Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/01
La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 225,1 kilometrojn, kaj 304 stacioj. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.
En 2019,
- 51 141 374 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
- 169 939 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil
En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,
- Pont Cardinet sur linio 14
- Saint-Ouen sur linio 14
Lasta malfermita stacio:
- Porte de Clichy sur linio 14, la 28-an de januaro 2021.
Lastaj artikoloj de la monato: Bjalistoko