Vikipedio:Artikolo de la monato/2021

2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024

Artikoloj de la monato por 2021

01. Januaro redakti

 
Signo de la Metroo de Parizo

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 225,1 kilometrojn, kaj 304 stacioj. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.

En 2019,

  • 51 141 374 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
  • 169 939 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil

En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,

Lasta malfermita stacio:


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Bjalistoko


02. Februaro redakti

 
El Greco

El Greco [grEko], esperante "La Greko", (naskiĝis en 1541 – mortis la 7-an de aprilo 1614) estis pentristo, skulptisto kaj arkitekto de la hispana fina Renesanco kiu disvolvis tre personecan stilon en siaj maturaj verkoj. Li kutime subskribis siajn pentraĵojn per la grekaj literoj de sia kompleta nomo Doménicos Theotokópoulos nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος, ofte aldonante la vorton Κρής (Kres, "Kreta"), tiel demonstrinte kaj rememorinte sian grekan devenon. Tamen aktuale li estas konata universale per stranga nomo El Greco, kie lia itala kromnnomo Il Greco transformiĝis al el Greco, ŝanĝante nur la italan artikolon Il al la hispana El, kombinante tiele hispanan kun itala vorto, anstataŭ Il GrecoEl Griego.

El Greco estis naskita en Kreto, kio estis tiam parto de la Venecia respubliko, kaj la centro de post-bizanca arto. Li trejniĝis kaj iĝis majstro ene de tiu tradicio antaŭ vojaĝado en la aĝo de 26 al Venecio, kion ankaŭ aliaj grekaj artistoj faris. En 1570 li moviĝis al Romo, kie li malfermis atelieron kaj efektivigis serion de verkoj. Dum sia restado en Italio, El Greco riĉigis sian stilon per elementoj de Manierismo kaj de la Venecia Renesanco. En 1577, li moviĝis al Toledo, kie li vivis kaj verkolaboris ĝis sia morto. En Toledo, El Greco ricevis plurajn gravajn mendojn kaj produktis siajn plej konatajn pentraĵojn.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Metroo de Parizo, Bjalistoko


03. Marto redakti

 
Charles Dickens

Charles DICKENS (prononco ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz) (naskiĝis la 7-an de februaro 1812, mortis la 9-an de junio 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento, kaj socia kritikisto. Li kreis kelkajn el plej memorindaj fikciuloj de la mondo kaj estas ĝenerale rigardita kiel la plej granda romanverkisto de la viktoria periodo. Dum lia vivo, liaj verkoj ĝuis senprecedencan famon, kaj ekde la 20a jarcento lia literatura genio estis larĝe agnoskita fare de kritikistoj kaj akademiuloj. Liaj romanoj kaj noveloj daŭre estas vaste popularaj.

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro (enprizonigita pro ŝuldoj) li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo en fabriko. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield. Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Kvankam li havis malmulte da formala edukado, lia frua malriĉiĝo movis lin por sukcesi. Dum sia kariero li redaktis semajnan ĵurnalon dum 20 jaroj, verkis 15 romanojn, kvin novelojn kaj centojn da rakontoj kaj da nefikciaj artikoloj, prelegis kaj aktoris grandskale, estis senlaca korespondanto, kaj kampanjis forte por la rajtoj, eduko de infanoj, kaj aliaj socialaj reformoj.

Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj. Dickens saltis al famo per la seria publikigo de La Pickwick Paperoj el 1836. Post kelkaj jaroj li fariĝis internacia literatura famulo, fama pro sia humuro, satiremo, kaj fervora observado de kaj roluloj kaj socio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: El Greco, Metroo de Parizo, Bjalistoko


04. Aprilo redakti

 
Olivier Messiaen

Olivier Eugène Prosper Charles MESSIAEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1908 en Avignon, Francio; mortis la 27-an de aprilo 1992 en Parizo) estis franca komponisto, kompozicio-instruisto kaj orgenisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj komponistoj de la 20-a jarcento.

Infanaĝo redakti

Olivier Messiaen naskiĝis kiel pli aĝa frato de Alain Messiaen en familio literature verkema origine de Avignon. Lia patro Pierre estis profesoro pri la angla kaj ekde 1919 laboris dum pli ol tri jardekoj en la traduko de la verkoj de William Shakespeare, situacio, kiu grave influis la junan Olivier-on. Kiel junulo li legis Ŝekspiron elangligite de Jean Baptiste Montegut. La priskribo de homaj pasioj samkiel la magia ŝekspira mondo loĝata de fabelaj estaĵoj, sorĉistinoj kaj fantomoj fascinis lin.

„Mi orientiĝis je fabeloj, kaj Shakespeare foje estas tre fabela, kaj estas precipe ĉi tiu aspekto, kiu min influis. […] Mi ŝatis pli ol ĉio alia Makbeto (pro la sorĉistinoj kaj la fantomo Banquo) samkiel Puck kaj Ariel.“

Kiel infano li enscenigis Ŝekspiron per dekoraĵoj el celofano kaj per vitreroj surpentritaj per akvarelfarboj, je kio lia pli juna frato konsistigis la publikon.

Lia patrino, poetino Cecile Sauvage, havis praulojn en suda Francio. Poemo al la nenaskita filo, kiun ŝi verkis dum la gravedeco, estas karakterizata de panteisma natursento, kiu estis karakterizonta la plenkreskan Olivier.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Charles Dickens, El Greco, Metroo de Parizo

05. Majo redakti

 
Kamelo

Kameloj (Camelus) estas genro de la familio kameledoj (Camelidae), nome parhufuloj, kiuj formas la ununuran familion de subordo (Tylopoda). La aliaj du genroj estas lamoj (Lama) kaj vikunoj (Vicugna), kiuj estas nomitaj ankaŭ Sudamerikaj kameloj. Kameloj adaptaĝis por vivo en dezerto, ĉefe portante karakterizajn grasajn stokejojn konatajn kiel "ĝiboj" sur sia dorso. Al tiu genro apartenas la baktria kamelosovaĝkamelo, kiu havas du ĝibojn, kaj la dromedaro, kiu havas nur unu ĝibon. Ambaŭ specioj estis malsovaĝigitaj, sed ankaŭ ambaŭ specioj havas sovaĝajn populaciojn en kelkaj areoj, plej rimarkinde en Aŭstralio tute for kaj malproksimege de iliaj devenaj arealoj; ili disponigas lakton, viandon, hararon (felon) por tekstiloj aŭ varoj kiaj ekzemple feltitaj saketoj, kaj estas gravaj tirbestoj kun taskoj gamaj de homa transportado ĝis portado de ŝarĝoj.

Etimologio redakti

La vorto kamelo devenas de la latina camelus kaj el la greka kamelos respektive. Siavice ambaŭ vortoj derivas el la hebreafenica gāmāl. La hebrea signifo de la vorto gāmāl derivas el la verba radiko g.m.l, signife (1) halti, elmamiĝi, iri sen; aŭ (2) repagi afablecon. Tio aludas al ties kapablo iri sen manĝo aŭ akvo, same kiel al pliiĝanta kapablo de servoj kiujn la animalo havigas sen eĉ esti zorgita.

Komence ĝi signifis la baktrian kamelon, sed poste etendiĝis al priskribado de la dromedaro, kaj post malkovro de la sudamerikaj kameledoj (gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj alpakoj), la radiko "kamel-" uziĝis por krei nomon de la kameleda familio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Olivier Messiaen, Charles Dickens, El Greco


06. Junio redakti

 
James Joyce

James Augustine Aloysius JOYCE, plej konata kiel James JOYCE [ĝejmz ĝojs] (irlande Séamus Seoighe, naskiĝis la 2-an de februaro 1882 en Dublino, mortis la 13-an de januaro 1941 en Zuriko) estis irlanda verkisto (romanisto kaj poeto), filozofo, lingvisto, erudito, plej fama eksperimentanto en literaturo (en la avangardo de Modernismo en la komenco de la jarcento) kaj unu el la plej influaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

Joyce estas plej konata por Uliso (1922), grava laboro en kiu la epizodoj de la Odiseado de Homero estas similigitaj en aro de kontrastado de literaturaj stiloj, eble plej elstaraj inter tiuj la konsciflua tekniko, kiun li perfektigis. Aliaj gravaj verkoj estas la novelkolekto Dubliners (1914), kaj la romanoj A Portrait of the Artist as a Young Man (1916) kaj Finnegans Wake (1939). Lia kompleta verko inkludas ankaŭ tri librojn de poezio, teatraĵoj, porokazan ĵurnalismon, kaj liajn publikigitajn leterojn.

Joyce estis naskita en mezklasa familio en Dublino, kie li elstaris kiel studento je la jezuitlernejoj Clongowes kaj Belvedere, poste je la University College Dublin. En la komenco de siaj dudekaj jaroj li elmigris permanente al kontinenta Eŭropo, kaj loĝis en Triesto, Parizo kaj Zuriko. Kvankam la plej granda parto de lia plenkreskula vivo estis foruzita eksterlande, la fikcia universo de Joyce ne etendas longen preter Dublino, kaj estas loĝata plejparte fare de roluloj kiuj proksime similas familianojn, malamikojn kaj amikojn de lia tempo tie; Uliso aparte estas metita kun precizeco sur la stratojn kaj aleojn de la grandurbo. Baldaŭ post la publikigo de Uliso li pliklarigis tiun okupitecon dirante, "Por mi, mi ĉiam skribas koncerne Dublinon, ĉar se mi povas veni al la koro de Dublino mi povas veni al la koro de ĉiuj mondurboj. En tio partikulara estas enhavita la universalaĵo."

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Kamelo, Olivier Messiaen, Charles Dickens

07. Julio redakti

 
Majaaj centroj klasikaj (o) kaj postklasikaj (kvadratetoj).

La majaoj estas indiĝena popolaro de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento. Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano, sed ankaŭ Campeche, Quintana Roo, Chiapas kaj Tabasco), Gvatemalo, Belizo kaj okcidento de Honduro kaj Salvadoro.

La majaa kulturo estis civilizacio mezamerika kiu disvolviĝis en la menciitaj areoj, enhavantaj pli ol 300 000 km². Ĝi hegemoniis laŭlonge de pli ol du jarmiloj en nombraj socikulturaj aspektoj kiel ekzemple pro sia skribsistemo, unu el la malmultaj skribsistemoj plene disvolvigitaj en la Antaŭkolumba Ameriko, pro sia arto, arkitekturo, mitologio kaj rimarkindaj sistemoj de nombrosistemo, same kiel en astronomio kaj matematiko.

Dum la forma periodo, antaŭ la jaro 2000 a.n.e., startis la disvolvigo de la agrikulturo kaj la populacio fariĝis malnomada setliĝante en la unuaj domaroj. En la periodo antaŭklasika (ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e. ĝis la jaro 250 a.n.e.) disvolviĝis la unuaj kompleksaj socioj kaj oni ekkultivis la bazajn nutraĵojn de la majaa dieto: nome maizo, fazeolo, kukurboj kaj kapsiketoj. La unuaj majaaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ la jaro 750 a.n.e. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. tiuj urboj posedis jam monumentan arkitekturon, enhavante grandajn templojn kun fasadoj de stuko. La glifa skribmaniero uziĝis ekde la 3-a jarcento a.n.e. En la malfrua antaŭklasika disvolviĝis grandaj urboj en la Petena Baseno, kaj ekzemple Kaminaljuyu atingis elstarecon en la gvatemala altebenaĵo. Ekde ĉirkaŭ la jaro 250 a.n.e., la klasika periodo estis markita grandmezure per la starigo de monumentoj skulptitaj uzante la datojn de longdaŭra kalkulo. En tiu periodo disvolviĝis granda nombro de urboŝtatoj ligitaj inter si per kompleksa komercreto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: James Joyce, Kamelo, Olivier Messiaen

08. Aŭgusto redakti

 
Palaco de la Normandoj, sidejo de la regiona sicilia asembleo.

Sicilio (itale Sicilia, Sicìlia sicililingve, Səcəlia gaŭl-itale, Siçillja en arbereŝa dialekto, Σικελία en la greka lingvo), estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. La Sicilia Regiono havas specialan aŭtonoman statuson kaj ĝia ĉefurbo estas Palermo. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio situas en la centra Mediteraneo kaj etendiĝas ekde la pinto de la Apenina duoninsulo, de kiu ĝi estas apartigita nur per la mallarĝa Mesina Markolo, direkte al la nordafrika marbordo. Ĝia plej konata elstaraĵo estas Etna, kiu, je 3 350 metroj estas la plej alta aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo. La insulo havas tipan mediteranean klimaton.

La plej frua arkeologia pruvo pri homa ekloĝado en la insulo originas el la frua 12 000-a jaro a.K. Je proksimume 750 a.K., Sicilio estis la loko por kelkaj fenicaj kaj grekaj kolonioj, kaj dum la sekvaj 600 jaroj, ĝi estis la batalkampo de la grek-punikaj kaj romi-punikaj militoj, kiuj finiĝis per la romia detruo de Kartago. Post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento, Sicilio ofte havis malsamdevenajn regantojn, kaj dum la frua Mezepoko, ĝi estis regata laŭ victurno, de la vandaloj, ostrogotoj, bizancanoj, araboj kaj normandoj. Poste ĝi estis regata de la dinastio Anĵuo, de la kronlandoj Aragonio, Hispanio, kaj la Sankta Romia Imperio, kaj tiam finfine unuigita sub la Burbonoj kun Napolo, kiel la Reĝlando de la Du Sicilioj. Sekvante la Ekspedicion de la ruĝĉemizuloj, Giuseppe Garibaldi gvidanto de ribelo dum la Itala Unuiĝo ĝi iĝis parto de Italio en 1860. Post la naskiĝo de la Itala Respubliko en 1946, Sicilio ricevis apartan statuson kiel aŭtonoma regiono.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Majaoj, James Joyce, Kamelo


09. Septembro redakti

 
Jane Austen.

Jane AUSTEN [ĝejn osten] (naskiĝis la 16-an de decembro 1775 en Steventon, mortis la 18-an de julio 1817 en Winchester) estis brita verkisto. Ŝi estis onitakse unu el la plej gravaj anglalingvaj aŭtoroj de la 19-a jarcento. Ŝiaj verkoj estis plurfoje filmigitaj.

Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ses plej gravaj romanoj, kiuj interpretas, kritikas kaj komentas la britan terposedan altmezan klason de fino de la 18-a jarcento. La rakontoj de Austen ofte temas pri la virinoj en tiu subnobelaro, kaj ilia dependenco de edziĝo, ĉar ili bezonas grimpi la socian ŝtupetaron, certigi favoran socian pozicion kaj ekonomian sekurecon. Ŝiaj verkoj kritikas la sentimentalajn romanojn de la dua duono de la 18-a jarcento kaj estas parto de la transiro al la literatura realismo de la 19-a jarcento. Oliver MacDonagh diras, ke Sense and Sensibility "eble estas la unua angla realisma romano" bazite sur ŝia detalema kaj akurata portreto de tio kion li nomas "enspezo kaj elspezo" en angla malaltnobela familio. Ŝia uzado de mordema ironio, kun ŝia realismo, humoro, kaj socia komentaro, delonge havigis al ŝi laŭdojn el kritikistoj, fakuloj kaj populara publiko.

Per la publikigo de Sense and Sensibility (1811), Pride and Prejudice (1813), Mansfield Park (1814) kaj Emma (1816), ŝi atingis sukcesojn kiel publikigita verkisto. Ŝi verkis du aliajn romanojn, Northanger Abbey kaj Persuasion, ambaŭ publikigitaj postmorte en 1818, kaj ekverkis, finfine unu titolitan Sanditon, sed mortis antaŭ ties kompletigo. Ŝi lasis ankaŭ tri volumojn de junaj verkoj en manuskripto, mallongan leternovelon Lady Susan, kaj alian nefinigitan novelon, nome The Watsons. Ŝiaj ses longaj romanoj rare estis nepresitaj, kvankam ili estis publikigitaj anonime kaj havigis al ŝi nur moderan sukceson kaj malmultan famon dum ŝia vivodaŭro.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sicilio, Majaoj, James Joyce

10. Oktobro redakti

 
Charlie Chaplin.

Charles Spencer "Charlie" CHAPLIN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj.

Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio. Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Jane Austen, Sicilio, Majaoj

11. Novembro redakti

 
Abraham Lincoln.

Abraham LINCOLN [EJbraham LINkn] (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 14-an de aprilo 1865) estis la dek-sesa Prezidento de Usono.

Pro lia estreco dum la Enlanda Milito, multaj kredas, ke Lincoln estas konsiderata, kun Washington, unu el la du plej gravaj usonaj prezidentoj. Li havis reputacion kiel honestulo, kaj ofte uzata kromnomo por Lincoln inter apogantoj estis "Honest Abe," tio estas, "Honesta Abĉjo." Li estis tre alta, 193 cm, kaj pezis 82 kg. Mary Todd estis lia edzino, kaj ili havis kvar filojn. Lincoln estis baptisto. Lincoln estis murdita en ofico, estante 56-jaraĝa, en 1865, en la Ford-Teatro, Vaŝingtono. La murdisto estis John Wilkes Booth.

Lincoln naskiĝis en kabaneto de trunkoj apud Hodgenville, Kentukio, en sovaĝa okcidento. Li laboris dum multaj jaroj kiel advokato en Ilinojso, estis partio-gvidanto de la Partio Whig (Usono), ŝtatleĝisto dum la 1830-aj jaroj, kaj unuperioda membro de la Kongreso dum la 1840-aj jaroj. Li antaŭenigis rapidan modernigon de la ekonomio pere de bankoj, kanaloj, fervojoj kaj komercimpostoj por instigi al la konstruado de fabrikoj; li kontraŭbatalis la militon kun Meksiko en 1846. Post serio de tre diskonigitaj debatoj en 1858, dum kiu Lincoln parolis honeste kontraŭ la vastiĝo de sklaveco, li perdis la defion en la Senato antaŭ sia superrivalo, nome demokrato Stephen A. Douglas.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Charlie Chaplin, Jane Austen, Sicilio

12. Decembro redakti

 
Ŝeherazade kaj Ŝahrjār de Ferdinand Keller, 1880

Mil kaj unu noktoj estas kolekto de popolaj fabeloj (arabe ألف ليلة وليلة, Alf lajla ŭa-lajla, perse هزارافسانه, Hezār-afsāna aŭ هزار و یک شب, Hezaro jek ŝab), kiuj kreiĝis dum jarcentoj, de la jaroj 800900 ĝis 1500 en diversaj regionoj de la orienta Araba Duoninsulo kaj kolektiĝis dum la Islama Orepoko. Ĝi estas ofte konata en la angla kaj aliaj lingvoj kiel Arabaj Noktoj, el la unua anglalingva eldono (1706), kiu montris kiel titolo The Arabian Nights' Entertainment ("Distro de la arabaj noktoj").

Oni supozas, ke la origina nomo estis "Mil fabeloj", kiel tion montras ĝia persa varianto. Sed tio ne signifas, ke ĝi enhavis ĝuste mil fabelojn. La vorto "mil" estis uzita kun la senco "multa". Pli malfrue oni komprenis la titolon rektasence kaj aldonis pliajn fabelojn por kompletigi la kolekton ĝis mil.

La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Abraham Lincoln, Charlie Chaplin, Jane Austen