Thomas de QUINCEY (Manĉestero, 15-a de Aŭgusto 1785 - Edinburgo, 8-a de Decembro 1859) estis brita ĵurnalisto, kritikisto kaj verkisto de la romantismo.

Thomas de Quincey
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1785 (1785-08-15)
en Manĉestro
Morto 8-an de decembro 1859 (1859-12-08) (74-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo St Cuthbert's Church, Edinburgh vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Brasenose • Kolegio Worcester • The Manchester Grammar School • King Edward's School vd
Subskribo Thomas de Quincey
Familio
Patro Thomas Quincey vd
Patrino Elizabeth Penson vd
Gefratoj Henry de Quincey vd
Infanoj Paul Frederick de Quincey • Florence Elizabeth De Quincey vd
Profesio
Okupo lingvistoĵurnalistoverkisto • romanisto • tradukisto • aŭtobiografo • prozisto • eseisto • literaturkritikisto • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La propra Thomas de Quincey verkis sian membiografion en tri libroj, nome Confessions of an English Opium-Eater (Konfesoj de angla opiulo, 1821), Suspiria de profundis (1845) kaj Membiografiaj skizoj (1853).

Filo de riĉa komercisto, ricevis bonkvalitan edukadon el partikularaj instruistoj kaj en lernejoj de Bath, Winkfield kaj en Manĉestero. La administristo de la riĉeco de liaj gepatroj edukis lin tiom strikte ke li devigis Thomas tradukis al la greka ĉiutage la titolojn de gazetartikoloj. Estante 17-jaraĝa li fuĝis por iri al Kimrio kaj de tie al Londono; tie li rifuĝiĝis en malplena palaco ricevante la helpon de malavara kaj bonkora prostitutino Ann, kiun poste li neniam povis trovi por reciproke korespondi ŝiajn zorgojn. Poste li reamikiĝis kun sia familio kaj studis en la Worcester College de Oksfordo. Tie li alkutimiĝis al la uzado de opio en 1804; unue li uzis ĝin por malpliigi la fortajn dolorojn de neŭralgio, kaj poste li pliigis iom post iom la dozon.

Post foriri el Oksfordo sen gradiĝo, li amikiĝis kun Coleridge, kiun li konis en Bath en 1807; en 1809 li setliĝis en la Laga Distrikto, en Grasmere, kie Coleridge integris lin en la literatura etoso de la nomitaj "lagaj poetoj": Samuel Taylor Coleridge, William Wordsworth kaj Robert Southey. De Quincey eldonis la Westmorland Gazette kaj en 1817 li edziĝis kun Margaret Simpson, filino de farmisto kun kiu li jam havis filon, kaj kun kiu li poste havos aliajn sep filojn. Post li elĉerpis sian riĉon, li ekvivtenis sin kiel ĵurnalisto kaj li iĝis redaktoro de konservema loka gazeto, The Westmoreland Gazette.

Dum la venontaj 30 jaroj li vivtenis sian familion pere de rakontoj, artikoloj kaj kritikoj, ĉefe en Edinburgo. Komence de 1820, De Quincey translokiĝis al Londono, kie li kontribuis al London Magazine kaj Blackwoods. En 1820 li verkis sian faman memorlibron, Konfesoj de angla opiulo (1821), pasia priskribo de sia infanaĝo kaj propra batalo kontraŭ opio. Li loĝis en Edinburgo dum dek du jaroj (1828-1840). Dum la jaroj 1841 kaj 1843, li kaŝiĝis el siaj kreditoroj en Glasgovo. El 1853 ĝis sia morto, De Quincey laboris por Selections Grave and Gay, From the Writings, Published and Unpublished.

Verkado redakti

 
Thomas de Quincey portretita de Sir John Watson-Gordon.

La stilo de Thomas de Quincey estas tre originala por la epoko; lia fantastemo revertis sisteme la logikon kaj la bonan sencon de la brita burĝaro; li serĉis en la eksperimentado per drogoj eliron el la enuo de superdotita inteligenteco, sed poste li estis viktimo de tiuj, pro kio suferis por senigi sin el la manio; liaj spertoj tiukadre troveblas en Confessions of an English Opium-Eater, kiu aperis en London Magazine (1821). Li havis krome grandan kulturon de fundamento greklatina, akran artan sensivon kaj se montriĝis tre lerta kritikisto kaj pri literatura kaj pri la angla socio ĝenerale. Lia influo sur Edgar Allan Poe, Charles Baudelaire, Jorge Luis Borges kaj la estetiko de la dekadencismo ĝenerale estis enorma.

Spite la verkadon de granda kvantoj de verkoj, li publikigis malmultajn librojn kaj devis batali kontraŭ konstantaj financaj malfacilaĵoj. La plej parto de liaj verkoj restis disigita tra gazetoj en kiuj li laboris. Li verkis ankaŭ studojn pri germanaj filozofoj kiel Kant (23 jarojn post la morto de tiu filozofo, li publikigis en Blackwood’s Magazine la tekston "La lastaj tagoj de Emmanuel Kant", 1827), Gotthold Ephraim Lessing, Richter... Ekster la granda kvanto de siaj nombraj kunlaboroj en gazetoj kaj ĵurnaloj, li famis pro kelkaj eseoj kiel Pordofrapoj ĉe Macbeth, brila peco de kritiko ŝejkspira, La murdo konsiderata kiel unu el la belartoj (1827), Suspiria de Profundis (1845, sekvaĵo de la Konfesoj), Johana de Arko (1847), La angla poŝta ĉaro (1849) kaj Membiografiaj skizoj (1853).

Ekde 1853 ĝis sia morto, De Quincey plue laboris en la eldonado de liaj kompletaj verkoj, nome Selections Grave and Gay, From the Writings, Published and Unpublished.

Verkoj redakti

 
Logic of political economy, 1844.
  • Confessions of an English Opium Eater, 1822
  • On the Knocking at the Gate in Macbeth, 1823
  • Walladmor, 1825
  • Murder Considered as One of the Fine Arts, 1827
  • Klosterheim, or The Masque, 1832
  • Lake Reminscences, 1834-40
  • Revolt of the Tartars, 1837
  • The Logic of the Political Economy, 1844
  • Suspiria de Profundis, 1845 (1846?)
  • The Spanish Military Nun (1847); majo, junio, kaj julio 1847 de "Tait´s Edinburgh Magazine".
  • The English Mail Coach, 1849
  • Autobiographical Sketches, 1853
  • Selections Grave and Gay, from the Writings, Published and Unpublished, by Thomas De Quincey, 1853-1860 (14 vols.)
  • Collected Writings, 1889
  • Uncollected Writings, 1890
  • The Posthumous Works, 1891-93
  • Memorials, 1891
  • Literary Criticism, 1909
  • The Diary, 1928
  • Selected Writings, 1937
  • Recollections of the Lake Poets, 1948 (written 1830-40)
  • New Essays, 1966
  • Literarische Portraits. Schiller, Herder, Lessing, Goethe

Eksteraj ligiloj redakti