Wilkie Collins

William Wilkie COLLINS (8a de januaro 1824 – 23a de septembro 1889) estis angla romanisto, dramaturgo kaj novelisto, plej bone konata pro The Woman in White (1859) kaj The Moonstone (1868). La lasta estis nomita la unua moderna angla krimromano. Li naskiĝis en familio de pentristo, William Collins, en Londono, li kreskis en Italio kaj Francio, kaj lernis la francan kaj la italan. Li eklaboris kiel oficisto por te-komercisto. Post lia unua romano, Antonina, aperis en 1850, li renkontiĝis kun Charles Dickens, kiu iĝis tre bona amiko kaj mentoro. Kelkaj el la verkoj de Collins aperis unue en la gazetoj de Dickens nome All the Year Round kaj Household Words kaj ili kunlaboris en teatro kaj verkado. Collins atingis financan stabilecon kaj internacian atenton pro siaj plej bone konataj verkoj en la 1860-aj jaroj, sed tiam eksuferis pro podagro. Konsumante opion por kontraŭbatali la doloron, li falis en dependeco. En la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj lia verkokvalito malaltiĝis pro sia sanstato. Collins estis kritikisto de la institucio de geedzeco: li dividis sian tempon inter Caroline Graves kaj sia laŭjure edzino Martha Rudd, kun kiu li havis tri filojn.

Wilkie Collins
Persona informo
William Wilkie Collins
Naskiĝo 8-an de januaro 1824 (1824-01-08)
en Londono
Morto 23-an de septembro 1889 (1889-09-23) (65-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Wilkie Collins
Familio
Patro William Collins vd
Patrino Harriet Geddes vd
Gefratoj Charles Allston Collins vd
Edz(in)o Martha Rudd • Caroline Compton vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • pledadvokato vd
Verkado
Verkoj The Woman in White ❦
La Lunŝtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kelkaj verkoj redakti

  • Antonina, aŭ la Falo de Romo (1850)
  • Basil (1852)
  • "Gabriel's Marriage" (1853), novelo
  • Hide and Seek (1854)
  • The Dead Secret (1856)
  • After Dark (1856), novelaro
  • The Frozen Deep (1857), teatraĵo kunverkita kun Charles Dickens
  • "A House to Let" (1858), novelo kunverkita kun Charles Dickens, Elizabeth Gaskell kaj Adelaide Anne Procter
  • "The Haunted House", novelo kunverkita kun Charles Dickens, Elizabeth Gaskell, Adelaide Anne Proctor, George Sala kaj Hesba Stretton
  • The Woman in White (1860)
  • No Name (1862)
  • Armadale (1866)
  • No Thoroughfare (1867), historio kaj teatraĵo kunverkita kun Charles Dickens
  • The Moonstone (1868)
  • Man and Wife (1870)
  • Poor Miss Finch (1872), dedicated to Frances Minto Elliot
  • The Law and the Lady (1875)
  • The Fallen Leaves (1879)
  • Jezebel's Daughter (1880)
  • The Black Robe (1881)
  • Heart and Science (1882–1883)

Bibliografio redakti

  • Ackroyd, Peter (2012). Wilkie Collins. London: Chatto & Windus.
  • Bleiler, Everett (1948). The Checklist of Fantastic Literature. Chicago: Shasta Publishers. p. 81.
  • Robert Gottlieb, "'Make 'Em Cry, Make 'Em Laugh, Make 'Em Wait'", The New York Review of Books, vol. LXIV, no. 10 (8 June 2017), pp. 25–28.
  • Klimaszewski, Melisa (2011). Brief Lives: Wilkie Collins. London: Hesperus Press. ISBN 978-1-84391-915-5.