Atenco kontraŭ Abraham Lincoln
La atenco kontraŭ Abraham Lincoln estis unu el la plej lastaj gravaj okazaĵoj de la Usona Enlanda Milito, okazinta je la Granda vendredo la 14-an de aprilo 1865 en Teatro de Ford, kiam Abraham Lincoln, ĉeestanta kun sia edzino kaj du gastoj teatraĵon Our American Cousin, estis pafita fare de John Wilkes Booth.
Atenco kontraŭ Abraham Lincoln | |
---|---|
![]() Atenco kontraŭ AL: De maldekstre dekstren: Henry Rathbone, Clara Harris, Mary Todd Lincoln, Abraham Lincoln, kaj John Wilkes Booth. Desegnita de Currier & Ives | |
Historia periodo: | Usona Enlanda Milito |
Celo: | Abraham Lincoln |
Sekvoj: | morto de Abraham Lincoln |
Dato: | 14-a de aprilo 1865 |
Loko: | Teatro de Ford |
Atencanto: | John Wilkes Booth |
Uzita armilo: | pistolo Deringer |

Philadelphia Deringer de John Wilkes Booth