj interesoj igis Bertuch malfermi kelkajn karbominejojn kaj feruzinojn. Li ankaŭ transprenis salfarejon en Kronach kio estis financa fiasko. Estante hortikulturŝatanto - al li cetere ŝuldiĝas la koncepto de etĝardenistado - li planis la aranĝon de la vajmara Parko ĉe Ilm kune kun Johann Wolfgang von Goethe.

Kiel tradukisto kaj verkistoRedakti

Ĉie senteblis liaj sintenoj komercistaj kaj framasonaj. Li ekde decembro 1776 apartenis al la vajmara loĝio Amalia kiun li unuigis dum la novestiĝo en 1808 al la germana sistemo de la Hamburga grandloĝio. Tiam Bertuch estis ties majstro. Kiom diversis la komercistaj agadoj tiom ankaŭ la literaturaj. Kiel poeto li verkis sub granda influo: laŭ Goethe li estis disĉiplo de Wieland, korusisto anakreona kaj imitanto de la tiutempa romanco-poeziaro. Lia plej bona verko estis la tiutempe populara tragedio Elfriede (premiero en 1773). La modo de feinaj fabeloj eldonigis lin la serion Blaue Bibliothek (1790). Ĝi estis tradukoserio de franclingvaj fabeloj, nur ekde la 5-a de sume 12 volumoj (ekde 1791) la fabeloj el la kolekto Mil kaj unu noktoj estis en la centro de atento. Liaj klopodoj popularigi la verkojn de Hans Sachs (1778) ne estis sukcesaj pro neintereso de la celitaj klientoj.

Sed la plej merita farado literatura de Bertuch estis la traduko de hispanlingvaj verkoj: ĝis tiam Germanlingvio apenaŭ konis ilin. Wieland spronis lin al tio. Inter 1775-77 aperis lia traduko de Kiĥoto en ses volumoj, la unua kompleta traduko. Certe, Bertuch iomete aliaranĝis ĉapitron por altigi la fascinon, troigis komike kelkajn karakterizojn kaj detruas la originale lindajn enmetitaĵojn poeziajn. Tamen ĝi validis kiel formigilo de Cervantes-bildo en Centra Eŭropo dum klasikismo kaj romantikismo. Tio ankaŭ metis la fundamenton por la rolo de Bertuch esti nekontestita aŭtoritatulo koncerne hispanaĵojn, kio ankoraŭ pliiĝis per la eldonado de la trivoluma Magazin der spanischen und portugiesischen Literatur (1780–82). Kune kun Magazin der italienischen Literatur und Künste de la vajmara bibliotekisto Christian Joseph Jagemann (1780–85) ĝi montris al la tuta mondo ke Vajmaro iĝis centro de okupiĝo pri monda literaturo, ankaŭ koncerne Sudan Eŭropon.

Menciindas ankaŭ lia intereso pri politikaj gazetoj kiujn li ne nur eldonis sed parte ankaŭ kunredaktis. Temas pri la revuoj London und Paris (1798 ĝis 1815 sub diversaj titoloj), Nemesis (kune kun Heinrich Luden; 1814-18) kaj Oppositionsblatt (1817-20). Tiu lasta baldaŭ malpermesitis pro la Rezolucioj de Karlsbad.

LiteraturoRedakti

  • Jutta Heinz: Ueber die Mittel Naturgeschichte gemeinnütziger zu machen (1799) – Bertuchs Entwurf eines populärwissenschaftlichen Forschungs- und Verlagsprogramms. In: Gerhard R. Kaiser, Siegfried Seifert (Hrsg.): Friedrich Justin Bertuch (1747–1822) – Verleger, Schriftsteller und Unternehmer im klassischen Weimar. Tübingen 2000, S. 659–671. (Surreta publikigo ĉe Goethezeitportal.)
  • Katharina Middell: Die Bertuchs müssen doch in dieser Welt überall Glück haben. Der Verleger Friedrich Justin Bertuch und sein Landes-Industrie-Comptoir um 1800. Leipziger Universitäts-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-936522-17-0.

Eksteraj ligilojRedakti