Persuasion (romano)

romano far Jane Austen

Persuasion estas la lasta romano finkompletigita fare de la angla verkistino Jane Austen. Ĝi estis publikigita fine de 1817, ses monatojn post ŝia morto.

Persuasion
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1817
Eldonejo John Murray
Ĝenro amafera fikcio
Loko de rakonto Anglio
vdr
Titolpaĝo de Persuasion kun Northanger Abbey.

La historio temas pri Anne Elliot, juna angla virino 27-jaraĝa, kies familio translokiĝas por malpliigi siajn elspezojn kaj redukti siajn ŝulfojn luante sian hejmon al iu admiralo kaj lia edzino. La frato de la edzino, ŝipkapitano Frederick Wentworth, estis engaĝita al Anne en 1806, sed tiu engaĝiĝo estis rompita kiam estis "konvinkita" de siaj amikoj kaj familio por finigi tiun rilaton. Anne kaj la kapitano Wentworth, ambaŭ fraŭloj kaj neligitaj, renkontiĝas denove post sep-jara separado, preparante scenejon por multaj humoraj renkontiĝoj same kiel por dua, bone konsiderata ŝanco al amo kaj al geedzeco por Anne en ŝia dua "florado".

La novelo estis bone ricevita komence de la 19-a jarcento, sed ties pli granda famo venis poste en la jarcento kaj pluis en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Okazis granda fakula debato pri tiu verko de Austen ekde kiam ĝi estis publikigita. Anne Elliot estas kosniderinde inter la heroinoj de Austen pro sia relativa matureco. Ĉar Persuasion estis la lasta kompletigita verko de Austen, ĝi estas akceptita kiel ŝia pli mature verkita romano, montranta rafinadon de literatura koncepto indikanta de virino alproksimiĝanta al la 40-jaraĝo. Ŝia uzado de la libera nerekta stildiskurso en rakonto estis tute evidenta en 1816.

Persuasion estis celo de kelkaj adaptoj, kiel por kvar televidadaptaĵoj, teatraj produktaĵoj, radioelsendoj, kaj aliaj literaturaj verkoj.

Bibliografio redakti

  • Gilson, David (1986). Grey, J David (eld.). Editions and Publishing History. The Jane Austen Companion. New York: Macmillan. ISBN 978-0-025-45540-5.
  • Irvine, Robert P (2005). Jane Austen. London: Routledge. ISBN 978-0-415-31434-3.
  • Kelly, Gary (1997). "Religion and Politics". En Copeland, Edward; McMaster, Juliet (eld.). The Cambridge Companion to Jane Austen. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-49517-2.
  • Kindred, Sheila Johnson (Junio 2009). "The Influence of Naval Captain Charles Austen's North American Experiences on Persuasion and Mansfield Park". Persuasions: The Jane Austen Journal (31): 115–129. S2CID 141868499.
  • LeFaye, Deirdre (2003). Jane Austen: The World of Her Novels. London: Francis Lincoln. ISBN 978-0-7112-2278-6.
  • Parrill, Sue (11a de Aprilo 2002). Jane Austen on Film and Television: A Critical Study of the Adaptations. McFarland. ISBN 978-0-7864-1349-2.
  • Pinch, Adela (Spring 1993). "Lost in a Book: Jane Austen's "Persuasion". Studies in Romanticism. 32 (1): 97–117. doi:10.2307/25600997. S2CID 171375241.
  • Tomalin, Claire (1997). Jane Austen: A Life. New York: Alfred A Knopf. ISBN 978-0-679-44628-6.
  • Wiltshire, John (1997). "Mansfield Park, Emma, Persuasion". In Copeland, Edward; McMaster, Juliet (eld.). The Cambridge Companion to Jane Austen. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-49517-2.
  • "John Wiltshire". Annual General Meeting. Boston: Jane Austen Society of North America. Oktobro 2000. Alrita la 8an de Oktobro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti