University College Dublin

University College Dublin (konata ankaŭ kiel UCD) (en irlanda An Coláiste Ollscoile, Baile Átha Cliath, COBÁC), formale konata kiel University College Dublin – National University of Ireland, Dublin (en irlanda An Coláiste Ollscoile, Baile Átha Cliath - Ollscoil na hÉireann, Baile Átha Cliath) estas irlanda plej granda universitato, kun ĉirkaŭ 130 altlernejoj kaj 30 000 studentoj.[1] Ĝi situas apud Dublino, la ĉefurbo de Irlando.

University College Dublin
moto Ad Astra
Cothrom na Féinne

Al la Steloj
Justeco kaj egaleco

fondodato 1854
speco publika
Situo
Geografia situo 53° 18′ 27″ N, 6° 13′ 11″ U (mapo)53.3076-6.21981Koordinatoj: 53° 18′ 27″ N, 6° 13′ 11″ U (mapo)
Nombroj
nombro de studentoj 33 321 vd

(stato: 2021)

retejo Oficiala retejo
Listoj
Membro de:
• Digital Preservation Coalition
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Koalicio por Retigita Informo vd
Filiita al:
• Association of MBAs vd
University College Dublin (Irlando)
University College Dublin (Irlando)
DEC
University College Dublin
University College Dublin
Map
University College Dublin
vdr
Konstruaĵo de Biologio kaj Geologio ĉe Scienca Centro, Kampuso Belfield, UCD.
Negoca Altlernejo Michael Smurfit, Blackrock
UCD Quinn Negoca Altlernejo

La Universitato originis el korpo fondita en 1854 kiel Katolika Universitato de Irlando kun John Henry Newman kiel unua rektoro, reformita en 1880 kaj rajtigita en 1908. La Universities Act, 1997, renomigis la konstituan universitaton kiel "Nacia Universitato de Irlando, Dublino", kaj ministeria leĝordono de 1998 renomigis la institucion kiel "University College Dublin - National University of Ireland, Dublin".[2]

Origine ĉe la centro de la metropolo, plej el la universitataj fakultatoj estis ekde tiam translokigitaj al parka kampuso de 147 hektaroj ĉe Belfield, kvar kilometrojn sude de la ĉefurbo.

La Universitato konsistas el kvin fakultatoj, ties asociaj lernejoj (34 sume) kaj 18 enketadaj institutoj kaj centroj.

Notoj Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti