La privata sektoro estas parto de la ekonomio, foje referencata kiel civitana sektoro, kiu estas regata de privataj individuoj aŭ grupoj, kutime kiel rimedo de entrepreno por enspezo, kaj ne estas kontrolata de la ŝtato. La privata sektoro dungas plej el la laborforto en kelkaj landoj. En la privata sektoro, aktiveco estas gvidita de la tialo enspezi monon. En landoj de libera merkato, kiel en Usono, la privata sektoro estas pli larĝa proporcie, kaj la entreprenoj suferas malpli da limigoj. Male, en landoj kun pli da registara aŭtoritato, kiel en Ĉinio, la publika sektoro formas plej parton el la ekonomio.[1]

Notoj redakti

  1. Rouse, Margaret (Aŭgusto 2013). "What is private sector? - Definition from WhatIs.com". Tech Target. Alirita la 16an de julio, 2017.