Ŝehrazad

(Alidirektita el Ŝeherezade)

Ŝehrazad (perse: شهرزاد, Ŝahrzad, "naskita en urbo" aŭ "infanino de la urbo", en pluraj lingvoj konata kiel Ŝeĥerizada) estas la rolantino, kiu rakontas la kolekton Mil kaj unu noktoj.

Ŝehrazad
La sultano kaj Ŝehrazad
La sultano kaj Ŝehrazad
literatura rolulo
Verko Mil kaj unu noktoj
Rolita de Mili Avital
Informoj
Sekso ina
Titolo reĝedzino
Gefratoj Dunjazad
Edzo/Edzino Shahryar
Parencoj patro: veziro
fratino: Dunjazad
edzo: Ŝahriar
idoj: 3 filoj
vdr

La edzino de sultano Ŝahriar adultis. Sekve la sultano rezoluciis de tiam edziĝi ĉiumatene kun virgulino, kiu estos senkapigita la sekvantan matenon. Tiel okazis dum kelkaj semajnoj, multaj junulinoj devis morti. Malgraŭ la protestoj de sia nobela patro, Ŝehrazad deklaris sin volonta por edziniĝi kun la sultano, kalkulante pri sia lerteco rakonti fabelojn. Ĉiunokte ŝi rakontis al la sultano novan fabelon kun la zorgo neniam diri la fabelfinon antaŭ la matena horo de mortigo. Ekde ŝia unua fabelo la sultano tiom deziregis scii la finon, ke li lasis ŝin viva por unu plia tago. Do vespere ŝi rakontis la finon de la fabelo kaj la komencon de nova fabelo. Tiu artifiko daŭris 1001 noktojn, ĝis la sultano forkonfesis sian rezolucion kaj deklaris, ke Ŝehrazad estos lia edzino plu.

La kerno de tiuj fabeloj konsistas el malnova persa libro titolita Hezar-afsana (perse: هزارافسانه, "Mil Fabeloj").