Christian Frederik Emil HORNEMAN (17-a de Decembro, 1840 – 8-a de Junio, 1906) estis dana komponisto, dirigento, muzikpublikigisto kaj muzikinstruisto.[1]

C. F. E. Horneman
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1840 (1840-12-17)
en Kopenhago
Morto 8-an de junio 1906 (1906-06-08) (65-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago
Ŝtataneco Danio
Familio
Patro Emil Horneman
Infano Agnes Elisabeth Rosenberg
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Vivo kaj kariero redakti

El familio de komponistoj, studis en la Konservatorio de Lepsiko kun Ignaz Moscheles, Ernst Friedrich Richter, Moritz Hauptmann, kaj Julius Rietz. Reveninte al Danio, li komponis divertimenti kaj operajn fantastaĵojn kaj eklaboris por la opero Aladdin, kompono pri kiu li okupiĝis dum pli ol du dek jaroj. La uverturo, kompletigita en 1864, estas la plej konata verko de Horneman, kun la kvar-movimenta suito prilaborita el hazarda muziko de la dramo de Holger Drachmann nome Gurre.[2]

Kun komponistoj kiel Gottfred Matthison-Hansen, Edvard Grieg, kaj aliaj li fondis en 1865 la muzikan instituton Euterpe por kuraĝigi la tiutempan muzikon de Danio. Tio estis reago al la Muzika Societo (Musikforeningen), kiu estis kontrolita de Niels Wilhelm Gade kaj estis konsiderata de pli junaj komponistoj kiel tro konservativa. Horneman dirigentis la koncertojn de la organizo.[3][4]

Dum veturo en Germanion en 1867 li verkis sian Ouverture héroïque kaj dirigentis prezenton de sia Aladdin Overture en la Leipzig Gewandhaus. En 1874, kun Otto Malling, li fondis la Koncertan Asocion (Koncertforeningen) kaj en 1879 la Hornemana muzikan konservatorion (Hornemans Konservatorium) kiu portis lian nomon ĝis ties fermo en 1920.

Notoj redakti

  1. "Horneman, Christian Frederik Emil". Dansk biografisk Lexikon. Alirita la 22an de Septembro, 2021.
  2. "Horneman, Johan Ole Emil". Baker’s Biographical Dictionary of Musicians. Alirita la 22an de Septembro, 2021.
  3. "Horneman, Christian Frederik Emil". Salmonsens konversationsleksikon. Alirita la 27an de Septembro, 2021.
  4. "Gottfred Matthison-Hansen (Composer)". bach-cantatas.com. Alirita la 27an de Septembro, 2021.

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo C. F. E. Horneman en Vikimedia Komunejo   Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo C. F. E. Horneman en Vikimedia Komunejo