Mil kaj unu noktoj

kolekto de arabaj rakontoj kaj popolaj fabeloj

Mil kaj unu noktoj estas kolekto de popolrakontoj (arabe ألف ليلة وليلة, Alf lajla ŭa-lajla, perse هزارافسانه, Hezār-afsāna aŭ هزار و یک شب, Hezaro jek ŝab), kiuj kreiĝis dum jarcentoj, de la jaroj 800900 ĝis 1500 en diversaj regionoj de la orienta Araba Duoninsulo kaj kolektiĝis dum la Islama Orepoko. Ĝi estas ofte konata en la angla kaj aliaj lingvoj kiel Arabaj Noktoj, el la unua anglalingva eldono (1706), kiu montris kiel titolo The Arabian Nights' Entertainment ("Distro de la arabaj noktoj").

الف ليلة وليلة
literatura verko • literatura ciklo • fabelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
vdr
Ŝeherazade kaj Ŝahrjār de Ferdinand Keller, 1880
Manuskripto de Mil kaj unu noktoj
Kovrilo de usona bildliteratura versio de Mil kaj unu noktoj eldonita dum la jaro 1942.
La vortoj Mil kaj unu noktoj arabe

Oni supozas, ke la origina nomo estis "Mil fabeloj", kiel tion montras ĝia persa varianto. Sed tio ne signifas, ke ĝi enhavis ĝuste mil fabelojn. La vorto "mil" estis uzita kun la senco "multa". Pli malfrue oni komprenis la titolon rektasence kaj aldonis pliajn fabelojn por kompletigi la kolekton ĝis mil.

La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro).

Priskribo redakti

La verko estis kolektita dum multaj jarcentoj fare de variaj aŭtoroj, tradukistoj, kaj fakuloj tra Okcidenta, Centra, Suda Azio kaj Norda Afriko. La rakontoj mem havas radikojn malantaŭe ĝis antikvaj kaj mezepokaj arabaj, persaj, hindaj, egiptaj kaj mezopotamiaj folkloroj kaj literaturoj. Precipe, multaj rakontoj estis origine popolaj historioj el la epoko de la Kaliflando, dum aliaj, ĉefe la kadriga historio, estas plej probable elprenitaj el la pahlavia persa verko Hazār Afsān (perse هزار افسان, laŭvorte "Milo da rakontoj") kiu siavice rilatis parte al hindiaj elementoj.[1]

La rakontojn, fablojn kaj fabelojn de la verko unuecigas historio de la reĝo Ŝahriar kaj la filino de ĉekortega nobelo, Ŝehrazad. Senespera Ŝehrazad, atendanta sian mortopunon, ĉiunokte rakontadis fabelojn al la reĝo. Ĉe la mateniĝo, ŝi ĉesadis la rakonton en interesaj lokoj, por ĝin daŭrigi sekvontnokte. Tiamaniere ŝi penadis eviti sian punon.

La rakontojn oni klasifikas laŭ ilia enhavo kaj origino. La ĉefbazo estas hind-devenaj sorĉfabeloj; sekvas am-rakontoj kaj noveloj; malnovaj arabaj legendoj faras malgrandan parton de la kolekto; didaktikaj rakontoj; humuraj rakontoj kaj anekdotoj. Ili temas pri reĝoj, kalifoj, princoj, riĉuloj, komercistoj, simplaj homoj. Estas uzitaj arabaj poeziaĵoj. Inter la personoj de la rakontoj troviĝas Aladino, Sinbado la Maristo kaj Ali Babo. "Mil kaj unu noktoj" fariĝis konata tutmonde, post kiam la franca sciencisto kaj vojaĝanto Antoine Galland tradukis ĝin en la francan lingvon. Nun la verko estas tradukita en kelkajn dekojn da lingvoj de la mondo.

Estas komuna tra ĉiuj eldonoj de la Noktoj la komenca kadriga historio de la reganto Ŝahrjār (el persa: شهريار‎, signife "reĝo" aŭ "suvereno") kaj lia edzino Ŝeherazade (el persa: شهرزاد‎, eble signife "de nobela gento") kaj la enkadriga ilo aligita tra la rakontoj mem. La historioj deriviĝas el la origina rakonto; kelkaj estas enkadrigitaj kun aliaj rakontoj, dum aliaj komenciĝas kaj finiĝas per si mem. Kelkaj eldonoj enhavas nur kelkajn centojn da noktoj, dum aliaj inkludas 1001 aŭ eĉ pliajn. La kerno de la teksto estas en prozo, kvankam oni uzas foje verson por esprimi fortigitan emocion, kaj por kantoj kaj enigmoj. Plej el la poemoj estas nur versoduoj aŭ kvarversoj, kvankam kelkaj estas pli longaj.

Kelkaj el la historioj de la Noktoj, precipe "La mirinda lampo de Aladino", "Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj", kaj "La sep vojaĝoj de Sinbado la maristo", preskaŭ certe aŭtentaj mezorientaj popolaj rakontoj, ne estis parto de La noktoj en arablingvaj versioj, sed estis aldonitaj en la kolekto fare de Antoine Galland kaj de aliaj eŭropaj tradukistoj.[2]

Resumo redakti

 
La sultano kaj Ŝehrazad.

La ĉefa enkadriga historio temas pri reĝo el Persio kaj lia novedzino. Lin kortuŝis la malkovro ke la edzino de lia frato estis nefidinda; sed malkovrinte, ke la nefidindeco de lia propra edzino estas eĉ pli evidenta, li ekzekutis ŝin: sed en sia amareco kaj doloro li decidas, ke ĉiuj virinoj samas. La reĝo, Ŝahrjar, ekedziĝas al sinsekvo de virgulinoj nur por ekzekuti ilin la venontan matenon, antaŭ ol ŝi havu oportunon senhonorigi lin. Eventuale la veziro, kies tasko estas havigi ilin, ne povas trovi plian virgulinon. Ŝeherezade, la vezira filino, proponas sin mem kiel la venonta novedzino kaj ŝia patro nevolonte akceptas. La nokton de la nupto, Ŝeherazade ekrakontas al la reĝo rakonton, sed ŝi ne finas ĝin. La reĝo, scivolema pri la fino de la historio, estas tiele devigita prokrasti ŝian ekzekuton por aŭskulti la konkludon. La venontan nokton, tuj post la fino de la rakonto, ŝi ekas (kaj nur ekas) novan, kaj la reĝo, denove dezirante aŭdi la finon, prokrastas ŝian ekzekuton denove. Kaj tio okazas por 1001 noktoj.

La rakontoj varias amplekse: estas historiaj rakontoj, am-historioj, tragedioj, komedioj, poemoj, burleskoj kaj variaj formoj de erotiko. Nombraj historioj prezentas ĝinojn, gulojn, simiojn,[3] sorĉistojn, magiistojn, kaj legendajn lokojn, kiuj estas ofte interplektitaj kun realaj homoj kaj geografio, ne ĉiam racie; komunaj protagonistoj estas la historia abasida kalifo Harun ar-Raŝid, lia Granda Veziro, Ĝafar al-Barmaki, kaj la fama poeto Abu Nuŭas, spite la fakton ke tiuj gravuloj vivis ĉirkaŭ 200 jarojn post la falo de la Sasanida Imperio en kiu okazas la enkadriga rakonto de Ŝeherazade. Foje iu rolulo en la rakonto de Ŝeherazade ekrakontas al alia rolulo propran historion, kaj tiu historion povas havi alian rakonton ene de ĝi, rezulte en riĉa multtavola rakonta teksturo.

Kelkaj rakontoj plej oftaj en diversaj versioj redakti

  • La reĝo Ŝabiar kaj frato de la reĝo Ŝahzaan
  • La veziro de la reĝo Junano kaj la kuracisto Rujano
  • Historio de la princo kaj la vampiro
  • Historio de la junulo sorĉita kaj la fiŝoj
  • La servisto kaj la tri junulinoj
  • Zobeida, la plej aĝa de la junulinoj
  • La dispecigita virino, la tri pomoj kaj la nigrulo Rihano
  • La veziro Nureddin, lia frato la veziro Ĉamseddin kaj Hasan Badreddin
  • La ĝibulo, la tajloro, la kuristo, la intendento kaj la juda kuracisto
  • La juna lamulo kaj la barbiro de Bagdado
  • Historio de dolĉa amikino
  • Ghanem Ben-Aĝub kaj lia fratino Fetnah
  • La nigrulo Sauab, unua sudana eŭnuko
  • La reĝo Omar Al-Neman kaj liaj du filoj Ŝarkan kaj Daul'Makan
  • Aziz kaj Aziza kaj la bela princo Diademo
  • La juna Kanmakano, filo de Daul-makano
  • Ĉarmaj historioj de bestoj kaj birdoj
  • Ali Ben-Bekar kaj la belulino Ŝamsennahar
  • Kamaralzaman kaj la princino Budur, la plej bela luno
  • Feliĉa-Belulo kaj Feliĉa-Belulino
  • Historio de Belgrano
  • Historio de la saĝa Simpatio
  • Aventuroj de la poeto Abu-Nuŭas
  • Sinbado la Maristo
  • La belulino Zumurrud kaj Aliŝar
  • La ses junulinoj diverskoloraj
  • La mirinda urbo el bronzo
  • Ibn Al-Mansur kaj la du junuloj
  • Ŭardano, la buĉisto, kaj la filino de la veziro
  • La reĝino Ĝamlika, subtera princino
  • Historio de Belukia
  • Historio de la bela trista junulo
  • Historio de Rozo-en-la-Kaliko kaj Delico-de-la-Mondo
  • La ebon-ĉevalo
  • La artifikoj de Dalila la Perfidema kaj ŝia filino Zeinab la Mensogulino kun Ahmad-la-Tinio, Hasan-la-Pesto kaj Ali Hidrargo
  • Juder la fiŝkaptisto aŭ la sorĉita sako
  • Abu-Kir kaj Abu-Sir
  • Abdalah de la tero kaj Abdalah de la maro
  • Historio de la juna flavulo
  • Historio de Grenat-Floro kaj Lun-Rideto
  • Historio de la kalifo
  • La aventuroj de Hasan Al-Basri
  • Historio de la vekiĝinta dormulo
  • Historio de la juna pigrulo
  • La juna Nur kaj la Franca Heroino
  • Mirinda historio de la spegulo de la virgulinoj
  • Aladino kaj la magia lampo
  • Kamar kaj la saĝa Halima
  • Historio de la gambo de virŝafo
  • La du haŝiŝenglutuloj
  • Historio de la kadio Patro-de-la-Kŭeso
  • La princino Nurennahar kaj la bela geniulino
  • Historio de Perlo-ŝnuro
  • Komplika historio de la simpatia adulto
  • La junua simio
  • La tri frenezuloj
  • Ali Babo kaj kvardek rabistoj
  • Historio de la juna posedanto de la blanka ĉevalino
  • La instruisto kaj kripla kaj leporlipa
  • La princino Zuleika
  • La virkapro kaj la filino de la reĝo
  • La filo de la reĝo kaj la giganta testudo
  • La magia libro
  • La du reĝoj kaj la du labirintoj
  • Mirinda historio de la diamanta princo
  • Baibars kaj la polickapitanoj
  • La mara rozo kaj la juna ĉinino
  • Historio de la kuko el abelmielo kaj la katastrofa edzino de la ŝuriparisto
  • La Anĝelo de la Morto kaj la reĝo de Israelo
  • Historio de Abdula, la blinda almozulo

En tutmonda kulturo redakti

 
La fluganta tapiŝo, priskribo de la heroo de rusa folkloro, nome Ivan Careviĉ, pentraĵo de Viktor Vasnecov.

La influo de la versioj de la Noktoj super la tutmonda literaturo estas enorma. Verkistoj tiom diversaj kiel Henry Fielding ĝis Naguib Mahfouz aludis al la kolekto per ties nomo en siaj verkoj. Aliaj verkistoj kiuj estis influitaj de la Noktoj estas John Barth, Jorge Luis Borges, Salman Rushdie, Orhan Pamuk, Goethe, Walter Scott, Thackeray, Wilkie Collins, Elizabeth Gaskell, Nodier, Flaubert, Marcel Schwob, Stendhal, Dumas, Gérard de Nerval, Gobineau, Puŝkin, Tolstoj, Hofmannsthal, Conan Doyle, W. B. Yeats, H. G. Wells, Kavafis, Calvino, Georges Perec, H. P. Lovecraft, Marcel Proust, A. S. Byatt kaj Angela Carter.[4]

Kelkaj roluloj el tiu eposo estis per si mem kulturaj ikonoj ekzemple en la okcidenta kulturo sed ne nur, ekzemple Aladino, Sinbado kaj Ali Baba. Parto de ties populareco povis evolui el jam modifitaj normigoj de historia kaj geografia sciaro. La mirindaj estaĵoj kaj okazaĵoj tipaj de ferakontoj ŝajnas malpli nekredeblaj se ili estas rakontitaj el "antaŭ longe" aŭ el "ege for"; tiu procezo kulminas en la fantasta mondo sen multa konekto, se ajna, kun faktaj tempoj kaj lokoj. Kelkaj elementoj el la Araba mitologio estas nuntempe komunaj en moderna fantasto, tiaj kiaj genioj, bahamutoj, magiaj tapiŝoj, magiaj lampoj ktp. Kiam L. Frank Baum decidis verki modernan ferakonton kiu apartiĝu el stereotipaj elementoj, li inkludis la genion kaj la nanon kiel roluloj kaj la ferakonto kiel sekvendaj stereotipoj.[5]

En 1982, la Internacia Astronomia Unio (IAU) eknomis trajtojn de la luno de Saturno nome Encelado laŭ roluloj kaj lokoj el la traduko de Burton[6] ĉar "ties surfaco estas tiom stranga kaj mistera ke ĝi ricevas Arabaj Noktoj kiel nomobanko, ligante fantastecan pejzaĝon kun literatura fantasto."[7]

En araba kulturo redakti

 
Sinbado kaj la Valo de la Diamantoj, de la Dua Vojaĝo.

Estas malmultaj indikoj ke la Noktoj estis aparte aprezataj en la araba mondo. Ili estas rare menciataj en listoj de populara literaturo kaj malmultaj arabaj manuskriptoj de la kolektoj el antaŭ la 18-a jarcento ekzistas.[8] Fikcio havis malaltan kulturan statuson inter mezepokaj araboj kompare kun poezio, kaj la rakontoj estis malaprezataj kiel ĥurafa (malprobablaj fantastoj taŭgaj nur distro de virinoj kaj infanoj). Laŭ Robert Irwin, "Eĉ nuntempe, kun la escepto de kelkaj verkistoj kaj fakuloj, la Noktoj estas konsiderataj desdegne en la araba mondo. Ties historioj estas regule denuncitaj kiel vulgaraj, malprobablaj, infanecaj kaj super ĉio malbonkvalite verkitaj."[9]

Tamen, la Noktoj ja montriĝis inspiro por kelkaj modernaj egiptaj verkistoj, kiel Taŭfik al-Hakim (aŭtoro de la simbolisma teatraĵo Ŝahrazad, 1934), Taha Hussein (Sonĝoj de Ŝeherazade, 1943)[10] kaj Naguib Mahfouz (Arabaj noktoj kaj tagoj, 1979). Idries Ŝah trovis la numeralan ekvivalenton en abĝadaj numeraloj de la arablingva titolo, alf lajla ŭa lajla, en la arablingva frazo umm el kissa, kun la signifo "patrino de registroj." Li eĉ asertis, ke multaj el la historioj "estas kodigitaj sufiismaj instrurakontoj, priskriboj de psikologiaj procezoj, aŭ ĉifrita sciaro de unu tipo aŭ alia."[11]

Je pli populara nivelo, filmaj kaj televidaj adaptaĵoj bazitaj sur historioj kiel Sinbado kaj Aladino ĝuis longdaŭran popularecon en arabparolantaj landoj.

Frua eŭropa literaturo redakti

Kvankam la unua konata traduko en eŭropan lingvon aperis nur en 1704, eble la Noktoj jam ekfluis sian influon super la okcidenta kulturo multe pli frue. Kristanaj verkistoj en mezepoka Hispanio tradukis multajn verkojn el araba lingvo, ĉefe pri filozofio kaj matematiko, sed ankaŭ de arabdevena fikcio, kiel montras la rakontaroj de infanto don Juan Manuel nome El conde Lucanor kaj de Ramon Lullo nome La libro pri la bestoj.[12]

La kono de la orienta verko, ĉu rekta ĉu nerekta, ŝajne disvastiĝis tra Hispanio. Temoj kaj motivoj kun paralelaĵoj en la Noktoj estas troveblaj en la verkoj de Chaucer nome The Canterbury Tales (en la Rakonto de la kavaliro la heroo veturas sur fluganta latunĉevalo) kaj de Boccaccio nome Dekamerono. Eĥoj en la verkoj de Giovanni Sercambi nome Novelle kaj de Ariosto nome Orlando Furioso sugestas, ke la historio de Ŝahrijar kaj Ŝahzaman estis same konata.[13] Pruvaro aperis ankaŭ montranta, ke la historioj disvastiĝis tra Balkanio kaj ekzemple traduko de la Noktoj en la rumanan ekzistis jam ĉirkaŭ la 17-a jarcento, siavice bazita sur greklingva versio de la rakontaro.[14]

Okcidenta literaturo (18-a jarcento antaŭen) redakti

Tradukoj de Galland (1700-aj jaroj) redakti

 
Unua eŭropa eldono de Arabaj Noktoj, nome "Les Mille et une Nuit", de Antoine Galland, Vol. 11, 1730 CE, Parizo.
 
Mil kaj unu noktoj, "Tausend und Eine Nacht, Arabische Erzählungen", tradukita en germanan lingvon fare de Gustav Weil, Vol. 4, 1866 CE, Stuttgart.

La moderna famo de Mil kaj unu noktoj derivas el la unua konata eŭropa traduko fare de Antoine Galland, kiu aperis en 1704. Laŭ Robert Irwin, Galland "ludis tiom grandan parton en la malkovro de la rakontoj, en ties popularigo en Eŭropo kaj en la formado de tio kio estos konsiderata kiel kanona kolekto ke, je ioma risko de troigo kaj paradokso, li estis nomita la reala aŭtoro de la Noktoj."[15]

La tuja sukceso de la versio de Galland en la franca publiko povis rilati al la koincido kun la modo por contes de fées ('ferakontoj'). Tiu modo startis per la publikigo de la verko de Madame d'Aulnoy nome Histoire d'Hypolite en 1690. La libro de d'Aulnoy havas rimarkindan similan strukturon kun la Noktoj, kun ties rakontoj rakontitaj de ina rakontisto. La sukceso de la Noktoj disvastiĝis tra Eŭropo kaj fine de la jarcento estis tradukoj de Galland en anglan, germanan, italan, nederlandan, danan, rusan, flandran kaj jidan.[16]

La versio de Galland rezultis en tajdo de pseŭdo-orientismaj imitaĵoj. Samtempe, kelkaj francaj verkistoj komencis parodii la stilon kaj kunkudri malverŝajnajn historiojn en supraĵe orientismaj scenejoj. Tiuj sarkasmaj pastiĉoj estis ekzemple la verkoj de Anthony Hamilton nome Les quatre Facardins (1730), de Crébillon nome Le Sopha, conte moral (1742) kaj de Diderot nome Les bijoux indiscrets (1748). Ili ofte enhavis duonkaŝitajn aludojn al la tiutempa franca socio. La plej fama ekzemplo estas la verko de Voltaire nome Zadig (1748), atako kontraŭ la religia bigoteco montrita antaŭ svaga antaŭ-islama mezorienta fono.[17] La anglaj versioj de la "Oriental Tale" ĝenerale enhavis fortajn moraligajn elementojn,[18] kun la notinda escepto de la fantasteca verko de William Beckford nome Vathek (1786), kiu havis definitivan influon super la disvolvigo de la gotika romano. La romano de la pola nobelo Jan Potocki nome Manuscrit trouvé à Saragosse (ekverkita en 1797) montras grandan ŝuldon al la Noktoj pro sia orientisma etoso kaj labirinta serio de interplektitaj rakontoj.[19]

La "Noktoj" estis inkluditaj en aprez-listo de libroj pri teologio, historio, kaj kartografio, kiu estis sendita de la skota librovendisto Andrew Millar (tiam metilernanto) al presbiteriana pastro. Tio estas indikilo de la disvastigita populareco de la verko kaj de ties disponeblo jam en la 1720-aj jaroj.[20]

19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

La Noktoj plue estis favorita libro de multaj britaj aŭtoroj de la epoko de Romantismo kaj de la Viktoria epoko. Laŭ A. S. Byatt, "En la brita romantisma poezio la Arabaj Noktoj starigis la mirindan mondon kontraŭ la ĉiutagecon, la imagopovon kontraŭ la prozeco kaj reduktigita racieco."[21] En siaj membiografiaj verkoj, kaj Coleridge kaj de Quincey referencas al koŝmaroj kiujn la libro estis okaziginta kiam ili estis junaj. Ankaŭ Wordsworth kaj Tennyson verkis en siaj poezioj pri siaj duminfanaj legadoj de la rakontoj.[22] Charles Dickens estis alia entuziasmulo kaj la atmosfero de la Noktoj invadas la malfermon de sia lasta romano The Mystery of Edwin Drood (1870).[23]

 
"La karavano" el la "Sepa kaj lasta vojaĝo de Sinbado" en la Mil kaj unu noktoj. Edgar Allan Poe verkis "The Thousand-and-Second Tale of Scheherazade" (La mil-duan rakonton de Ŝeherezade, 1845), mallongan rakonton pri la oka kaj fina vojaĝo de Sinbado la maristo.

Kelkaj sekvemaj verkistoj klopodis aldoni mil-duan rakonton,[24] kiel Théophile Gautier (La mille deuxième nuit, 1842)[10] kaj Joseph Roth (Die Geschichte von der 1002 Nacht, 1939).[24] Edgar Allan Poe verkis "The Thousand-and-Second Tale of Scheherazade" (La mil-duan rakonton de Ŝeherezade, 1845), mallongan rakonton pri la oka kaj fina vojaĝo de Sinbado la maristo, kun la variaj misteroj kiujn trafas Sinbado kaj liaj maristoj; la nenormalaĵoj estas priskribitaj kiel piednotoj al la historio. Kvankam la reĝo ne certas —escepte en la okazo de la elefantoj kiuj portas la mondon sur la dorso de la testudo— ĉu tiuj misteroj estas realaj, estas veraj tiutempaj okazoj kiuj reale okazis en variaj lokoj dum, aŭ antaŭ, la vivodaŭro de Poe. La historio finiĝas kun la reĝo tiom malkontenta je la rakonto kiun Scheherazade ĵus rakontis, ke li ordonis ŝian ekzekuton por la tujtuja venonta tago.

Alia grava literatura figuro, nome la irlanda poeto W. B. Yeats estis fascinita de la Arabaj Noktoj, kiam li verkis en sia proza libro, A Vision, membiografian poemon, titolitan The Gift of Harun Al-Rashid,[25] rilate al siaj kunaj eksperimentoj kun sia edzino Georgie Hyde-Lees, per aŭtomata skribado. La aŭtomata skribado, estas tekniko uzata de multaj okultistoj por klarigi mesaĝojn el la subkonscia menso aŭ el aliaj spiritaj estaĵoj, kiam la mano movas krajonon aŭ alian skribilon, skribante nur sur simpla paperfolio kaj kiam la okuloj de la persono estas fermitaj. Krome, la talenta edzino ludas en la poemo de Yeats rolon de "gift" (donaco) per si mem, donita nur supozite fare de la kalifo al la kristana kaj bizanca filozofo Kusta ben Luka, kiu funkcias en la poemo kiel personigo de W. B. Yeats mem. En Julio 1934 Louis Lambert, dum turneo en Usono, demandis al li kiuj ses libroj plej kontentigis lin. La listo kiun li donis metis la Arabajn Noktojn duarange nur malantaŭ la verkoj de William Shakespeare.[26]

Aliaj modernaj aŭtoroj influitaj de la Noktoj estas James Joyce, Marcel Proust, Jorge Luis Borges, John Barth kaj Ted Chiang.

Kino, radio kaj televido redakti

Aladdin and the Wonderful Lamp (1917).

Historioj el la Mil kaj unu noktoj estis dumlonge popularaj temoj por filmoj, dekomence jam per la filmo de Georges Méliès nome Le Palais des Mille et une nuits (1905).

La kritikisto Robert Irwin starigas la du versiojn de The Thief of Baghdad (La Bagdada rabisto, 1924, reĝisorita de Raoul Walsh kaj 1940, produktorita de Alexander Korda) kaj la fama filmo de Pier Paolo Pasolini nome Il fiore delle Mille e una notte (1974) rangigita "alte inter la majstroverkoj de la tutmonda kinarto."[27] Michael James Lundell nomis Il fiore "la plej fidinda adaptaĵo, en sia emfazo al sekso, de Mil kaj unu noktoj en ties plej antikva formo."[28] Ankaŭ el vidpunkto de la plenkolora etoso kaj mirindaj scenejoj la estetiko de la filmo estis siaepoke nesuperebla.

Alif Laila (Mil noktoj; 1933) estis Hindi-lingva fantasta filmo bazita sur Mil kaj unu noktoj el la komenca epoko de la Barata kinematografio, reĝisorita de Balwant Bhatt kaj Shanti Dave. Farita de K. Amarnath, Alif Laila (1953), estis alia hindia fantasta filmo en Hindia lingvo bazita sur la popolrakonto de Aladino.[29] La filmo de Niren Lahiri nome Arabaj Noktoj, estis aventur-fantasta adaptaĵo de historioj, publikigita en 1946.[30] Nombraj barataj filmoj bazitaj sur la Noktoj kaj La rabisto de Bagdado estis produktita laŭlonge de la jaroj, kiel Bagdad Ka Ĉor (1946), Bagdad Tirudan (1960), kaj Bagdad Gaĝa Donga (1968).[29] Televida serio, Thief of Baghdad (La rabisto de Bagdado), estis farita ankaŭ en Barato kiu estis elsendita en Zee TV inter 2000 kaj 2001.

UPA (usona studio de animacio), produktis animacian version de 1001 Arabaj Noktoj (1959), en kiu aperas la kartuna rolulo Mr. Magoo.[31] La animacia filmo de 1949 nome La Rosa di Bagdad, alia filmo produktita en Italio, estas inspirita de "La arabaj noktoj". La animacia filmo, Senya Ichiya Monogatari (1969), produktita en Japanio kaj reĝisorita de Osamu Tezuka kaj Eichii Yamamoto, montras psikedelajn bildojn kaj sonojn, kaj erotan materialon direktitan al plenkreskuloj.[32]

 
Mil kaj unu noktoj.

Alif Laila (Mil noktoj, 1993–1997) barata televida serio bazita sur la historioj el Mil kaj unu noktoj produktita de Sagar Entertainment Ltd, elsendita en DD National startas kun Ŝeherazade rakontanta siajn historiojn al Ŝahrjar, kaj enhavas kaj la bone konatajn kaj la malpli bone konatajn historiojn el Mil kaj unu noktoj. Alia barata televida serio, Alif Laila, bazita sur variaj historioj el la kolekto estis elsendita de Dangal TV en 2020.[33]

Alf Leila ŭa Leila, egiptaj televidaj adaptaĵoj de la historioj estis elsenditaj inter la 1980-aj kaj la komencaj 1990-aj jaroj, el kiuj ĉiu serio aperigis geaktorarojn de elstaraj egiptaj figuroj kiel Hussein Fahmy, Raghda, Laila Elwi, Yousuf Shaaban, Nelly, Sherihan kaj Yehia El-Fakharany. Ĉiu serio premieris en ĉiujara monato de Ramadan inter la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj.[34]

Arabian Nights (2000), du-parta televida serieto adaptita de la studioj de BBC kaj ABC, en kiu stelulas Mili Avital, Dougray Scott, kaj John Leguizamo, kaj reĝisorita de Steve Barron, estas bazita sur la traduko fare de Sir Richard Francis Burton. Kreita de Shabnam Rezaei kaj Aly Jetha, kaj de la vankuveraj studioj Big Bad Boo, estis produktita 1001 Nights (2011), animacia televida serio por infanoj, kiu estis elsendita de Teletoon en 80 landoj tra la tuta mondo, inklude Discovery Kids Asia.[35]

Ankaŭ Mil kaj unu noktoj (2015, en portugala: As Mil e uma Noites), tri-parta filmo reĝisorita de Miguel Gomes, estas bazita sur la historioj de Mil kaj unu noktoj.[36]

Alf Leila ŭa Leila, populara egiptia radiadaptaĵo estis elsendita en la radiostacioj de Egiptio dum 26 jaroj. Reĝisorita de fama radireĝisoro Mohamed Mahmoud Shabaan konata ankaŭ per sia kromnomo Baba Sharoon, la serio aperigis geaktoraron de respektataj egiptaj figuroj, inter kiuj menciindas Zouzou Nabil kiel Ŝeherazade kaj Abdelrahim El Zarakany kiel Ŝahrĝar.[37]

En Esperanto aperis redakti

  • Aladin aŭ la Mirinda Lampo, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 60 paĝoj.
  • Ali Babo kaj kvardek rabistoj, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 24 paĝoj.
  • Aventuroj de Kalifo Harun Alraŝid, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 32 paĝoj.
  • Mil kaj unu noktoj : kelkaj rakontoj el la mondfama araba kolekto postrakontitaj en Esperanto. Horrem bei Köln : Heroldo de Esperanto, 1927. 31 paĝoj.
  • La Blua Felibro. Tradukis Donald Broadribb. Bookleaf Publishing, 1997. 414 paĝoj.
    • Aladino kaj la mirinda lampo
    • La kvardek ŝtelistoj
    • La rakonto pri Princo Aĥmedo kaj la Feino Paribanuo

Muziko redakti

 
Theodore Kosloff en prezento de 1913 de Ŝehrazad de Nikolaj Rimskij-Korsakov en adapto de Michel Fokine.

La Noktoj inspiris multajn pecojn de muziko kiaj la jenaj:

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Marzolph (2007), Arabian Nights, I, Leiden: Brill. 
  2. John Payne, Alaeddin and the Enchanted Lamp and Other Stories, (London 1901) havigas detalojn de la trafo fare de Galland de 'Hanna' en 1709 kaj de ties malkovro en la Nacia Biblioteko de Parizo de du arablingvaj manuskriptoj enhavantaj Aladinon kaj du pliajn aldonitajn rakontojn. Text of "Alaeddin and the enchanted lamp"
  3. The Third Voyage of Sindbad the Seaman - The Arabian Nights - The Thousand and One Nights - Sir Richard Burton tradukisto. Classiclit.about.com (2013-07-19). Konsultita la 2013-09-23.
  4. Irwin, Robert (2003), The Arabian Nights: A Companion, Tauris Parke Palang-faacks, p. 290, (ISBN 1-86064-983-1), https://books.google.com/books?id=5D70AgAAQBAJ&q=The+Arabian+Nights:+A+Companion+google+books 
  5. James Thurber, "The Wizard of Chitenango", p. 64 Fantasists on Fantasy eldonita de Robert H. Boyer kaj Kenneth J. Zahorski, (ISBN 0-380-86553-X).
  6. Blue, J.; (2006) Categories for Naming Planetary Features. Alirita la 16an de Novembro, 2006.
  7. [1]
  8. Reynolds p. 272
  9. Irwin pp. 81–82
  10. 10,0 10,1 Encyclopaedia Iranica. Iranicaonline.org. Alirita 2013-10-18.
  11. Shah, Idries. [1964] (1977) The Sufis. Londono: Octagon Press, p. 174–175. ISBN 0-86304-020-9.
  12. Irwin pp. 92–94
  13. Irwin pp. 96–99
  14. Irwin pp. 61–62
  15. Irwin p. 14
  16. Reynolds pp. 279–81
  17. Irwin pp. 238–41
  18. Irwin p. 242
  19. Irwin pp. 245–60
  20. The manuscripts, Letter from Andrew Millar to Robert Wodrow, 5 August, 1725. Andrew Millar Project. University of Edinburgh.. Alirita 2016-06-03.
  21. A. S. Byatt On Histories and Stories (Harvard University Press, 2001) p. 167
  22. Wordsworth en Book Five de The Prelude; Tennyson en sia poemo "Recollections of the Arabian Nights". (Irwin, pp. 266–69)
  23. Irwin p. 270
  24. 24,0 24,1 Byatt p. 168
  25. The Cat and the Moon and Certain Poems by William Butler Yeats.
  26. Jeffares, A. Norman. (1965) In Excited Reverie: Centenary Tribute to W.B. Yeats. Springer. ISBN 978-1349006465.
  27. Irwin, pp. 291–92
  28. Lundell, Michael (2013), "Pasolini's Splendid Infidelities: Un/Faithful Film Versions of The Thousand and One Nights", Adaptation (Oxford University Press) 6 (1): 120–27, doi:10.1093/adaptation/aps022 
  29. 29,0 29,1 Rajadhyaksha, Ashish. (1999) Encyclopaedia of Indian cinema. British Film Institute.
  30. Arabian Nights (1946).
  31. Maltin, Leonard. (1987) Of Mice and Magic: A History of American Animated Cartoons. New American Library, p. 341–42. ISBN 0-452-25993-2.
  32. One Thousand and One Arabian Nights Review (1969). Thespinningimage.co.uk. Alirita en 2013-09-23.
  33. Dangal TV's new fantasy drama Alif Laila soon on TV (angle) (2020-02-24).
  34. [2]
  35. 1001 Nights heads to Discovery Kids Asia. Kidscreen (2013-06-13). Alirita en 2013-09-23.
  36. The Most Ambitious Movie At This Year's Cannes Film Festival is 'Arabian Nights'. Alirita en 2015-01-18.
  37. ألف ليلة وليلة .. الليلة الأولى: حكاية شهريار ولقائه الأول مع شهرزاد. Egyptian Radio.
  38. Vidu Encyclopaedia Iranica (NB: Kelkaj datoj havigitaj tie estas eraraj)

Literaturo redakti

  • Robert Irwin, The Arabian Nights: A Companion (Tauris Parke, 2005)
  • David Pinault Story-Telling Techniques in the Arabian Nights (Brill Publishers, 1992)
  • Ulrich Marzolph, Richard van Leeuwen, Hassan Wassouf,The Arabian Nights Encyclopedia (2004)
  • Ulrich Marzolph (eld.) The Arabian Nights Reader (Wayne State University Press, 2006)
  • Dwight Reynolds, "A Thousand and One Nights: a history of the text and its reception" en The Cambridge History of Arabic Literature Vol 6. (CUP 2006)
  • Eva Sallis Scheherazade Through the Looking-Glass: The Metamorphosis of the Thousand and One Nights (Routledge, 1999),
  • Yamanaka, Yuriko kaj Nishio, Tetsuo (eld.) The Arabian Nights and Orientalism – Perspectives from East and West (I.B.Tauris, 2006) ISBN 1-85043-768-8
  • Ch. Pellat, "Alf Layla Wa Layla" in Encyclopædia Iranica. rete, alirita Junio de 2011 ĉe [3]
  • Nurse, Paul McMichael. Eastern Dreams: How the Arabian Nights Came to the World Viking Canada: 2010.
  • In Arabian Nights: A search of Morocco through its stories and storytellers de Tahir Shah, Doubleday, 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti