Sense and Sensibility

romano far Jane Austen

Sense and Sensibility (proksimume "Prudento kaj sentemo") estas romano de Jane Austen, publikigtita en 1811. Ĝi estis publikigita anonime; By A Lady (de iu Sinjorino) aperas en la titolpaĝo kie devus esti la nomo de la aŭtoro. Ĝi rakontas la historion de la fratinoj Dashwood, Elinor (19-jaraĝa) kaj Marianne (16½-jaraĝa). Ili havas pli aĝan duon-fraton, John, kaj pli junan fratinon, Margaret (13-jaraĝa).

Sense and Sensibility
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1811
Eldonejo Thomas Egerton
Ĝenro formadromano • amafera fikcio
Loko de rakonto Anglio
vdr
La tri volumoj de la unua eldono de Sense and Sensibility, 1811.

La romano sekvas la tri fratinojn Dashwood dum ili devas translokiĝi kun sia vidvina patrino el la bieno en kiu ili kreskiĝis, nome Norland Park. Ĉar Norland estis pasita al John, nome produkto de la unua geedzeco de Mr. Dashwood, kaj al lia juna filo, la kvar virinoj Dashwood bezonas serĉi novan hejmon. Ili havas la oportunon lupreni malriĉan hejmon, Barton Cottage, en la posedaĵo de dista parenco, Sir John Middleton. Ili tie spertas amon, amaferojn kaj kortuŝadon. La agado de la romano ŝajne okazis en Sud-okcidenta Anglio, Londono, kaj Sussex inter 1792 kaj 1797.[1] La ĉefa temo estas la doloro de la du fratinoj Dashwood kiuj estas abandonitaj de siaj supozataj amantoj kaj tiel ili perdas siajn oportunon solvi siajn sociajn situaciojn.

Ilustraĵo de la 19-a jarcento de Hugh Thomson montranta John Willoughby fortranĉinta harbuklon de Marianne Dashwood.

La romano, kiu estis vendita en sia dekomenca aro de 750 ekzempleroj en la mezo de 1813, markis sukceson por ties aŭtoro. Ĝi havis duan preseldonon poste tiun jaron. Ĝi estis la unua titolo de Austen kiu estis republikigita en Anglio post ŝia morto, kaj la unua ilustrita de Austen produktita en Britio, en la serio de Richard Bentley nome Standard Novels de 1833.[2] La romano estis kontinue publikita ekde 1811, kaj estis multajn fojojn ilustrita, resumita kaj adaptita al teatro kaj al filmo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Le Faye, Deirdre (2002). Jane Austen: The World of Her Novels. London: Frances Lincoln Publishers. p. 155. ISBN 0-7112-1677-0.
  2. Looser, Devoney (2017). The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. p. 19. ISBN 978-1421422824.
  3. Looser, Devoney (2017). The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. pp. 106–7, 219–20. ISBN 978-1421422824.

Eksteraj ligiloj redakti