Samuel Taylor Coleridge

angla poeto
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 12 dec. 2023.

Samuel Taylor COLERIDGE (la 21-an de oktobro 1772 - la 25-an de julio 1834), angla poeto kaj kritikisto kies plej fama verkoj estas The Rime of the Ancient Mariner kaj Kubla Khan.

Samuel Taylor Coleridge
Persona informo
Samuel Taylor Coleridge
Naskiĝo 21-an de oktobro 1772 (1772-10-21)
en Ottery St Mary
Morto 25-an de julio 1834 (1834-07-25) (61-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Church of St Michael (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Krista Hospitalo
Jesus College
The King's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Samuel Taylor Coleridge
Familio
Patro John Coleridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anne Bowden (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj James Coleridge (en) Traduki, William Coleridge (en) Traduki, Luke Herman Coleridge (en) Traduki, George Coleridge (en) Traduki, Edward Coleridge (en) Traduki, Lt. Francis Syndercombe Coleridge (en) Traduki, Anne Coleridge (en) Traduki, Capt. John Coleridge (en) Traduki kaj William Coleridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sarah Fricker (en) Traduki (1795–)
Mary Matilda Betham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Sara Coleridge (en) Traduki
 ( Sarah Fricker (en) Traduki)
Hartley Coleridge (en) Traduki
 ( Sarah Fricker (en) Traduki)
Derwent Coleridge (en) Traduki
 ( Sarah Fricker (en) Traduki)
Berkeley Coleridge (en) Traduki
 ( Sarah Fricker (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
literaturkritikisto
kritikisto
teologo
filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La poemo de la maljuna maristo ❦
Kubla Khan ❦
Lirikaj Baladoj ❦
Christabel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Samuel Taylor Coleridge

Biografio

redakti

Li naskiĝis en la malgranda urbo Ottery St Mary, Devon kaj estis la plej juna inter dek infanoj de la paroĥestro, John Coleridge.[1] Dum sia infaneco li akiris amon de poezio kaj literaturo. Post la morto de sia patro en 1781 li eniris la lernejon Christ's Hospital. De 1791 al 1794 li studis ĉe Jesus College (Kembriĝo). En 1792 li premiiĝis pro poemo pri la sklav-komerco. Ĉe la Universitato de Kembriĝo li amikiĝis kun Robert Southey. La du poetoj edziĝis kun du fratinoj, Sara kaj Edith Fricker, sed la edzeco de Coleridge kaj lia edzino Sarah estis nekontenta, kaj fine ili eksedziĝis. En 1795 Coleridge renkontis William Wordsworth kaj lian fratinon Dorothy.

Pro pluraj doloraj malsanoj, ĉ. 1795 li komencis uzi laŭdanon, de kiu li post iom da tempo dependis.

Dum 1797 kaj 1798 li loĝis en Somerset (William Wordsworth loĝis apude). La du poetoj eldonis en 1798 gravan poemaron, Lyrical Ballads[2], kiu multe influis la evoluon de la angla poezio. La plejparto de la poemoj estis de Wordsworth, sed la libro enhavis The Rime of the Ancient Mariner. Tiun aŭtunon Coleridge kaj Wordsworth vojaĝis en Germanion, kie Coleridge lasis sian kolegon kaj vizitis universitatajn urbojn: tie li ekkonis germanajn filozofiajn verkojn, inkl. tiujn de Immanuel Kant. Post lia reveno en Anglion li loĝis ĉe Keswick en Cumberland, ne malproksime de la hejmo de Wordsworth ĉe Grasmere. Li faris kelkajn vojaĝojn al Italio, Sicilio kaj Malto. Parte pro trouzado de laŭdano, li grave malsanis kaj en 1817 li translokiĝis al la hejmo de sia kuracisto, James Gillman, en Highgate, Londono. Tie li mortis en 1834.

Verkaro

redakti

Krom poemoj li verkis pri la fakoj filozofio kaj literatura kritiko. Lia ĉefa proz-verko estas Biographia Literaria kiu pritraktas tiujn temojn kaj estas grava verko de la angla romantika movado.

Referencoj

redakti