Konstantinos Kavafis
Konstantinos Kavafis, ankaŭ konata kiel Konstantinos Petrou Kavafis (naskiĝis 29-a de aprilo 1863, mortis 29-a de aprilo 1933) estis greklingva poeto de Egiptio.
Konstantinos Kavafis | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1863 en Aleksandrio | |
Morto | 29-an de aprilo 1933 (70-jara) en Aleksandrio | |
Mortokialo | kancero [#] | |
Lingvoj | angla lingvo • greka lingvo • franca lingvo • moderna greka lingvo [#] | |
Loĝloko | Aleksandrio [#] | |
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Egiptio • Grekio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Q61747195 [#] | |
Patrino | Q61747383 [#] | |
Profesio | ||
Profesio | poeto • verkisto • ŝtata funkciulo • ĵurnalisto [#] | |
Verkoj | The Cavafy Publications 1891-1934 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kavafis naskiĝis en Aleksandrio, Egiptio, kie komence de la dudeka jarcento loĝadis ankoraŭ multege da grekoj. Lia patro estis riĉa komercisto pri importoj kaj eksportoj. Kiam la patro mortis en 1870, Kavafis kaj lia familio devis transloĝiĝi al Liverpool, Anglio. Li retransloĝiĝis al Egiptio en 1882. Pro perfortoj tie en 1885 la familio devis denove transloĝiĝi, ĉi-foje al Istanbulo. En 1885 Kavafis revenis al Aleksandrio, kie li loĝis dum la restantaj jaroj de sia vivo. Tie li unue laboris kiel ĵurnalisto, poste kiel ŝtatoficisto de la egipta registaro. Li samtempe kreis poezian verkaron de tre propraj stilo kaj temoj.
El liaj verkojRedakti
REĜO DEMETRIO
Post kiam la Makedonanoj forlasis lin, evidentigante, ke ili preferis Pirrhuson, reĝo Demetrio ( li estis altanima! ) tute ne kondutis, kiel oni tiam diris, kiel reĝo. Li iris demeti siajn orajn vestaĵojn, li ĵetis for siajn ŝuojn elpurpurkoloritajn ; li surmetis tre simplan vestaron, kaj fuĝis. Tiel farinte kiel aktoro, kiu fininte la presentadon ŝanĝas la kostumon, kaj foriras.
Eksteraj ligilojRedakti
- Poemoj de Kavafis (angle)
rete legeblaj en EsperantoRedakti
- Tradukoj de Renato Korseti
- Depost la naŭa vespere
- La trojanoj
- Reĝo Demetrio
- Ambasadoroj el Aleksandrio
- La urbo
kaj far Gerrit Berveling: