El conde Lucanor (La grafo Lukanoro, kaj origine en malnova kastilia, Libro de los exiemplos del Conde Lucanor et de Patronio) estas rakontara verko de la mezepoka Literaturo de Hispanio verkita inter 1331 kaj 1335 de Don Juan Manuel,[1] hispana nobelo kaj nepo de la reĝo Ferdinando la 3-a.

Libro de los exemplos del Conde Lucanor et de Patronio
novelaroQ108329751
Aŭtoroj
Aŭtoro Don Juan Manuel
Lingvoj
Lingvo mezepoka hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1575
Ĝenro exemplum
vdr
El conde Lucanor, eldono de 1575.
El conde Lucanor, komenco de manuskripto.

Priskribo redakti

La libro estas komponita per kvin partoj, el kiuj la plej konata estas serio de 51 exempla aŭ moraligaj arkontoj elprenitaj el diversaj fontoj, kiel el Ezopo kaj aliaj klasikuloj, same kiel de tradiciaj arabaj arkontoj. La «Historio de la dekano de Santiago kaj la magiisto de Toledo» (9a rakonto) havas similaĵojn kun tradiciaj japanaj arkontoj, kaj la historio de virino nomita Doña Truhana (9a rakonto) — konata kiel «Rakonto de la laktistino», sed iom modifita — estis identigita de Max Müller kiel originita en la hindia ciklo Panĉatantra.

El conde Lucanor estis verkita, probable plejparte, en la kastelo de Molina Seca, nuntempa Molina de Segura, en Regiono Murcio, ĉar en tiu epoko, kaj la enmurega komplekso kaj la urbo mem, formis parton de la teritorioj de la Infanto Juan Manuel, kie li pasigis longajn sezonojn. La gravo de la loko rilatis al ties proksimeco de Murcia ĉefurbo, survoje al tiu.

La eduka kaj morala celo estas la ĉefa trajto de la libro. El conde Lucanor startigas la konversacion kun sia konsilisto Patronio, al kiu starigas probleman demandon pri kiu petas solvigan konsilon. Patronio ĉiam respondas humile, asertante, ke ne necesas konsilo al tiom elstara persono kiel la grafo, sed proponas rakonton de historio el kiu la grafo povos elpreni instruon por la solvo de la problemo. Tiaj rakontoj estas exempla aŭ ekzemploj, nome ĝenro tre populara en la mezepoka literatura tradicio. La konstanta strukturo de la rakonto finiĝas per duverso kiu resumas la instruon.

Enhavtabelo kaj titolaro redakti

  • Prologo
  • Rakonto I: Kio okazis al reĝo kun lia ministro
  • Rakonto II: Kio okazis al bonulo kun lia filo
  • Rakonto III: Kio okazis al la reĝo Rikardo de Anglio kiam saltis al la maro por lukti kontraŭ maŭroj
  • Rakonto IV: Kion mortanta diris ĝenovano al sia animo
  • Rakonto V: Kio okazis al vulpino kun korvo kiu havis fromaĝpecon beke
  • Rakonto VI: Kio okazis al hirundo kun aliaj birdoj dum semado de lino
  • Rakonto VII: Kio okazis al virino nomita doña Truhana
  • Rakonto VIII: Kio okazis al viro al kiu oni devis purigi la hepaton
  • Rakonto IX: Kio okazis al du ĉevaloj kun leono
  • Rakonto X: Kio okazis al malriĉa viro kiu manke de alia nutraĵo manĝis lupensemojn
  • Rakonto XI: Kio okazis al dekano de Santiago kun don Illán, la magiisto de Toledo
  • Rakonto XII: Kio okazis al la vulpino kun virkoko
  • Rakonto XIII: Kio okazis al viro kiu ĉasis perdrikojn
  • Rakonto XIV: Miraklo kiun faris Sankta Domingo kiam predikis en la entombigo de komercisto
  • Rakonto XV: Kio okazis al don Lorenzo Suárez en la sieĝo de Sevilo
  • Rakonto XVI: La respondo kiun donis la grafo Fernán González al Nuño Laínez, sia parenco
  • Rakonto XVII: Kio okazis al viro kun alia kiu invitis lin al manĝo
  • Rakonto XVIII: Kio okazis al don Pedro Meléndez de Valdés kiam rompis sian kruron
  • Rakonto XIX: Kio okazis al korvoj kun gufoj
  • Rakonto XX: Kio okazis al reĝo kun viro kiu diris al li, ke li scias fari oron
  • Rakonto XXI: Kio okazis al juna reĝo kun filozofo al kiu lia patro fidis lin
  • Rakonto XXII: Kio okazis al leono kaj taŭro
  • Rakonto XXIII: Kion faras la formikoj por vivteni sin
  • Rakonto XXIV: Kio okazis al reĝo kiu volis provi siajn tri filojn
  • Rakonto XXV: Kio okazis al la grafo de Provenco kun Saladino, kiu estis sultano de Babilono
  • Rakonto XXVI: Kio okazis al la arbo de la Mensogo
  • Rakonto XXVII: Kio okazis al liaj edzinoj kaj al imperiestro kaj al Álvar Fáñez Minaya
  • Rakonto XXVIII: Kio okazis al don Lorenzo Suárez Gallinato
  • Rakonto XXIX: Kio okazis al vulpino kiu kuŝis surstrate ŝajnigante mortinta
  • Rakonto XXX: Kio okazis al la reĝo Abenabet de Sevilo kun Romajkia, lia edzino
  • Rakonto XXXI: Kio okazis inter kanonikoj kaj franciskanoj en Parizo
  • Rakonto XXXII: Kio okazis al reĝo kun trompistoj kiu teksis tolon
  • Rakonto XXXIII: Kio okazis al falko de la infanto don Manuel kun ardeo kaj aglo
  • Rakonto XXXIV: Kio okazis al blindulo kiu gvidis alian blindulon
  • Rakonto XXXV: Kio okazis al junulo kiu edziĝis al tre ribelema junulino
  • Rakonto XXXVI: Kio okazis al komercisto kiu trovis sian edzinon kaj sian filon kundormantaj
  • Rakonto XXXVII: Respondo de la grafo Fernán González al siaj sekvantoj post la batalo de Hacinas
  • Rakonto XXXVIII: Kio okazis al viro kiu portis juvelojn kaj dronis en rivero
  • Rakonto XXXIX: Kio okazis al viro kun hirundoj kaj paseroj
  • Rakonto XL: Tialoj kial perdis sian animon generalo de Karkasono
  • Rakonto XLI: Kio okazis al la reĝo de Kordovo nome Alhakeno
  • Rakonto XLII: Kio okazis al la diablo kun falsa adorantino
  • Rakonto XLIII: Kio okazis al la Bono kun la Malbono kaj al malfrenezulo kun frenezulo
  • Rakonto XLIV: Kio okazis al don Pedro Ruy González de Ceballos kaj al don Gutierre Ruiz de Blanquillo kun la grafon Rodrigo la Franca
  • Rakonto XLV: Kio okazis al viro kiu iĝis amiko kaj vasalo de la diablo
  • Rakonto XLVI: Kio okazis al filozofo kiu hazarde venis al strato kie loĝas malbonaj virinoj
  • Rakonto XLVII: Kio okazis al maŭro kun lia fratino laŭdire tre timema
  • Rakonto XLVIII: Kio okazis al iu kiu provis siajn amikojn
  • Rakonto XLIX: Kio okazis al iu lasita nuda sur insulo fine de sia regotempo
  • Rakonto L: Kio okazis al Saladino kun la edzino de iu lia vasalo
  • Rakonto LI: Epilogo - Kio okazis al kristana reĝo kiu estis tre pova kaj orgojla

Notoj redakti

  1. Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «Las formas del discuros. La descripción (I)». En Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrido. p. 134. ISBN 9788446033677.

Hispanlingvaj eldonoj redakti

  • Enrique Moreno Báez, "El Conde Lucanor", Madrid, Editorial Castalia, 1976, ISBN 84-7039-024-4.
  • El Códice de Puñonrostro: el Conde Lucanor y otros textos medievales, Madrid, Real Academia Española, 1992. ISBN 978-84-88292-05-6.
  • Fernando Gómez Redondo, Libro del conde Lucanor, Madrid, Castalia, 1987.
  • María Jesús Lacarra, El Conde Lucanor, Madrid, Espasa Calpe, 1999 (Austral, 21).
  • Guillermo Serés, Germán Orduña, El conde Lucanor, Barcelona, Crítica, 1994 (Biblioteca Clásica, 6).
  • Juan Vicedo (ĝisdatigita versio), Biblioteca virtual Cervantes.
  • Agustín S. Aguilar, Víctor G. Ambrus, "El Conde Lucanor", Barcelona, Vicens Vives, 2006 (Clásicos Adaptados), ISBN 978-84-316-8029-9.

Bibliografio redakti

  • Ayerbe Chaux, Reinaldo. El conde Lucanor: materia tradicional y originalidad creadora. Madrid: Porrúa,
  • Barcia, Pedro Luis. Análisis de El conde Lucanor. Buenos Aires: Centro Editor de América Latina, 1968.
  • Biglieri, Aníbal A. Hacia una poética del relato didáctico: Ocho estudios sobre El conde Lucanor. Chapel Hill: UNC Dept. of Romance Languages, 1989.
  • Devoto, Daniel. Introducción al estudio de don Juan Manuel y en particular de El conde Lucanor: Una bibliografía. París: Ediciones Hispano-Americanas, 1972.
  • Deyermond, Alan. «Introduction». Libro del conde Lucanor. Ed. Reinaldo Ayerbe-Chaux. Madrid: Alhambra, 1985. 3-49.
  • Flory, David. El conde Lucanor: Don Juan Manuel en su contexto histórico. Madrid: Pliegos, 1995.
  • Hammer, Michael Floyd. «Framing the Reader: Exemplarity and Ethics in the Manuscripts of the 'Conde Lucanor'». Ph.D. University of California at Los Angeles, 2004.
  • Kaplan, Gregory B. «Innovation and Humor in Three of El Conde Lucanor's Most Amusing Exemplos: A Freudian Approach». Hispanófila 123 (1998): 1-15.
  • Lida de Malkiel, María Rosa. «Tres notas sobre don Juan Manuel». Romance Philology 4.2-3 (1950): 155-94.
  • Rodríguez, Enrique Jesús. «Machismo medieval. El Arcispreste de Hita y Don Juan Manuel: dos actitudes ante la mujer», Historia 16, 1981, 6 (67): 106-109.
  • Sturm, Harlan. «Author and Authority in El Conde Lucanor». Hispanófila 52 (1974): 1-10.

——. «The Conde Lucanor: The First Exemplo»" MLN 84 (1969): 286-92.

  • Vasvari, Louise O. «'Hit the Cat and Tame the Bride': Shrew Taming as Wedding Ritual, East to West». American and British
  • Interactions, Perceptions and Images of North America. Ed. Adel Manai. TSAS Innovation Series: American Center, Tunis, Tunisia, 2000. 122-40.