La termino Meza klasoMezklaso estas grado, tavolo aŭ socia klaso kiu aplikiĝas al personoj kun meza sociekonomia nivelo kiu situantas inter la laborista klaso kaj la alta klaso. En la sociaj sciencoj tio termino priskribas socian kaj ekonomian grupon de homoj kun akceptebla financa kapablo, kiuj ne havas eksterordinaran aŭ videblan influon aŭ riĉaĵon.

Tipa usonano mezklasa domo
Meza riĉaĵo per plenkreskulo (2017)

La Mezklaso, estas termino kiu aludas al la sociala tavolo sub la alta klaso, kiu vivtenas sin el rentoj (kaj ne el propra laboro) kaj super la malalta klaso en sociologio. En amaskomunikiloj, en landoj kiaj Hispanio kutime oni aludas ofte la Mezklason kaj ne tiom la laboristan klason aŭ malaltan klason, kio kondukas al kutima konfuzo identiĝi kun la Mezklaso pro ties lingva signifo, por granda procento de la loĝantaro. Strikte, la Mezklaso estas laŭnombre pli malgranda ol la procento de la loĝantaro kiu memidentigas kiel Mezklaso.

La mallarĝa sed plipreciza difino de la meza klaso laŭ domanaroj estas tiuj kies malneta enspezo varias inter 75% kaj 125% de la meza enspezo. Laŭ alia akceptita kalkulmetodo, la meza klaso estas difinita laŭ domanaroj, kies enspezo varias inter 75% kaj 125% de la mediana enspezo (la enspezlinio, kiun duono de la salajruloj gajnas supre kaj duono gajnas malsupre).

La vasta difino de la meza klaso rezultas el la divido de la loĝantaro de iu lando laŭ sociekonomikaj klasoj. Tiu dividado distingas inter alta klaso (ekzemple la 1% de la riĉuloj), kaj la laborista klaso, kun la meza klaso intere. Tiu ĉi dividado difinas la mallarĝigan dividadon kiel "mez-malalta klaso".

La meza klaso estas la klaso sur kiu baziĝas la industriigita socio. La anoj en ĉi tiu klaso estas, kutime, la dungitoj kiuj dungis la plej multajn el la sistemoj en la komerca-privata kaj publika sektoro, kaj ankaŭ estas la ĉefaj konsumantoj de la diversaj konsumvaroj en la merkato. En marksisma sociologio, aliflanke, la frazo "meza klaso" estas utiligita kiel nomo por la klaso de burĝaj domposedantoj, kiuj gajnas sian porvivaĵon de komerca proprieto, administrado, kaj liberaj profesioj, kontraste al la proletaro - la klaso de salajritaj laboristoj, kiuj perlaboras sian vivon per manlaboro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Arriba, Ana & Serrano Pascual, Araceli (2002). Pobreza y Exclusión. Madrid: CSIC.
  • Erikson, Robert & Goldthorpe, John H (1993). The Constant Flux: A Study of Class Mobility in Industrial Societies. Cary (NC): Oxford University Press. ISBN 0-19-827908-6.
  • Esping-Andersen, Gösta (1999). Social Foundations of Postindustrial Economies. Cary (NC): Oxford University Press. ISBN 0-19-874200-2.
  • Weber, Max (1976). «Stände und Klassen». Wirtschaft und Gesellschaft, cap. IV. Tübingen: Mohr. ISBN 3-16-538521-1.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Diagonal Asociación Civil - NRO argentina kiu proponas oportunon de labora kaj socia relokigo al la meza klaso malriĉigita
  • Desoccidentalización, artikolo de Lluís Bassets pri la monda etendo de la meza klaso. El País, 20a de marto de 2010.