Socia scienco

aro da studfakoj pri diversaj aspektoj de sociaj grupoj kaj homaro en socio

Sociaj sciencoj estas sciencoj, kiuj studas la homajn aspektojn de la mondo, kiuj ne estas studataj de la naturaj sciencoj. Ili temas pri materiaj kaj spiritaj manifestaĵoj de socioj, distingiĝante de artoj per siaj sciencaj metodoj. La klasifiko de tiuj sciencoj estas duba, ne ekzistas komuna vidpunkto pri la temo.

Depende de la kriterio por sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. Sed, ĝenerale, estas rigardataj kiel sociaj sciencoj la sociologio, la antropologio, la socia psikologio, la ekonomiko kaj la politika scienco. Eble ankaŭ lingvistiko estas socia scienco, ĉar ĝi studas lingvon, kiu estas ilo de la homo en socia medio, sed ĝiaj metodoj apartigas ĝin de aliaj; tial oni uzas la esprimon lingvoscienco por distingi lingvistikon de aliaj sciencoj, kiuj studas uzon de lingvo en socia medio.

La homo kaj liaj socia medio kaj agado kiel objektoj de scienco estas nova ideo. Antaŭe, tiu studo apartenis al filozofio. La sociaj sciencoj aperis post la formalaj sciencoj, kiel matematiko, kaj natursciencoj, kiel fiziko. Pro tio, sociaj scientoj devis formiĝi laŭ la modelo de tiuj sciencoj, minimume en la unuaj tempoj, en la mezo de 19-a jarcento, sub forta influo de pozitivismo kaj empirismo. Tiel, en la komenco, tiuj sciencoj serĉis hipotezajn kaj deduktivajn modelojn. Poste, dum la 20-a jarcento, ili disvolviĝis laŭ propraj vojoj kaj metodologio.

La sociaj sciencoj ne estas paradigmaj laŭ la senco de Thomas Kuhn. Ĉiam estas pli ol unu valida teorio por klarigi la saman fakton. La teorioj en sociaj sciencoj ĉiam malbone funkcias, ĉar la sociaj fenomenoj estas tre malsimplaj. Do la teorioj de sociaj sciencoj estas ĉiam aproksimemaj, neniam ekzataj. Michel Foucault diris ke en sociaj sciencoj oni ne povas paroli pri "paradigmoj" sed pri "epistemologiaj regnoj".

Historio de la socia scienco redakti

La vorto "scienco" estas pli malnova ol ĝia moderna uzo kiu estas mallonga formo de "naturscienco". Uzoj de la vorto "scienco" en kuntekstoj aliaj ol la naturscienco estas historie validaj, kiam ĝi priskribas arton aŭ organizitan aron de scio, kiu povas esti objektive instruita. Pro tio la uzo de la vorto "scienco" ne ĉiam signifas ke la subjekto studata devas kongrui kun la natursciencaj esplorkutimoj.

Pragrekio redakti

En prafilozofio ne ekzistis diferenco inter matematiko kaj la studo de historio, poemojpolitiko. Nur kun la evoluo de matematikaj demostracioj iom post iom ekestis diferenco inter "sciencajn" okupojn kaj aliajn nome la homeco de la liberaj artoj. Pro tio Aristotelo studis la movoj de la planedoj kaj poemoj per la samaj metodoj kaj Plato miksis geometriaj demostracioj kun lia demostracio pri la esenca scio.

Metodoj redakti

La sociaj sciencoj, kial ĉiuj sciencoj, laboras por klarigi faktojn, sed kiel tiuj faktoj estas tre malsimplaj, oni ne eblas estigi unuvariaĵan kaŭzon al tiuj faktoj. Multaj variaĵoj estas malpercepteblaj, kiel ekzemple, la ĉefaj karakteroj de post-moderneco antaŭ la 90-a jardeko.

La ĉefa metoda problemo de sociaj sciencoj estas la malebleco de observo de studataj faktoj kontrolmaniere. Ankaŭ ne eblas estigo de leĝoj al ununuraj faktoj, kiel la historiaj faktoj. Oni ne povas diri: ĉiam kiam Hitler prenas la povon en Germanio, li kaŭzas la Duan Mondmiliton. Oni ne eblas ripetigi la historiajn faktojn, kaj la ripetebleco de eksperimento estas unu el bazoj de klasika scienca metodo.

Ankaŭ ne oni ne eblas distingi la esencan de la hazardan en socia fakto, ĉar la socia fakto estas malsimpla. Ĉu se Hitler persekutis ĉefe framasonistojn anstataŭ judojn, la Dua Mondmilito ne okazis? Ĉu se naziismo aperigis en Aŭstrio kaj ne en Germanio, oni ne invadis Polonion? Tiuj demandoj ne estas validaj.

Pro tio, oni ne povas estigi necesan rilaton de kaŭzo kaj efiko al socia fakto, ĉar ĝi estas esence hazarda.

Studoj de kazo redakti

Studoj de kazo estas tipo de studo kiu intencas produkti konojn kiujn estos bazoj al komparadoj kaj akumulo de informoj. Tiu studo estas profunda analizo de unu subjekto rigardata individue. Tiu subjekto povas esti persono, klaso, nacio, revolucio, ktp. La celo estas studi profunde kaj analizi intence la fenomenojn kiuj aperas en la ekzista ciklo de la unuo sub observo. La metodo de studo de kazo estas speciale indikata al izolitaj serĉantoj, ĉar donas oportunon por studi profunde, unu aspekton de unu problemo en malmulta tempo. La rekta observado estas la plej ofta ilo de studoj de kazo. Konkludoj de studoj de kazoj ne permesas ĝeneralizi.

Kompara metodo redakti

Unu el la karakteristikoj plej gravaj de la sociaj sciencoj estas la neebleco de solvi eksperimente siaj plej gravajn problemojn. Tiu karakterizo necesigis la uzadon de statistikaj kaj komparaj metodoj.

Alie, la statistika metodo prezentas malfacilaĵoj por ke oni aplicas ĝin al kelkaj studobjektoj, ĉar la informoj pri la studataj faktoj estas malmultaj kaj ili havas tre granda nombro de variaĵoj. Ekzemple, oni ne povas kompare statistike la faŝismaj registraroj en Italio ĉar estis nur unu. Se oni volas kompari la faŝismaj registraroj en Italio kaj Hispanio, oni povas kontraŭargumenti ke estas malsamaj en siaj karakteroj, ktp. Krom tio, kion oni komparus? Ĉu la kreskado de popolaro? Sed en Italio dum la faŝisma registraro okazis militon, ktp.

Laŭ la pozitivisma vidpunkto, la celo de kompara metodo estas la produktado de ĝeneralizoj pri kaŭzoj kaj efikoj inter la observitaj variaĵoj en la kampo de investigado. La komparoj povas okazigi hipotezojn post-hoc aŭ la neigon de aliaj ĝeneralizoj. Por tia studo, oni bezonas difini specifaj problemoj kaj observi kontrolaj variaĵoj.

La kompara metodo en sociaj sciencoj estigas eblajn rilatojn inter la faktoj ne stabilajn rilatojn de kaŭzo kaj efiko. Ekzemple, la militistaj diktaduroj en Sudameriko okazis dum la Malvarma milito, do estas rilato inter la Malvarma milito kaj sudamerikaj diktaduroj, sed oni ne povas diri ke Malvarma milito kaŭzis diktaturojn en Sudameriko.

Kvazaŭ-Eksperimentoj redakti

La Kvazaŭ-eksperimento, aŭ natura eksperimento, okazas kiam la serĉanto observas faktojn kiuj hazarde okazas kaj rigardas iliajn efektojn. Ekzemple, se antropologo scias ke oni konstruos fervojon ene indiĝena teritorio, la antropologo eble pruvas prediri la efikon de tiu afero sur la indiĝena kulturo. Do la serĉanto faras hipotezon kaj atendas la efektivan konstruon de fervojo, observante la okazaĵojn.

Oni povas elekti "kontrolan komunumon", t.e., la antropologo povas elekti alian komunumo de sama popolo kiu loĝas for de nova fervojo kaj kompari kio okazis al du grupoj.

Ankaŭ la evoluon de Esperanto, de ĝia lingvokomunumo kaj kulturo oni povas rigardi kiel eksperimento, kiu ebligas studi demandojn de lingvistiko, sociologio kaj psikologio.

Branĉoj redakti

Pri sociaj sciencoj kutime konsideratas:

Vidu ankaŭ redakti