Behemoto

(Alidirektita el Bahamut)

BehemotoBiemoto estas Mitologia kreitaĵo, menciita en la biblia Libro de Ijob (40,15-24).
En la hebrea lingvo povas esti fiksita per בהמות, Bəhēmôth, Behemot, B'hemot; en araba lingvo per بهيموث (Bahīmūth) aŭ بهموت (Bahamūt).

Behemoto
mita kreitaĵo • biblia persono
Verko Biblio
Malnova testamento
Libro de Ijob
Informoj
Sekso virseksa organismo
Okupo demono
vdr
Behemoto kaj Levjatano, ĉizaĵo de William Blake.

Priskribo redakti

La vorto probable estas la plurala formo de בהמה (bəhēmāh - besto). Tial ĝi povus konstitui specon de pluralis ekcelencia, (pluralo eminenta), hebrea kutimo por esprimi la grandiozecon de io pluradigante ties nomon. Ĝi indikus do ke Behemoto distingiĝas pro pli granda potenco kaj influo. .
Kune kun Zizo kaj Levjatano ĝi estas priskribita kiel la plej eksterordinara kreitaĵo de la tuta kreitaĵaro vivanta surtere, nevenkebla por ĉiuj krom por ĝia kreinto. («Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon. Ijob 40). En iuj bibliaj versioj (ekzemple en tiu de la itala C.E.I.) la vorto behemoto estas anstataŭata per hipopotamo. Tiu estaĵo estas menciita ankaŭ de historiisto Herodoto.

En la Infera vortaro redaktita de Collin de Plancy [1], Behemoto estas citita kiel demono oficas “trinkobenkisto”, nome kiel "verŝisto de vero kaj malvero", kaj krome ekscitanto de seksplezuroj en la ventro kune kun tiuj de la ekscesa manĝado. Kaj pro tio estas prezentata kile besto bonnutrita.

Libro de Ijob redakti

1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:

   2 Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo?
   La mallaŭdanto de Dio tion respondu.

3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

   4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi?
   Mi metas mian manon sur mian buŝon.
   5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos;
   Tion mi ne faros duan fojon.)
   6 Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
   7 Zonu kiel viro viajn lumbojn;
   Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
   8 Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton,
   Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
   9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio,
   Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
   10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu,
   Vestu vin per gloro kaj belegeco;
   11 Elverŝu la furiozon de via kolero;
   Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
   12 Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin;
   Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
   13 Kaŝu ilin ĉiujn en la tero;
   Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
   14 Tiam Mi gloros vin,
   Se via dekstra mano vin helpos.
   15 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi;
   Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
   16 Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj,
   Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
   17 Ĝi streĉas sian voston kiel cedron,
   La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
   18 Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj,
   Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
   19 Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio;
   Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
   20 La montoj alportas al ĝi manĝaĵon,
   Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
   21 Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas,
   Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
   22 Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro,
   Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
   23 Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas;
   Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
   24 Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj,
   Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?
   25 Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko,
   Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
   26 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo
   Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
   27 Ĉu ĝi multe petegos vin,
   Aŭ parolos al vi flataĵojn?
   28 Ĉu ĝi faros interligon kun vi?
   Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
   29 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo?
   Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
   30 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos,
   Kaj dividos inter komercistoj?
   31 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton
   Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
   32 Metu sur ĝin vian manon;
   Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.

Laŭ iuj bibliistoj al tiu monstra besto aludas ankaŭ la pasalmo 74,13.

Pri Behemoto parolas ankaŭ la Libro de Ĥanoĥ.[2]

Identigo redakti

Treeble Behemoto ne estas besto (aŭ demono aŭ mara besto) vere ekzistanta aŭ ekzistinta, sed nur simbolo de la superregado de Dio super ĉiuj vivantaj kreitaĵoj; tamen, kiel en la kazo de Levjatano, de la 17-a jarcento diversaj bibliistoj provis identigi Behemoton kun reala besto. Foje oni ĝin identigis kun elefanto, bubalohipopotamo, sed tiuj teorioj klare konfliktas kun la tie priskribita vosto de Behemoto kiu “moviĝas kiel cedro: neniu el bestoj supre cititaj posedas voston similan al tiu arbo.

Inter la interpretoj altiras scivolemon la identigon de tiu fantasta besto kun dinosaŭro saŭropode, trovante pretekston poa aserti la kunvivon de homoj kaj tiuj bestaj gigantoj!

Kultura influo redakti

En la vidartoj redakti

Ktrom la sennombraj judaj kodeksoj, Behemoto aperas en diversaj grafikaj verkoj. Memorindas la Book of Job (1825) de William Blake, la Dictionnaire infernal (1863) de Collin de Plancy, la Necronomicon (1975) de Hans Ruedi Giger. Tiu estaĵo inspiris ankaŭ la katastrofgenran filmon Behemoth the Sea Monster (La drako de la abismoj, GB-USA 1959), per la reĝisorado de Douglas Hickox kaj Eugène Lourié, projektita de Daniel James kaj Eugène Lourié.

Literaturo redakti

Notoj redakti

  1. Il Diavolo, edizioni Torre d'Avorio-Fogolà
  2. Kaj en tiu tago leviĝos du monstroj, unu virina nomata Levjatano, loĝanta en la abismo el kiu fontas la akvo, kaj alia nomata Behemoto generanta la grandan dezerton Dandain.( (1 Hanoĥ 60:7–8). )

Bibliografio redakti

  • Anna Angelini, "Percorsi di zoologia fantastica nell'Antico Testamento", in C. Rosenzweig et al., Florilegio filologico linguistico. Haninura de Bon Siman a Maria Luisa Mayer Modena, Milano, Cisalpino, 2008, pp. 1–16. ISBN 978-88-323-6098-1
  • Paolo Sacchi, Apocrifi del'Antico Testamento, vol.I, Milano, TEA, 1990. ISBN 8850200080.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Bildo de Behemoto]